PMEG 2024

23.2. O-vortaj nombrovortoj

Aliaj nombrovortoj ol la nombraj vortetoj estas radikvortoj, kiuj bezonas finajxon. Baze ili estas uzataj kun O-finajxo.

ON-vortoj «

Nombrovortoj kun la sufikso ON montras partajn nombrojn.

  • duono = 1/2

  • triono = 1/3

  • dekono = 1/10

  • dekduono = 1/12

  • centono = 1/100

  • milono = 1/1000

  • Duono, triono kaj sesono faras unuonon. 1/2 + 1/3 + 1/6 = 1. Unuono estas tamen tre malofta vorto. Cxi tie oni povas simple uzi unu.

Cxe iaj onoj povas estigxi konfuzo, se oni ne elparolas tre klare.

  • 200/1000 = ducent milonoj

  • 2/100 000 = du centmilonoj

En tiaj okazoj estas necese elparoli kun klaraj pauxzetoj inter la vortoj por eviti miskomprenojn.

Grandegaj nombroj «

miliono 1 000 000 (ses nuloj)
miliardo 1 000 000 000 (= naux nuloj)
biliono 1 000 000 000 000 (= dek du nuloj)
triliono 1 000 000 000 000 000 000 (= dek ok nuloj)

Tre malofte uzataj estas kvadriliono (24 nuloj), kvintiliono (30 nuloj), sekstiliono° (36 nuloj), septiliono° (42 nuloj), oktiliono° (48 nuloj), noniliono° (54 nuloj) kaj deciliono° (60 nuloj).

Noto: Nuraj kuriozajxoj estas la jenaj apenaux uzataj nombrovortoj: undeciliono° (66 nuloj), duodeciliono° (72 nuloj), tredeciliono° (78 nuloj), kvatuordeciliono° (84 nuloj), kvindeciliono° (90 nuloj), seksdeciliono° (96 nuloj), septendeciliono° (102 nuloj), oktodeciliono° (108 nuloj), novemdeciliono° (114 nuloj), vigintiliono° (120 nuloj) kaj centiliono° (600 nuloj). Vortoj kiel *biliardo*°, *triliardo*°, *kvadriliardo*° k.t.p. tute ne ekzistas en Esperanto (same kiel en plej multaj naciaj lingvoj).

La valoroj de la vortoj biliono, triliono k.t.p. montrataj cxi-antauxe sekvas la tiel nomatan “longan skalon”, kiun uzas la plimulto de tiuj lingvoj, kiuj entute uzas tiaformajn nombrovortojn. Sed kelkaj lingvoj, interalie la angla kaj la rusa, donas tute aliajn valorojn al siaj similformaj nombrovortoj uzante la tiel nomatan “mallongan skalon”. La Esperantaj vortoj tamen sekvu la plimulton de la lingvoj, kaj havu nur la cxi-antauxe montritajn signifojn (kiuj estas la originaj valoroj por tiaj vortoj). PIV donas (ekde la jaro 2002) definitivajn longskalajn signifojn por cxiuj tiaj nombrovortoj.

Vidu ankaux la neoficialajn sufiksojn ILION kaj ILIARD. Legu ankaux pri prefiksoj de mezurunuoj.

Nulo «

La O-vorto nulo estas nomo de la cifero 0: Unu miliono estas skribata per unuo kaj ses nuloj. Gxi povas ankaux esti uzata sen finajxo: nul.

J-finajxo kaj N-finajxo «

O-vortaj nombrovortoj ricevas la finajxojn J kaj N laux la samaj reguloj kiel aliaj O-vortoj:

  • Kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono.Gn.47

  • El multaj milonoj farigxas milionoj.PE.981

  • Mi ricevis dudek kvin centonojn.

  • Sxi havas pli ol dek milionojn.

  • La malprofito atingis sumon de kvardek sep miliardoj.

  • Sxi vidis pli ol dek milionojn.

  • Post la sumo sxi alskribis tri nulojn.

Da «

O-vortaj nombrovortoj ne povas rekte priskribi O-vorton. Oni devas antaux la kalkulata afero meti rolvorteton. Normale oni uzas da, sed ankaux ekz. de kaj el povas aperi. En tiaj konstruoj la nombrovorto estas cxefvorto kaj la kalkulata afero estas priskribo de gxi:

  • Tiu cxi urbo havas milionon da logxantoj.FE.14

  • Li havas du miliardojn da dolaroj.

  • Sxi vidis pli ol dek milionojn da homoj.

Kiam oni skribas tiajn nombrajn esprimojn cifere, oni ofte forlasas la vorteton da en la skribo: 2 000 000 000 jaroj. Kiam oni tion lauxtlegas, oni tamen devas eldiri da: du miliardoj da jaroj. Aparte atentu, se la esprimo rolas kiel rekta objekto: Ili pagis 30 000 000 enoj.Ili pagis tridek milionojn da enoj. Kiam oni elparolas la cifere skribitan nombron, oni devas diri milionojn kun N-finajxo, cxar la nombro 30 000 000 rolas kiel rekta objekto. La vorto enoj tamen ne havu N-finajxon, cxar antaux gxi staras la rolvorteto da, kiun oni tamen elektis ne skribi. Por eviti konfuzon estas pli bone cxiam skribi da en tiaj okazoj: 2 000 000 000 da jaroj, 30 000 000 da enoj.

Ankaux ON-vorto kun O-finajxo bezonas helpan rolvorteton:

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aux tricent-sesdek-sesono de jaro.FE.14

Nombraj vortetoj kun O-finajxo «

Ankaux nombraj vortetoj povas farigxi O-vortoj. Tiaj O-vortoj montras ian aferon kun rilato al la nombro, aux grupon kun tiom da aferoj. Antaux O-finajxo oni cxiam kunskribas plurvortan nombrovorton. Por klareco oni povas uzi dividostrekojn, kie origine estis spacetoj:

  • unu unuo = la cifero 1, baza kalkulelemento, elementa kvanto (ekz. metro, kilogramo, ampero k.t.p.)

  • du duo = la cifero 2, paro, duopo

  • dek du dek-duo aux dekduo = la nombro 12, grupo de 12 aferoj

  • dudek tri dudek-trio aux dudektrio = la nombro 23, grupo de 23 aferoj

  • kvarcent kvarcento

  • du mil kvincent du-mil-kvincento (prefere ne dumilkvincento)

  • Li iris kaj starigxis al la ekzameno kaj alportis hejmen jam ne “duon” sed “kvaron” kaj “kvinon”.Gm.56 Temas pri sistemo de lernejaj notoj. Kvaro = “bone”, kvino = “bonege”.

Ankaux cxi tiaj O-vortoj bezonas da por mezuri ion:

  • Mi acxetis dekon da ovoj.FE.32

  • Mi acxetis dekduon (aux dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.FE.14

  • Mi havas centon da pomoj.FE.14

Malnova uzo «

En la plej unua tempo oni uzis O-vortajn nombrovortojn kiel rektajn priskribojn sen da. Tio ne plu estas ebla: Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.UL.31 Nun oni devas diri dek milionoj da personoj. Ankaux kiom kaj tiom komence uzigxis en tia maniero.