PMEG 2023

23.4. A-vortaj nombrovortoj

Nombraj vortetoj kun A-finajxo «

Se oni aldonas la finajxon A al nombra vorteto, oni kreas A-vorton, kiu montras pozicion en vicordo. Ordinara A-vorto povas havi diversajn signifojn laux la kunteksto, sed nombra vorteto kun A-finajxo cxiam montras vicordon:

  • unua = en pozicio numero unu en vicordo (havanta neniun antaux si)

  • dua = en pozicio numero du en vicordo (havanta unu antaux si)

  • tria = en pozicio numero tri en vicordo (havanta du antaux si)

  • kvara = en pozicio numero kvar en vicordo (havanta tri antaux si)

  • deka = en pozicio numero dek en vicordo (havanta naux antaux si)

Vicordaj nombrovortoj ricevas J-finajxon kaj N-finajxon same kiel ordinaraj A-vortoj:

  • La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke gxi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.FE.12

Se oni aldonas A-finajxon al plurvorta nombro, oni prefere kunmetu la tuton en unu vorton, sed ankaux plurvorta skribo estas regula. La A-finajxon oni aldonas fine. Se oni kunmetas, oni por klareco prefere skribu dividostrekojn tie, kie estas spacetoj en la origina plurvorta nombro:

  • Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.FE.12...dek unua... dek dua.

  • La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.FE.12...kvindek unua...

  • Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de Marto.FE.12...dudek-sepa... (aux ...dudeksepa...)

  • Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.FE.12...dudek-duan... mil-sepcent-tridek-dua. Anstataux dudek-duan oni povas skribi ankaux dudekduan, sed anstataux mil-sepcent-tridek-dua oni ne skribu *milsepcenttridekdua*, cxar tio estas tro malklara.

  • Tio okazis en la kvindekaj jaroj....iam en la jaroj de 1950 gxis 1959 inkluzive.

Iuj opinias, ke kunmetado estas deviga, kiam oni aldonas A-finajxon, sed la Fundamento uzas ambaux skribmanierojn. Kunmetado kun dividostrekoj estas pli klara kaj ankaux pli logika, sed la elekto estas libera.

Kun O-finajxo, kaj kun la sufiksoj OBL, ON kaj OP oni cxiam devas kunskribi cxi tiajn nombrojn.

Kiam oni uzas vicordan esprimon apud nombra vorteto, oni metu la vicordan esprimon unue por klareco:

  • Tio okazis iam en la unuaj dek tagoj. Se oni dirus la dek unuaj tagoj estus risko, ke oni komprenus dek kiel parton de la vicorda esprimo, do kiel la dek-unuaj tagoj.

ON-vortoj kun A-finajxo «

ON-vortoj kun A-finajxo estas ordinaraj A-vortoj:

  • duona = havanta nur duonon de sia plena grandeco

  • triona = havanta nur trionon de sia plena grandeco

  • centona = havanta nur centonon de sia plena grandeco

  • Gxi estas longa je duona metro. Gxia longo estas 50 centimetroj.

  • Kvaronan horon li restis. Li restis dek kvin minutojn.

Grandegaj nombroj kun A-finajxo «

Ankaux nombrovortoj kiel miliono, miliardo, biliono k.t.p. povas ricevi A-finajxon. Tiaj A-vortoj povas havi diversajn signifojn laux la kunteksto:

  • Cxiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda multemiliona lando.OV.369...lando kun multaj milionoj da logxantoj.

  • Por duonmiliona armeo oni bezonas almenaux cent kvindek regimentojn.Por armeo kun duona miliono da soldatoj...

  • Pro la rapida inflacio aperis centbilionaj monbiletoj....monbiletoj kun la valoro cent bilionoj.

  • Nia miliona kliento ricevos specialan donacon. Vicorda signifo.

Nula «

Nulo origine estis ordinara O-vorto. Tial nula estas ordinara A-vorto, kiu povas esti uzata kun diversaj signifoj laux la kunteksto. Plej ofte la signifo estas “neekzistanta”, “senvalora” aux “nevalida”:

  • Bruo potenca, nula esenco.PE.548

  • La rezulto estis nula.

  • Tio okazis je la nula horo kaj tridek minutoj. Vicorda signifo.

Miksitaj nombroj kun A-finajxo «

Ankaux vicordaj A-vortoj el miksitaj nombroj estas eblaj: nia du-milion-unua kliento, sed kredeble oni prefere uzu esprimojn kun numero: nia kliento numero du milionoj unu.