PMEG 2023

20.1.2. Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj

Ofte oni devas uzi rolmontrilon (N-finajxon aux rolvorteton) en kompara esprimo kun kiel aux ol. Gxenerale oni uzu rolmontrilon, se estas rolmontrilo en la plena subfrazo, al kiu respondas la kompara esprimo. Iafoje oni povas diversmaniere vortumi la klarigan esprimon sen sxangxi la efektivan sencon, kaj tiam povas esti same bone uzi aux ne uzi rolmontrilon.

Komparoj kun kiel «

  • Karlo uzas siajn manojn kiel magiisto.Karlo uzas siajn manojn tiel, kiel magiisto uzas siajn manojn. En la plena subfrazo la vorto magiisto estas subjekto, kaj tial ne havas rolmontrilon. Sekve ankaux en la simpla kompara kiel-esprimo estu kiel magiisto sen rolmontrilo.

  • Karlo uzas sian manon kiel martelon.Karlo uzas sian manon tiel, kiel oni uzas martelon. En la plena subfrazo la vorto martelon estas objekto, kaj havas tial N-finajxon. Sekve ankaux en la simpla kompara kiel-esprimo estu kiel martelon kun N-finajxo.

  • Karlo batas per sia mano kiel per martelo.Karlo batas per sia mano tiel, kiel oni batas per martelo. En la plena subfrazo la vorto martelo estas ila komplemento, kaj tial havas la rolvorteton per. Sekve ankaux en la simpla kompara kiel-esprimo estu kiel per martelo.

  • Vin solan mi fidis, kiel honesta homo....tiel, kiel honesta homo fidas. La efektiva senco tamen povas esti pli proksima al: ...cxar mi estas honesta homo. Vidu cxi-poste la klarigojn pri kiel por rolo, funkcio k.s.

  • Vin solan mi fidis, kiel honestan homon.Rz.38...tiel, kiel oni fidas honestan homon. La efektiva senco tamen povas esti pli proksima al: ...cxar vi estas honesta homo.

  • La [...] vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn.FE.42...lerni tiel, kiel oni lernas simplajn vortojn.

  • Cxu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?Gn.34...tiel, kiel oni agas kun publikulino.

  • La kovrilpagxo de via revuo baldaux atingos simile altan nivelon kiel la ceteraj pagxoj....simile altan nivelon kiel tiu nivelo, kiun atingis la ceteraj pagxoj.

  • Gxia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj.FE.27...tia sama, kia gxi estas en la aliaj lingvoj.

  • Gxiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel cxe la unua pordego.Jhx.40...la saman mezuron, kiun havis la kolonoj kaj portikoj cxe la unua pordego. Se oni diras anstatauxe kiel la unua pordego, la senco farigxas alia, =  ...la saman mezuron, kiun havis la unua pordego.

  • Gxi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj.FA1.5...tiel grandajn, kiel du tasoj estas grandaj.

  • Viandon li donas al mi tiel malmolan kiel trabo.Rz.29...tiel malmolan, kiel trabo estas malmola.

  • Li posedis du okulojn [tiel] klarajn kaj helajn kiel profunda akvo.FA4.210...tiel klarajn kaj helajn, kiel profunda akvo estas klara kaj hela. Se oni diras kiel profundan akvon, la senco sxangxigxas: = ....tiel, kiel li/oni posedas profundan akvon.

  • Skulptu al vi du sxtonajn tabelojn [tiajn] kiel la unuaj [tabeloj].Er.34...du sxtonajn tabelojn tiajn, kiaj estis la unuaj tabeloj. Se oni diras kiel la unuajn, la senco farigxas alia: ...tiamaniere, kiel vi skulptis la unuajn tabelojn.

  • Sxi mangxas tropikajn fruktojn (tiajn) kiel mangoj kaj ananasoj.Sxi mangxas tropikajn fruktojn tiajn, kiaj estas mangoj kaj ananasoj. Mangoj kaj ananasoj estas ekzemploj de tiu speco de fruktoj, kiujn sxi mangxas. Povas esti, ke sxi ne mangxas gxuste tiujn du fruktojn. Sed ankaux kiel mangojn kaj ananasojn esta ebla. Tiam la senco estas maniera: Sxi mangxas tropikajn fruktojn tiamaniere, kiel oni/sxi mangxas mangojn kaj ananasojn.

  • Mi faros vian cxielon [tia] kiel fero kaj vian teron [tia] kiel kupro.Lv.26...tia, kia estas fero ...tia, kia estas kupro.

Komparoj kun ol «

  • Elizabeto batas la najlon pli forte ol Sofio.Elizabeto batas la najlon pli forte, ol Sofio batas la najlon. En la plena subfrazo la vorto Sofio estas subjekto, kaj tial ne havas rolmontrilon. Sekve ankaux en la simpla kompara ol-esprimo estu kiel Sofio sen rolmontrilo.

