PMEG 2023

15.1. Tabelvortoj je U

kiu Demandas pri la identeco de unu el pluraj konataj personoj, ajxoj aux aferoj.
tiu Montras unu certan el pluraj konataj personoj, ajxoj aux aferoj.
iu Montras nekonatan aux nedifineblan individuan personon, ajxon aux aferon.
cxiu Montras unuope kaj senescepte la individuojn de grupo da personoj, ajxoj aux aferoj.
neniu Neas la individuojn de grupo da personoj, ajxoj aux aferoj.

La tabelvortoj je U montras individuecon kaj identecon. Ili estas la plej bazaj el cxiuj tabelvortoj. La klarigoj de preskaux cxiuj aliaj tabelvortoj estas en PMEG esprimataj per la U-tabelvortoj.

La tabelvortoj je U povas akcepti N-finajxon kaj J-finajxon. Kun J-finajxo ili montras plurajn individuojn.

La tabelvortoj je U povas roli A-vortece kiel rekta priskribo de O-vorto, cxu persona O-vorto, cxu ajxa, cxu alispeca. Ili povas ankaux aperi memstare, kaj tiam oni cxiam subkomprenas ian postan O-vorton, laux la kunteksto aux situacio. Se nenio en la kunteksto montras alian subkomprenajxon, oni normale supozas, ke temas pri la vorto “persono”, “homo” aux simile.

La tabelvortoj je U estas difiniloj. Tial oni ne povas uzi la kune kun ili.

Kiu «

  • Kiu kuragxas rajdi sur leono?FE.7 Demanda kiu. Kiukiu persono.

  • Kiuj povas esti tiuj fremduloj?FA2.92 Demanda kiuj. Kiujkiuj personoj.

  • Kiun daton ni havas hodiaux?FE.12

  • Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.FE.26 Kiu en demanda subfrazo.

  • Jen estas la pomo, kiun mi trovis.FE.6 Rilata kiu.

  • Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi.FE.14

  • Tio cxi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricxa vilagxa virino.FE.14

  • Sxi prenis la plej belan argxentan vazon, kiu estis en la logxejo.FE.19

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25

  • Oni metis antaux mi mangxilaron, kiu konsistis el telero, kulero, trancxilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.FE.34

  • Kiu okupas sin je mehxaniko, estas mehxanikisto, kaj kiu okupas sin je hxemio, estas hxemiisto.FE.32Tiu, kiu okupas... Kiu rilatas al subkomprenataj tiu.

Tiu «

  • La alteco de tiu monto ne estas tre granda.FE.35 Tiu montras individuan vidatan monton.

  • Tiu cxi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon.FE.13

  • En tiu sama tempo sxi havis teruran malamon kontraux la pli juna.FE.13

  • Tiu cxi urbo havas milionon da logxantoj.FE.14

  • Tiuj cxi du amikoj promenas cxiam duope.FE.14

  • Tiuj estas miaj filinoj. Tiuj montras iujn el pluraj knabinoj.

  • Kiun el la libroj vi volas? – Mi volas tiun. Tiu montras unu el pluraj libroj.

Iafoje kiam cxeestas rilata kiu-subfrazo, tiu povas esti forlasata.

Tiu(j) anstataux li, sxi, gxi aux ili «

Kiam li, sxi, gxi aux ili povus esti miskomprenata, oni povas uzi tiu(j) kiel alternativon. Tiam li, sxi, gxi aux ili priparolas persono(j)n, kiu(j) en antauxa frazo estis subjekto, dum tiu(j) priparolas alia(j)n persono(j)n en la antauxa frazo:

  • Jakob alproksimigxis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis.Gn.27 TiuIsaak. LinJakob.

  • Li rakontis al sia edzino pri la malnova domo kaj la maljuna viro kaj pri la stana soldato, kiun li sendis al tiu.FA2.149 Tiula maljuna viro.

Laux la sama principo oni uzas ties anstataux lia, sxia, gxia aux ilia. Oni ankaux faras similan distingon per la vorteto cxi.

