PMEG 2023

23.3. Miksitaj nombroj

Kiam oni miksas nombrajn vortetojn kaj O-vortajn nombrovortojn en unu nombro, iliaj malsamaj reguloj kolizias. Nombraj vortetoj volas esti rektaj priskriboj de cxefvorto, dum O-vortaj nombrovortoj mem estas cxefvortoj kun da-esprimo post si. Estas necese iel elturnigxi:

  • Kvar metroj da tiu cxi sxtofo kostas naux frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aux da frankoj).FE.14 Nuntempe oni preferas uzi ON-vorton kun A-finajxo en cxi tiaj okazoj: kvar kaj duonan frankojn.

  • Tie logxas 1.000.000 da homoj....unu miliono da homoj. Tie logxas 500.000 homoj....kvincent mil homoj. Tie logxas 1.500.000 (da) homoj.Tie logxas unu miliono (kaj) kvincent mil (da) homoj. Oni ankaux povas diri: ...unu kaj duona milionoj da homoj. Aux: ...unu komo kvin milionoj da homoj.

  • Mi havas unu milionon da euxroj. Se mi ricevos ankoraux unu euxron, mi havos unu milionon unu da euxroj. Aux: ...unu milionon (da euxroj) kaj unu euxron. Sed prefere ne *...unu milionon unu euxrojn*, cxar tio estus gramatike tre stranga kun du malsamspecaj objektoj. Estas tre nekutime uzi da kune kun nombra vorteto (unu da euxroj), sed tio estas tamen akceptebla en tiaj cxi okazoj.

  • Li havas 10.300.978 $.Li havas dek milionojn tricent mil nauxcent sepdek ok da dolaroj. Aux: Li havas dek milionojn (da dolaroj) kaj tricent mil nauxcent sepdek ok dolarojn.

Noto: Ofte aperas la ideo transformi nombrovortojn kiel miliono kaj miliardo en nombrajn vortetojn (sen O-finajxo): *milion*, *miliard*, *bilion* k.t.p. Tio estus tro drasta sxangxo de la lingvo (kaj *miliard* estus tre malfacile elparolebla). Levigxus ankaux la demando, kiel akcenti la novajn vortojn. Cxu oni diru *milíon* (laux la normala akcentoregulo), aux *milión* (kontraux la regulo)? Oni rimarku, ke *milíon* konfuzigxus kun la vorto milio + N-finajxo. Se oni uzas apostrofon, milión’, la vorto restas O-vorto, kaj oni tamen devas uzi da (kaj iafoje J kaj N). Aliaj proponis *miljon*, *miljard*, *biljon* k.t.p., kiuj havus akcenton je “i”.