  • Elizabeto batas la najlon pli forte ol Sofion.Elizabeto batas la najlon pli forte, ol sxi batas Sofion. En la plena subfrazo la vorto Sofion estas objekto, kaj havas tial N-finajxon. Sekve ankaux en la simpla kompara ol-esprimo estu kiel Sofion kun N-finajxo.

  • Elizabeto batas la najlon pli forte per martelo ol per sxtono.Elizabeto batas la najlon pli forte per martelo, ol sxi batas gxin per sxtono. En la plena subfrazo la vorto sxtono estas ila komplemento, kaj tial havas la rolvorteton per. Sekve ankaux en la simpla kompara ol-esprimo estu ol per sxtono.

  • Li amos sian landon pli ol cxiuj aliaj landoj....pli ol cxiuj aliaj landoj amos lian landon.

  • Li amos sian landon pli ol cxiujn aliajn landojn.L1.201...pli ol li amos cxiujn aliajn landojn.

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.FE.18...amas lin pli, ol li amas sin mem.

  • Tie la suno lumis multe pli hele ol cxe ni.FA1.51...pli hele ol gxi lumas cxe ni.

  • Lecionojn li sxatis pli ol promeni en la arbaro. La ol-esprimo lauxsence estas objekto, sed gxia cxefvorto, promeni, ne akceptas N-finajxon. Se oni anstatauxe uzas O-vorton, gxi devas havi N-finajxon: Lecionojn li sxatis pli ol (li sxatis) promenadon en la arbaro.

  • En la sekvanta semajno la knabineto la unuan fojon sidis pli ol tutan horon.FA3.69...sidis pli (longe) ol sidi tutan horon.

  • Lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas.FK.289...ion, kio estas pli bona ol tio, kio jam ekzistas.

  • Mi havas alian proponon ol la jxus prezentita (propono)....proponon, kiu estas alia ol la jxus prezentita propono.

  • Tiuj cxi sxuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.BV.79...al neniu alia ol estas Clemency Newcome. Cxi tie oni ankaux povas uzi al en la kompara esprimo: ...ol (aparteni) al Clemency Newcome.

  • Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto.FA3.144...pensi pri io alia, ol pensi pri sia ama aflikto. Aux ol lia ama aflikto...pensi pri io, kio estas alia, ol lia ama aflikto. Rimarku, ke estas sia en la unua varianto, sed lia en la dua.

  • Antono devis pripensi ion alian ol sian aman aflikton / ol lia ama aflikto....pripensi ion alian, ol pripensi sian aman aflikton. / = ...pripensi ion, kio estas alia, ol lia ama aflikto.

Pli ol kaj malpli ol kiel nuancilo «

Iafoje pli ol aux malpli ol rolas kiel nuancilo de vorto aux esprimo en maniero, kiun oni apenaux povas klarigi per subfrazo. La tuto estas kiel unu bloko. Oni uzas aux ne uzas rolmontrilojn, kvazaux (mal)pli ol tute ne cxeestus:

  • Al liaj malpaciencaj demandoj sxi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono malkontenta.M.163

  • Vi estas pli ol beleta, vi estas bela!FA2.98

  • Ni havas plenan nombron da laboristinoj, ecx pli ol plenan nombron.M.183

  • Al Kristino estas bone, ecx pli ol bone.FA3.91

  • Gaje li kantadis malnovajn melodiojn kaj pafadis kaj bataladis, kvazaux li estus pli ol homo.FA2.111

Ofte temas pri nuancado de nombro aux kvanto. Legu pri tio en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj.

Mem-komparoj «

Iafoje oni komparas du priskribojn de unu sama afero. Se la du priskriboj estas A-vortaj, kaj se ambaux estas rektaj priskriboj de la sama O-vorto, kaj se tiu O-vorto havas N-finajxon, tiam ambaux A-vortoj havu N-finajxon:

  • Karlo havas domon same altan kiel largxan. La alteco de la domo egalas al la largxeco de la domo.

  • Karlo havas domon pli altan ol largxan. La alteco de la domo superas la largxecon de la domo.

Komparo kun verbo «

Iafoje kompara kiel-esprimo rilatas al verbo (kaj aliaj frazpartoj, kiuj apartenas al tiu verbo):

  • Elizabeto kolektas posxtmarkojn kiel hobio.Elizabeto kolektas posxtmarkojn hobie. La kolektado de posxtmarkoj estas hobio por sxi. Rimarku, ke la kiel-esprimo ne rilatas al la vorto posxtmarkojn, sed al la verbo kolektas (aux pli gxuste al la tuta verba esprimo kolektas posxtmarkojn). Tial oni ne diru ...kiel hobion, cxar tio signifus, ke la posxtmarkoj estas hobio, aux ke Elizabeto kolektas posxtmarkojn tiel, kiel oni kolektas hobion.

  • Kiel provo eltrovi la veron, mi arangxis por li ruzan kaptilon. Ne la kaptilo estis provo, sed la arangxado de la kaptilo.