PMEG 2023

15.5. Ambaux

Ambaux = “cxiuj du”. Oni uzas ambaux anstataux cxiuj, kiam estas precize du aferoj aux personoj.

Ambaux povas roli en frazo tute same kiel cxiuj, kiel rekta priskribo, pronomece k.t.p. Ambaux estas ofte uzata kune kun vi, ni aux ili por precizigi, ke temas pri precize du. Tiam ambaux rolas kiel apudmeto.

Ambaux tamen ne povas ricevi J-finajxon aux N-finajxon.

Ambaux estas difinilo. Tial oni ne povas uzi la kune kun ambaux (same kiel ne eblas *la cxiuj*).

  • Ambaux frazoj estas bonaj!LR.120A Estas du frazoj. Cxiu el ili estas bona.

  • La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagxo, ke cxiu, kiu sxin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaux estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11...cxiuj du [la filino kaj la patrino] estis tiel malagrablaj...

  • Mi penos viziti vin iun alian tagon, kiam ni ambaux, vi kaj mi, estos liberaj.OV.538

  • Pli bone estas iri seninfana en la cxielon, ol se ambaux, la patro kaj la filo, iras en la inferon.Rt.10

Zamenhof iafoje uzis ambaux anstataux du: Cxiuj sidigxas cxirkaux la ambaux Pjotroj Ivanovicxoj.Rz.13 Gxi [= la rivero] inundis siajn ambaux bordojn.Kr1.12. Oni uzu du en tiaj frazoj: Cxiuj sidigxas cxirkaux la du Pjotroj Ivanovicxoj. Gxi inundis siajn du bordojn. Oni tamen povas bone diri ekz.: Gxi inundis ambaux siajn bordojn.

Por kontroli, cxu ambaux estas gxuste uzata, oni sxangxu la frazon tiel, ke gxi temas pri pli ol du aferoj. Se oni tiam uzus senprobleme cxiuj, oni scias, ke ambaux estas gxuste uzata, kiam temas pri du.