PMEG 2023

20.1. Kiel kaj ol

Per la vortetoj kiel kaj ol oni povas montri, kun kio oni komparas. En tia uzado kiel kaj ol similas al rolvortetoj, sed ankaux al frazenkondukaj vortetoj. Oni povas diri, ke ili formas propran vortkategorion: komparaj vortetoj.

Per kiel oni faras egalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io similas. Kompara kiel kunlaboras kun tiel, same, simile, tiom, tia, sama, aux simila. Sed ofte tiel aux tia estas subkomprenata.

Per ol oni faras malegalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io malsimilas. Kompara ol kunlaboras kun pli, malpli, alie, malsame, alia, malsama aux kunmetajxoj kiel alimaniere, aliloke, alispeca k.s.

Kiel havas ankaux aliajn nekomparajn uzojn.

Iafoje oni uzas malkiel por malegalecaj komparoj.

Legu ankaux pri pli ol antaux nombraj kaj kvantaj vortoj, kaj pri antaux ol.