PMEG 2023

12.3.6.9. Por

Por montras intencatan celon, sed havas plurajn kromajn uzojn.

Ankaux al montras celon, sed por pli montras, ke la celo estas ies intenco (kiu eble ne efektivigxas). Cxe al temas normale pri efektiva celo. Legu ankaux pri la diferenco inter por kaj pro.

Celata ago, celata uzo... «

Por povas montri celatan agon, staton, uzon, uzolokon k.s.:

  • En unu el la negxaj domoj du homoj jam kusxigxis por ripozo.FA3.83 La celo de kusxigxo estis ripozo.

  • Lignon por hejtado vi trovos malantaux la forno.M.8 La uzocelo de la ligno estas hejtado.

  • Sxi estas tuj preta por cxiuj komplezoj.Rz.93

  • Mi estas kolera, kaj mi havas suficxan kauxzon por tio.FA3.26

  • Mi ne havas tempon por tio.M.76

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino.FE.32

  • Oni metis antaux mi mangxilaron, kiu konsistis el telero, kulero, trancxilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.FE.34

  • Vipo estas por cxevalo, brido por azeno, kaj bastono por la dorso de malsagxuloj.SS.26

  • Iru do jam fine, mi devas vesti min por la teatro.M.165...surmeti vestojn, kiuj konvenas en la teatro.

  • Tie staris cxiaj laboriloj necesaj por tanejo.FA3.43

  • Antaux tagigxo li levigxis, kisis nin cxiujn por adiaux kaj forveturis.FA1.236

  • Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon [...] por eterna posedajxo.Gn.17 La celo estas, ke la lando estu eterna posedajxo. Pli ofte oni uzas komparan kiel-esprimon en cxi tiaj frazoj: ...kiel eternan posedajxon.

Celata uzanto, profitanto... «

Por povas montri celatan uzanton, posedanton, ricevanton, profitanton, kontentigxanton, gxuanton k.s.:

  • Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14 Mi acxetis la pomojn kun la celo, ke la infanoj ricevu ilin. Cxi tie oni klare vidas la diferencon inter por kaj al. Por montras la intencon. Al montras la efektivan transdonon.

  • Tiuj bonaj homoj certe trovos por mi laboron.M.65...laboron, kiun mi ricevu.

  • Tuj ordigu bone tiun cxambron por la gasto.Rz.40 La gasto uzos la cxambron.

  • Mi iros por vi gxis la fino de la mondo.FA3.3...por via profito...

  • La naturo, kiu longan tempon batalis kontraux ni, batalas nun por ni.OV.376

  • Tiu sxtono [...] kusxas ankoraux sur la korto kiel ludloko por la infanoj.FA3.23

Celata tempo «

Por povas montri celatan tempon, en kiu io okazu, aux dum kiu dauxru lauxplane ia ago, aux dum kiu dauxru la rezulto de ago:

  • Cxiuj sopiroj de la koro celis nur logxejon por la nokto.FA1.143 La logxejon oni uzu dum la nokto.

  • Por cxiu horo de la tago li havis apartan surtuton.FA1.107 Cxiu surtuto estas celita por uzo en aparta horo.

  • Sxi silentigxis por momento, kvazaux sxi bezonus denove kolekti siajn fortojn.M.57 Sxia celo estis resti silenta nur momenton.

  • Kuzino Marinjo! mi petas vin cxi tien por unu minuto.M.44

  • Li forveturis por unu tago pro tre grava afero.Rz.90

  • Tie trovigxu almenaux nova fresxa funebra krepo, kiam la maljunulo fermos por cxiam siajn okulojn.FA3.146

Ne konfuzu tempan por kun dum. Dum simple montras tempodauxron. Por montras celatan tempon: Mi petas vin cxi tien dum unu minuto. La peto dauxras unu minuton. Mi petas vin cxi tien por unu minuto. La peto celas, ke la alparolato venu por resti dum unu minuto.

Pozitiva opinio «

Por povas montri ion, kion oni favoras, pri kio oni havas pozitivan opinion:

  • Aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por gxiaj batalantoj.FK.257

  • Se la plimulto da esperantistoj vocxos por la unua punkto, tiam ni tute cxesos paroladi pli pri reformoj.OV.186

  • Ili forjxetu sian indiferentecon kaj alsendu al ni kiel eble plej frue sian vocxon por aux kontraux la propono.OV.189

Vidpunkto «

Por povas montri tiun, el kies subjektiva vidpunkto oni taksas aferon:

  • Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.FE.37 El la vidpunkto de la soldatoj li estas kiel patro.

  • Tiu cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda.FE.41

  • Por patrino ne ekzistas infano malbela.PE.357

  • Por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili dissxirus al si la vestojn.FA2.88

  • Mi povas nur partopreni en parolado pri tiaj aferoj, kiuj estas kompreneblaj por cxiuj.FA1.120

Komparu kun al, kiu povas montri tiun, kiu efektive sentas aux spertas ion. Por estas pli subjektiva, al pli objektiva.