Tiu(j) anstataux ripeto de O-vorto «

En iaj frazoj oni uzas tiu(j) anstataux difinita O-vorto. En tiaj frazoj oni jam uzis ian O-vorton, kaj volas gxin ripeti kun distinga priskribo, kiu ne estas A-vorto. Anstataux ripeti la O-vorton oni uzas tiu(j):

  • Aperis cxiuj hundoj, tiu kun la okuloj kiel tasoj, tiu kun la okuloj kiel radoj de muelilo kaj tiu, kiu havis okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj.FA1.12...la hundo kun la okuloj kiel tasoj, la hundo kun la okuloj kiel radoj de muelilo ... Tiu cxiufoje anstatauxas la hundo.

  • Cxu vi preferas la hajkojn de Buson aux tiujn de Issa?...aux la hajkojn de Issa?

  • Ili logxas jen en tiu cxi domo, jen en tiu sur la monteto....jen en la domo sur la monteto.

Se la distinga priskribo estas A-vorto, oni ne uzas tiu(j), sed simple forlasas la O-vorton: Aperis cxiuj hundoj, la malgranda [hundo], la mezgranda [hundo] kaj la granda [hundo]. Cxu vi preferas la verdan teon aux la nigran [teon].

Iu «

  • Subite li auxdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo.FA1.15 Iu = “iu persono, persono nekonata”.

  • Estis jam cxirkaux vespero, kiam li vekigxis per tio, ke iu lin skuis.FA1.217

  • Gxi amis ilin tiel, kiel gxi neniam antauxe iun amis.FA2.40

  • Ili ja ne sciis, ke li estas iu alia ol efektiva porkopasxtisto.FA2.18

  • Cxiufoje, kiam iu malpli altranga ekparolis al li aux kuragxis demandi lin pri io, li respondadis nenion krom “P!”.FA2.25

Iu estas uzata preskaux nur memstare. Povas aperi aliaj rektaj priskriboj, sed la priskribata O-vorto estas normale nur subkomprenata. Se la O-vorto ja aperas, oni plej ofte forlasas iu, cxar la nedifinitecon montras suficxe bone la manko de difinilo. Sed oni ja povas uzi iu kune kun O-vorto, se oni volas aparte emfazi la nedifinitecon:

  • Cxiu sxangxo postulus de la lernantoj iun aldonan laboron, iun tusxon de la jam akirita alkutimigxo.L1.245

  • Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek cxe iuj gentoj.Er.34

Iu iom similas al individueca aux duondifina unu. Anstataux iuj oni povas ankaux uzi kelkaj, se la ideo de kvanto aux nombro estas pli grava.

En maloftegaj okazoj iu povas aperi kvazaux ordinara O-vorto same kiel io.

Cxiu «

Cxiu(j) estas cxiam multe-nombra lauxsence, sed oni tamen faras distingon inter cxiu kaj cxiuj.

  • Oni uzas cxiu, se oni konsideras la individuojn aparte.

  • Oni uzas cxiuj, se oni pensas pri la tuta grupo kune.

Iafoje tiu distingo ne estas grava, sed alifoje la diferenco estas granda:

  • Por cxiu tago mi ricevas kvin frankojn.FE.14Por cxiu aparta tago...

  • Cxiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li.FE.13Cxiu aparta homo amas...

  • Al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14Al cxiu aparta infano...

  • La hundo [...] havas du okulojn, el kiuj cxiu estas tiel granda, kiel ronda turo.FA1.6 Cxiu aparta okulo estas tiel granda.

  • Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla.FE.41 Aldono de J-finajxo ne farus multe da diferenco cxi tie.

  • Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin atakantojn.FE.14...mi venkis la tutan grupon. Cxi tie J estas necesa, cxar oni mencias la nombron kvin. Sed oni povus alternative diri: ...mi venkis cxiun el la kvin atakantoj. Sed tiam oni ne parolas pri unu batalo kontraux tuta grupo, sed pri kvin pli-malpli apartaj bataloj.

  • Post la kurado cxiuj estis terure lacaj. Oni parolas pri la tuta grupo de kurintoj. Oni ankaux povas diri: ...cxiu estis terure laca.

  • El cxiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.FE.10El la tuta grupo de miaj infanoj...

  • Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni cxiuj legas.FE.20 Ni estas multe-nombra vorto. Tial cxiuj nepre devas havi J.

Neniu «

Memstara neniu aperas kutime sen J-finajxo:

  • La tempon venontan neniu ankoraux konas.FE.22 Neniuneniu persono.

