PMEG

23.6. Nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj

Rolvortetoj kiel nuanciloj de nombro aux kvanto «

La rolvortetoj cxirkaux, de, gxis, inter, sub, super kaj po povas uzigxi kun nombraj aux kvantaj vortoj por ilin nuanci en diversaj manieroj:

  • Restas cxirkaux dek personoj.Rz.43Restas proksimume dek personoj.

  • Gxis ducent homoj povas eniri.Maksimume ducent homoj povas eniri.

  • Ili kostas de kvin gxis dek euxrojn.Ili kostas minimume kvin kaj maksimume dek euxrojn.

  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn.Mi vidis minimume cent kaj maksimume ducent homojn.

  • Arangxu ilin en du vicoj, po ses en vico.Lv.24Arangxu ilin en du vicoj, ses en cxiu vico.

  • La temperaturo estis sub nul.La temperaturo estis malpli alta ol nul gradoj.

  • Li havas super mil euxrojn.Li havas pli ol mil euxrojn.

Super kaj sub estas en la praktiko tre malofte uzataj kiel nuancilo de nombro aux kvanto. Ili estas menciitaj cxi tie nur por kompleteco. Normale oni uzas pli ol kaj malpli ol respektive.

En cxi tiaj frazoj la rolvortetoj neniel koncernas eventualan postan O-vorton, sed havas sencon nur por la nombro. Se oni forprenas la nombrovorton, ankaux la nuancilo devas malaperi, cxar gxi ne plu havas sencon:

  • Restas cxirkaux dek personoj.Rz.43 Restas personoj. (*Restas cxirkaux personoj* ne havas sencon.)

  • Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. Mi vidis homojn. (*Mi vidis inter homojn* ne havas sencon.)

Oni vidas, ke tiuj cxi rolvortetoj ne montras frazrolon, kiam ili nuancas nombron aux kvanton. Ili ne estas rolmontriloj, sed havas ian E-vortecan rolon. Cxirkaux, de, gxis, super kaj sub estas ecx intersxangxeblaj kun E-vorto aux esprimo kun E-vorteca vorteto: cxirkauxproksimume, deminimume, gxismaksimume, superpli ol, submalpli ol.

Nuanciloj antaux subjekto «

Tiaj cxi nuanciloj povas aperi antaux subjekto:

  • Supre sur latoj kaj stangoj sidis cxirkaux cent kolomboj.FA2.68 Cxirkaux cent kolomboj estas subjekto de sidis. Subjekto ne havu rolmontrilon. Cxirkaux do ne montras frazrolon cxi tie. Gxi rilatas nur al la nombro.

  • El cxiuj rampajxoj de la tero laux iliaj specoj, po paro el cxiuj eniru kun vi.Gn.6 Subjekto de eniru estas po paro. Po do ne povas esti rolmontrilo cxi tie, cxar subjekto estu sen rolmontrilo.

Nuanciloj kune kun veraj rolmontriloj «

Nombrovortaj nuanciloj povas aperi kune kun veraj rolmontriloj, kiuj montras la frazrolon de la tuta esprimo:

  • Gxi estis virino, kiu povis havi la agxon de cxirkaux sesdek jaroj.M.22 Cxirkaux koncernas nur la nombron sesdek. De montras la frazrolon de la tuta esprimo cxirkaux sesdek jaroj.

  • Nenie en la cxirkaux cent jaroj la loko estis pli sxangxita, ol en unu malgranda frukta gxardeno.BV.7 La tempa komplemento havas la rolvorteton en. Cxirkaux estas nura nuancilo de la nombro cent.

  • Li havas agxon de cxirkaux 50 jaroj. La tuta esprimo de cxirkaux 50 jaroj estas priskribo de la vorto agxon. La rolvorteto de ligas la priskribon al gxia cxefvorto. Cxirkaux nur nuancas la nombron.

  • Li povas kusxi ok gxis naux jarojn.H.150 La frazparto ok gxis naux jarojn estas tempodauxra komplemento, kiu devas havi ian rolmontrilon. Cxi tie gxi havas N-finajxon. Gxis nur nuancas la nombrojn.

  • Estis tiel malvarme, ke ili devis kusxi sub po tri kovriloj. La frazparto sub po tri kovriloj estas loka sub-komplemento. Po nur estas nuancilo de tri.

  • Li havas cxirkaux mil euxrojn. La objekto cxirkaux mil euxrojn bezonas la finajxon N. Cxirkaux nur nuancas la nombron mil.

Neunueca uzo «

Se oni opinias, ke tiaj cxi nuanciloj ne estas rolmontriloj, tiam oni ja uzas N kaj aliajn rolmontrilojn kune kun ili, kiam tio estas bezonata. La cxi-antauxaj klarigoj estas verkitaj laux tia opinio. Sed se oni tamen opinias, ke ili estas veraj rolmontriloj, tiam oni neniam uzas la finajxon N kune kun ili, kaj ankaux forlasas diversajn aliajn rolmontrilojn.