Bazo de taksado «

Por povas montri tion, kion oni konsideras, kiam oni pritaksas aferon, aux tion, rilate al kio validas io bona aux malbona, k.s.:

  • Ili ne forgesu, ke tio cxi estus dangxera por la afero mem.DL.12

  • Kun dangxero por nia vivo ni akiras nian panon.Pk.5

  • Gxi havis verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj.FA3.129

  • Por sia agxo sxi estas ankoraux suficxe juna.Rn.31

  • Mi neniam havis talenton por muziko.M.28

Varo aux servo pagata «

Cxe esprimo de pago por povas montri komercajxon k.s., kiun oni acxetas, akiras, luas k.s.:

  • Neniu donos ecx tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno.M.197 Se oni volas acxeti aux akiri faskon da ligno, oni devas pagi.

  • Mi ne donos al vi mangxi, gxis vi pagos por la antauxa.Rz.22...por la antauxa mangxo.

  • Al tiuj niaj abonantoj, kiuj pagis por unu jaro, ni permesas al ni memorigi, ke ilia tempo de abonado finigxis.OV.82 Komparu kun tempa por.

  • Post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la logxejo kaj la mebloj.M.63

  • Por la hodiauxa tago mi ricevis duoblan pagon.FE.14Por tiu laboro, kiun mi faris hodiaux, oni pagis al mi duoble.

Cxe pago Zamenhof iafoje uzis pro.

Oni povas “pagi” aux rekompenci ne nur per mono, sed ankaux per danko aux ecx maldanko aux puno:

  • Mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31 La plenumo estas kiel servo aux komercajxo. La danko estas kvazaux pago por tio.

  • Mi dankas vin por la prunto.FE.14

  • – Sxajnas al mi, ke li ecx jxetis vin malsupren de la sxtuparo. – Por tio mi enjxetos lin en la inferon.Rt.39

  • Sxia fratino en cxio estas kulpa; mi pagos al sxi por tio cxi!FE.21 Pagi al sxi cxi tie signifas puni sxin. La frazo estas ironia.

Danki por io estis malprave kritikata. Gxi estas tute bona esprimo, cxar la simileco al pagado estas klara. Sed oni povas ankaux uzi la esprimon danki pro io, kiu nuntempe estas tre ofta. Ambaux dirmanieroj estas same logikaj.

Mono pagata aux ricevata «

Por povas ankaux montri monon, prezon k.s., kiun oni pagas aux ricevas por acxetajxo, vendajxo aux laboro:

  • La juna vidvino por la iom da spesdekoj [...] acxetis iom da butero.M.64

  • Mi kudrados po dek horoj cxiutage por dudek spesdekoj.M.109

  • Mi [...] disvendis cxion por plej bagatelaj prezoj.Gm.66

Suficxe ofte oni uzas anstatauxe pro. Oni povas ankaux uzi kontraux kaj iafoje per.

Se cxi tia mona komplemento havas antaux si la vorteton po, oni normale forlasas por: Sxi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo.M.102...du lecionojn por po dudek spesdekoj por horo.

Por estas do uzata egale pri komercajxo, kiun oni pagas, kaj pri mono, kiun oni donas por acxeti komercajxon, kaj pri mono, kiun oni ricevas pro vendo de komercajxo. Por estas gxenerala rolvorteto por tiaj frazroloj.

Kalkulbazo «

Por povas montri kalkulbazon cxe disdonado, distribuo k.s.:

  • Por cxiu tago mi ricevas kvin frankojn.FE.14 Oni obligas kvin frankojn per la nombro de tagoj. La nombro de tagoj decidas la salajron.

  • Por cxiu acxetita funto da teo tiu cxi komercisto aldonas senpage funton da sukero.FE.31 Se oni acxetis tri funtojn da teo, oni ricevas tri funtojn da sukero.

  • Grupoj aux societoj povas elekti po unu delegito por cxiuj 25 membroj.L2.265 La nombro de 25-oj da membroj decidas la nombron de delegitoj.

  • Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por jaro.M.30

Tiu cxi Zamenhofa uzo klare montras, ke por estas la baza vorto por legi frakcistrekojn: 50 km/hkvindek kilometroj por horo. Sed iafoje aliaj alternativoj povas esti pli klaraj.

Erara identeco «

Por povas montri eraran identecon k.s., sed preskaux nur cxe preni, kiu kune kun por povas havi la signifon “erari pri identeco”:

  • Unu fojon oni ecx prenis min por cxefa militestro.Rz.46

  • Tio, kion oni prenis por natura legxo de cxiuj lingvoj, estas nur okaza apartenajxo de kelkaj lingvoj.LR.72A

  • Vi akceptas por kontanta mono la vortojn, kiuj vere ne enhavas ecx plej malgrandan indon.H.26 Normale: ...kiel kontantan monon...

Antaux ke-frazo «

Oni ofte uzas por antaux ke-frazo:

  • Kaj sxi tuj lavis sian krucxon kaj cxerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, cxiam subtenante la krucxon, por ke la virino povu trinki pli oportune.FE.15

  • Jen prenu ankoraux du panojn kaj unu sxinkon, por ke vi ne bezonu malsati!FA2.70

Oni povus intermeti helpan tio, kiel oni faras cxe aliaj rolvortetoj antaux ke-frazo, sed tio preskaux neniam okazas cxe por. Anstatauxe oni ofte ecx uzas simplan ke anstataux por (tio), ke.

Preskaux cxiam oni uzas U-verbon post por ke.

Antaux I-verbo «

Ofte oni metas por antaux I-verbo: Unu fajrero estas suficxa, por eksplodigi pulvon.FE.41