PMEG 2023

24.4. Kvantaj vortetoj

E-vortecaj vortetoj kun kvanta signifo estas: kiom, tiom, iom, cxiom, neniom, pli, plej, tro kaj variantoj de ili. Ili povas roli E-vortece en diversaj manieroj.

O-vorteca uzo «

Tre ofte kvantaj vortetoj estas uzataj O-vortece, simile kiel kvantaj E-vortoj. Ili povas tiam esti subjekto, objekto k.t.p.:

  • Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis.FA1.108 Kiom estas objekto de pretigis.

  • Cxu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?Rt.64 Kiom estas subjekto de estis.

  • Prenu tiom da mono, kiom vi volas.FA1.6 Tiom kaj kiom estas objektoj.

  • Pri tiom da felicxo mi ecx ne songxis, kiam mi estis ankoraux la malbela anasido!FA2.42 Tiom estas pri-komplemento.

  • Oni alportos iom da akvo.Gn.18 Iom estas objekto.

  • Adamo Rudzinski rigardis sxin kun granda intereso, ecx kun iom da admiro.M.76 Iom estas kun-komplemento.

  • Restas ankoraux iom da problemoj. Iom estas subjekto.

  • Pro Dio, sinjoroj, pli rapide faru rondon kaj observu pli da ordo!Rz.55 Pli estas objekto.

  • Pli li ne povas diri al ili pri tio, cxar pli li ne scias.FA3.117 Pli estas objekto.

  • Vi informigxas, [...] kiu montras al ili plej da respekto.Rt.56 Plej (da respekto) estas objekto.

  • Tro da kuiristoj kacxon difektas.PE.433 Tro estas subjekto.

  • De tro da pano venas malsano.PE.296 Tro estas de-komplemento.

  • Pli estis alportite. Pli estas subjekto. La perverba priskribo havas E-finajxon, cxar la subjekto estas E-vorteca vorteto.

A-vorta priskribo de kvanta vorteto «

Simile kiel cxe kvantaj E-vortoj oni iafoje rilatigas priskribon al la posta esprimo, kvankam gxi ne estas gramatika cxefvorto:

  • Sxi apartenas al homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj.M.118 Laux rigora gramatiko devus esti nebarite, cxar el gramatika vidpunkto nebaritaj priskribas la vorton tiom. Tamen oni uzas nebaritaj, cxar lauxsence gxi priskribas la vorton vojoj.

  • Pli da mangxajxoj estis alportitaj.

Malnova A-vorteca uzo de OM-vortoj «

En la frua tempo oni iafoje uzis kiom kaj tiom A-vortece kiel rektan priskribon de O-vorto: Se l’ amikoj [...] kolektos tiom vocxojn, kiom ili povos [...]DL.13 En ordinara lingvajxo oni nun devas uzi da: ...tiom da vocxoj... En ekz. poezio oni eble ankoraux povas uzi tiajn esprimojn por speciala efekto. Komparu kun simila malnova uzo de O-vortaj nombrovortoj.