PMEG 2023

17.6. Nek... nek

Ordinara nek signifas “kaj ankaux ne”, “kaj ankaux neniu” k.s. Duobla aux plurobla nek signifas “kaj ne”. Kombinita nek estas do egala al kaj... kaj plus neado:

  • Mi renkontis nek lin, nek lian fraton.FE.28Mi kaj ne renkontis lin, kaj ne renkontis lian fraton.

  • Nek gxojo, nek malgxojo dauxras eterne.PE.393Kaj gxojo, kaj malgxojo ne dauxras eterne.

  • Sxi estis muta, povis nek kanti nek paroli.FA1.98Sxi kaj ne povis kanti, kaj ne povis paroli.

  • Esperanto estas “nenies proprajxo”, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.OV.238 La neo validas kaj en rilato materiala, kaj en rilato morala.

  • – Cxu vi havas auxton aux biciklon? – Nek, nek. (= Mi havas nek auxton, nek biciklon.)