PMEG 2023

20.1.4. Komparaj esprimoj – cxu mallongigitaj frazoj?

Multaj komparaj kiel-esprimoj povas esti rigardataj kiel mallongigitaj subfrazoj, sed ofte estas grava diferenco inter la mallonga kompara esprimo kaj la subfrazo, al kiu gxi teorie respondas. Vidu ekzemple la cxi-antauxajn klarigojn pri kiel por rolo kaj funkcio.

Ofte la klariga subfrazo ecx ne komencigxas per kiel, sed per alia KI-vorto:

  • La hundo de Elizabeto estas por sxi kiel familiano....estas por sxi tia, kia estas (por sxi) familiano. La subfrazo ne komencigxas per kiel, sed per kia.

  • Petro laboras en la sama firmao kiel Anno....en la sama firmao, en kiu laboras Anno. La subfrazo komencigxas per kiu anstataux kiel.

Komparaj kiel-esprimoj do ne cxiam estas mallongigitaj subfrazoj.

Iuj pensas, ke oni cxiam en egaleca komparo uzu tiun KI-vorton, kiun oni uzas en la plena klariga subfrazo. Ili tiam ofte uzas kia kaj iafoje kiu aux kiom anstataux kompara kiel. Tia uzo estas netradicia kaj gxenerale evitinda. Iafoje gxi povas farigxi tre maleleganta:

  • Li vizitis tiajn urbojn, kiaj estas Parizo kaj Londono. *Li vizitis (tiajn) urbojn kiaj Parizo kaj Londono.* Prefere diru: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo kaj Londono.

  • Li logxas en la sama urbo, en kiu mi logxas. *Li logxas en la sama urbo en kiu mi.* Prefere diru: Li logxas en la sama urbo kiel mi.

  • Li naskigxis en la sama tago kaj en la sama loko, en kiuj mi naskigxis. *Li naskigxis en la sama tago kaj en la sama loko en kiuj mi.* (Aux eble: *...kiam kaj kie mi.*) Prefere diru: Li naskigxis en la sama tago kaj (en la sama) loko kiel mi.

  • Emilio havis sur si ecx la saman veston, kiun sxi tiam havis sur si. *Emilio havis sur si ecx la saman veston kiun tiam.* Diru kiel Zamenhof: Emilio havis sur si ecx la saman veston kiel tiam.M.106

Se oni uzas plenan subfrazon kun cxefverbo por esprimi egalecan komparon, oni povas gxin enkonduki per kia, kiu, kiom, kiam k.t.p. laux la senco. Sed se en kompara esprimo estas sola frazparto (aux kelkaj frazpartoj sen cxefverbo), oni prefere uzu la gxeneralan komparan vorteton kiel. Gxi estas utila kaj uzinda lingva rimedo.

Sed iafoje oni tamen devas uzi kiom anstataux kompara kiel, se la komparo koncernas kvanton, kaj se oni devas uzi da-esprimon post la kompara vorteto: Kaj la Filisxtoj kolektigxis, por militi kontraux Izrael, tridek mil cxaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo [estas] sur la bordo de la maro.Sm1.13

En proverboj kun tre mallonga senverba formo, oni ofte uzas kia antaux sola frazparto en maniero, kiu tre similas al kompara kiel: Kia patrino, tia filino.PE.689Kia estas patrino, tia estas (ankaux) la filino.