Zamenhof hezitis pri la afero. Li iafoje uzis tiajn cxi nuancilojn kiel verajn rolmontrilojn forlasante la finajxon N ekz. cxe objektoj. Alifoje li uzis ilin laux la cxi-antauxaj klarigoj. La nuancilon cxirkaux li uzis en ambaux manieroj. La nuancilon po li uzis normale nur kiel rolmontrilon, sed li skribis, ke ankaux uzado kun N estas bona (Lingvaj Respondoj p. 70, n-ro 79). Li ecx mem uzis po en tia maniero almenaux unu fojon. La aliajn nuancilojn Zamenhof uzis tiel malofte, ke estas malfacile diri, kiajn regulojn li sekvis. Unueca principo por cxiuj cxi nuanciloj ne estas do trovebla cxe Zamenhof:

  • Sxi sidis tie cxirkaux dek minutoj.M.180 La tempodauxra komplemento ne havas alian rolmontrilon ol cxirkaux.

  • La sola presado de nia gazeto kostas cxirkaux 500 rublojn cxiujare.OV.126 La kosta komplemento havas la rolfinajxon N. Cxirkaux estas do nur nuancilo de nombro cxi tie.

  • Li povas veni nur suficxe malfrue – cxirkaux horo antaux noktomezo.BV.52 Cxirkaux rilatas al subkomprenita unu, sed gxi estas cxi tie ankaux la sola rolmontrilo de horo.

  • Ekzistas ankaux [...] lernolibroj, kiuj [...] kostas de 15 gxis 50 centimoj por ekzemplero.OV.163 La kosta komplemento ne havas N-finajxon.

  • Al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14 La objekto tri pomoj ne havas N-finajxon. Po estas do iel rolmontrilo de objekto cxi tie.

  • Al cxiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn.DL.18

  • Sxi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo.M.102...por po dudek spesdekoj por horo. Normale oni uzas por en cxi tiaj esprimoj, cxar temas pri prezo, sed cxi tie po transprenis ankaux la rolon de por.

  • Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: [alportu] sxafidojn jaragxajn sendifektajn po du en cxiu tago, kiel konstantan bruloferon.Nm.28 En tiu cxi ekzemplo Zamenhof ja uzis N-finajxon kune kun po, kvankam li normale ne faris tion. Sed la vortordo estas nekutima (la nombra esprimo po du staras post la O-vorta esprimo), kaj oni povas diri, ke po du estas aparta komplemento cxi tie.

Nuntempe oni kutime uzas cxiujn cxi vortetojn nur kiel nuancilojn en tiaj esprimoj, do ne kiel rolmontrilojn – escepte de po. Pri po la lingvouzo varias. Iuj sekvas la Zamenhofan (kaj Fundamentan) modelon, aliaj sekvas la samajn regulojn kiel por ekz. cxirkaux.

Konkludo «

Por cxirkaux, de kaj gxis la afero sxajnas klara. Kiam ili estas nuanciloj de nombro aux kvanto, ili ne estu rigardataj kiel rolvortetoj. Se la tuta frazparto bezonas rolmontrilon (N aux rolvorteton), oni uzu tian.

Pri po oni tamen povas agi lauxplacxe. Pro la Zamenhofa kaj Fundamenta uzo restas cxiam regule uzi po kiel rolmontrilon de la posta esprimo. Oni do povas cxiam forlasi N post po. Tio iafoje povas esti konfuzokrea (ekz. kiam mankas N-finajxo cxe objekto). Alifoje tio estas eleganta. Oni povas ankaux cxiam uzi po kiel nuran nuancilon almetante cxiam la bezonatajn rolmontrilojn. Tio estas tre klara, sed iafoje povas esti iom peza. Apenaux havas sencon disputi pri tio, kiu el la du uzoj estas preferinda. Praktike ambaux bone funkcias.

Cxe tiaj esprimoj de prezo, en kiuj oni normale uzas por, la Zamenhofa uzado de sola po estas rekomendinda: Ili vendas orangxojn po kvar euxroj por kilogramo. Diri por po kvar euxroj ne estas eraro, sed tio estas malpli eleganta esprimo.

Noto: Laux PAG oni ankaux povas uzi po prefiksece cxe nombrovortoj: *po-du*, *pocent*. Tio estas komplete erara kaj evitenda. Se oni tiel uzus po, oni devus same uzi cxirkaux kaj aliajn nuancilojn de nombro: *cxirkaux-du*, *gxis-cent* k.t.p.

Pli ol, malpli ol «

Nombra aux kvanta esprimo povas havi pli ol aux malpli ol kiel nuancilon:

  • Gxi estos konstruata pli ol tri jarojn.FE.25 Pli ol tri = “nombro kiu superas tri”.

  • Vi devas kuri pli ol cent mejlojn.FA2.71

  • Cxiu ligorajta grupo esperantista sendas al la Kongreso siajn delegitojn, kiuj devas havi la agxon de ne malpli ol 21 jaroj.L1.133

  • Malpli ol duonon da horo oni bezonis por transveturi la golfon.FA4.180

  • Tio estis terura turmento, sed gxi dauxris ne pli ol sekundon.M.183

  • Tiam oni vidas pli ol milon da strangaj bestetoj, kiujn oni ordinare neniam vidas en la akvoFA2.150

Pli ol aux malpli ol rolas simile kiel nuancilo ankaux antaux nenombraj kaj nekvantaj esprimoj.