PMEG 2024
23.7. Matematikaj esprimoj
Formulo | Elparolo |
---|---|
2 + 2 = 4 | Du kaj du faras kvar. / Du plus du estas kvar. |
10 − 3 = 7 | Dek minus tri faras sep. |
22 × 6 = 132 | Dudek du multiplikite per ses faras cent tridek du. / Dudekduoble ses estas cent tridek du. / Dudek du oble ses egalas al cent tridek du. |
7:2 = 3,5 | Sep dividite per du faras tri komo kvin. |
46,987 | kvardek ses komo naux ok sep (ne *... komo nauxcent okdek sep*) |
10² = 100 | La dua potenco de dek estas cent. / Dek kvadrate estas cent. |
5³ = 125 | La tria potenco de kvin estas cent dudek kvin. / Kvin kube estas cent dudek kvin. |
√4 = 2 | La kvadrata (aux dua) radiko de/el kvar estas du. |
∛27 = 3 | La tria (aux kuba) radiko de/el dudek sep estas tri. |
Kvin kaj sep faras dek du.FE.12
Dek kaj dek faras dudek.FE.12
Kvar kaj dek ok faras dudek du.FE.12
Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.FE.12
Kvinoble sep estas tridek kvin.FE.14
Egal(ec)o-signon (=) oni povas elparoli kiel faras aux estas aux egalas (al), pli-malpli lauxplacxe: du kaj du faras kvar, dek minus tri estas sep, du oble du egalas (al) kvar. Faras estas uzata en la Fundamento, sed estas aux egalas (al) estas hodiaux pli oftaj.
En Esperanto oni ordinare uzas decimalan komon, ne decimalan punkton: 12,34 = dek du komo tri kvar.
Legu pli pri la vortetoj plus kaj minus.
Faka lingvajxo «
La cxi-antauxaj manieroj elparoli matematikajn esprimojn estas uzataj en ordinara lingvajxo. Matematikistoj povas bezoni pli mallongajn esprimojn. Diversaj uzoj kaj proponoj ekzistas, sed la speciala faka matematika lingvajxo ankoraux ne estas unueca.
Diversaj mezuroj «
Formulo | Elparolo |
---|---|
9403,5 km | naux mil kvarcent tri komo kvin kilometroj / naux mil kvarcent tri kaj duona kilometroj / naux mil kvarcent tri kilometroj kaj duono (da kilometro) |
8,6 kg | ok komo ses kilogramoj / ok kilogramoj (kaj) sescent gramoj |
+37,7° | (plus) tridek sep komo sep gradoj / tridek sep komo sep gradoj super nulo |
49,75 USD | kvardek naux komo sep kvin (Usonaj) dolaroj / kvardek naux (Usonaj) dolaroj (kaj) sepdek kvin cendoj |
210 × 297 mm (formato A4) | ducent dek (milimetroj) oble ducent nauxdek sep milimetroj |
Vortojn por subunuoj kiel gramoj kaj cendoj oni povas iafoje subkompreni en tiaj cxi esprimoj: tri kilogramoj (kaj) sepcent, kvar dolaroj (kaj) sepdek kvin. Sed oni atentu, ke ne estigxu dubo, pri kia subunuo temas.
Frakcistreko «
Frakcistreko (la simbolo /) estas elparolata per du vortetoj. La unua estas po, kaj la dua povas preskaux cxiam esti por, sed ankaux ekz. en, sur, je kaj per estas uzeblaj, laux la kunteksto. Rimarku, ke po staras antaux la tuta esprimo:
Formulo | Elparolo |
---|---|
20$/kg | po dudek dolaroj por kilogramo |
120 km/h | po cent dudek kilometroj en/por horo |
2 MN/m² | po du meganeuxtonoj sur/por kvadratmetro |
Ofte oni ankaux povas uzi po kune kun E-komplemento: po 120 kilometroj hore.
Iafoje oni povas forlasi po en tiaj cxi esprimoj, eventuale aldonante cxiu, ekz.: cent dudek kilometroj por/en (cxiu) horo, dudek dolaroj por (cxiu) kilogramo, du meganeuxtonoj por/sur (cxiu) kvadratmetro.
Kelkaj deziras unuecan manieron elparoli frakcistrekojn. Oni volas uzi nur unu vorteton, kiu trovigxu en la loko de por, en kaj sur en la cxi-antauxaj ekzemploj. Laux la zamenhofa uzado por havas tian gxeneralan signifon: Vi povas lasi cxe vi por la vendado [...] po 20 kop. [= kopekoj] por ekzemplero.OV.552 Sed por povus iafoje esti miskomprenata. Do ne ekzistas vorto, kiun oni povus absolute cxiam uzi. Iuj volas tiel uzi po, sed la signifo de po ne permesas tion. Kaj Zamenhof, kaj la Akademio de Esperanto (Aktoj de la Akademio II, p. 56) atentigis, ke tia uzado de po estas erara. Zamenhof skribis: Oni ne povas diri “je 80 centimoj po funto” aux “30 mejlojn po horo”, sed oni devas diri “po 80 centimoj por (cxiu) funto”, “po 30 mejloj en horo”.LR.137