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino.FE.26

  • Mi konas neniun en tiu cxi urbo.FE.28

  • Neniu, krom la regxo, havas la permeson venadi al sxi.FA1.8

Ankaux kun posta O-vorto oni normale uzas neniu sen J:

  • Neniu libro estas tiel konata en la tuta civilizita mondo, kiel la Biblio.OV.51

  • Sxi ne vidis ecx la cxielon, cxar gxi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en gxi brilis.M.17

  • Ho ve, nun mi plu havas neniun cxevalon!FA1.14

Oni povas tamen uzi neniuj, se oni volas iel montri kontraston kun la ideo “pli ol unu”, sed tion oni faras normale nur kiam sekvas O-vorto:

  • Cxe la fenestro restis plu neniuj floroj.FA1.34 Antauxe estis tie multaj floroj.

Diferenco inter tabelvortoj je A kaj U «

La tabelvortoj je A montras econ aux specon, dum tabelvortoj je U montras identecon. Cxe kia/kiu kaj tia/tiu la diferenco normale estas klara. Cxe ia/iu, cxia/cxiu kaj nenia/neniu estas iafoje nur malgranda diferenco:

  • Kia homo li estas? Oni volas karakterizon de la homo.

  • Kiu homo li estas? Oni volas ekz. la nomon de la homo por ekscii lian identecon.

  • Tia opinio estas tute erara.LR.149A Cxiuj opinioj de tiu speco estas eraraj.

  • Tiu opinio estas tute erara. La diskutata opinio estas erara. Aliaj similaj opinioj eble estas gxustaj.

  • Ni devas enlogxigxi en ia hotelo.OV.562...en hotelo de iu el la diversaj specoj de hoteloj.

  • Ni devas enlogxigxi en iu hotelo....en iu el la diversaj individuaj hoteloj, kiuj trovigxas cxi tie. Normale oni simple forlasas iu en tia frazo.

Ofte la diferenco inter U kaj A respondas al uzo kaj neuzo de la:

  • Cxu vi vidis la cxambriston aux la kuiriston? – Neniun serviston mi vidis. La demandanto interesigxas pri du konataj individuoj. La respondanto ne vidis iun el tiuj du individuoj.

  • Cxu vi vidis cxambriston aux kuiriston? – Nenian serviston mi vidis. La demandanto interesigxas pri du specoj de servistoj. La respondanto ne vidis serviston, cxu de cxambrista speco, cxu de kuirista speco, cxu de alia speco.

Oni povus tamen en ambaux okazoj uzi nenian en la respondo, cxar se oni ecx ne vidis ian specon de servisto, tiam oni ja ankaux ne vidis iun individuon. Kaj oni povus ankaux uzi neniun en ambaux respondoj, cxar se oni vidis neniun individuon, oni ja ankaux vidis nenian. La diferenco inter tabelvortoj je A kaj U ne cxiam estas grava. Iafoje oni povas elekti lauxplacxe sen grava diferenco.

Diferenco inter tabelvortoj je U kaj O «

La tabelvortoj je O estas memstaraj frazpartoj. Ili ne povas priskribi O-vorton. Ili respondas al U-tabelvorto + afero (objekto/ajxo...):

  • Kio estas tio?Kiu afero estas tiu afero?

  • Tio estas speco de meblo.Tiu afero estas speco de meblo.

  • Cxio restis kiel antauxe.Cxiu afero restis kiel antauxe.

  • Kion bonan vi trovis tie?Kiujn bonajn aferojn vi trovis tie?

  • Nenion interesan mi trovis.Neniun interesan aferon mi trovis.

La tabelvortoj je U normale priskribas O-vorton, sed la O-vorto povas esti subkomprenata. Se nenio en la kunteksto montras alie, oni supozas, ke temas pri persono(j):

  • Kiu libro estas via? Kiu estas via?

  • Tiu segxo sxajnas bona. Tiu sxajnas bona.

  • Cxiu homo devas pensi mem. Cxiu devas pensi mem.

  • Kiu persono venis? Kiu venis?

  • Cxu estas iu [persono] en la kuirejo? – Jes, Pauxlo estas tie.

  • Jen kelkaj bonaj libroj. Kiun [libron] vi volas legi? – Mi volas tiun [libron].

  • Cxu vi havas krajonon? – Neniun [krajonon] mi havas.