PMEG 2024

18. Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj trovigxas iom ekster la ordinara gramatiko. Ili ne interagas kun aliaj vortoj en frazo, sed estas ofte kiel kompleta eldiro en si mem.

Nur naux ekkriaj vortetoj estas oficialaj. Plej multaj ekkriaj vortetoj estas neoficialaj.

Multaj ekkriaj vortetoj ne havas firme difinitan signifon. Ekz. he kaj ho povas esti uzataj diversmaniere laux la momenta deziro de la uzanto.

Iuj kutimaj ekkriaj vortetoj ekuzigxis ankaux kiel ordinaraj radikoj, ekz. adiaux kaj stop.