PMEG

11.4. Dua persono

Vi «

Vi kaj via estas uzataj de la parolanto por paroli pri la persono(j), al kiu(j) li parolas. Vi kaj via povas inkluzivi ankaux aliajn personojn, kiuj iel apartenas al la sama grupo kiel la alparolato(j). En gramatiko tio estas nomata “la dua persono”. Oni uzas vi egale al unu aux pluraj personoj. Vi estas do jen unu-nombra, jen multe-nombra. (Estus tute malgxuste diri, ke vi estas multe-nombra pronomo uzata ankaux unu-nombre. Vi estas dekomence sendistinge cxu unu-nombra, cxu multe-nombra. Estas tial absolute nenia mallogikeco en la uzado de vi por unu persono.) Vi tute ne montras sekson, kaj estas ankaux tute neuxtrala pri rango aux pozicio k.t.p.:

  • Sinjoro, vi estas negxentila.FE.16

  • Sinjoroj, vi estas negxentilaj.FE.16

  • Vi estas infanoj.FE.16

  • Mia hundo, vi estas tre fidela.FE.16 Oni parolas al hundo kvazaux al persono.

  • Vi amas vin mem.FE.18

  • Sidigu vin [...], sinjoro!FE.39

  • Mi rakontos al vi historion.FE.18

  • Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!FE.10

  • Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaux poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.FE.14

  • Cxu vi amas vian patron?FE.41

  • Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj tute nelegeble.FE.41

Kiam la pronomo vi estas subjekto de U-verbo en cxeffrazo, oni plej ofte forlasas gxin.

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas vi-pronomon pri personoj gxenerale. Por tio oni uzas en Esperanto la pronomon oni.

Ci «

Ci estas unu-nombra alparola pronomo (kiu tute ne montras sekson). Ci kaj cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskaux neniam praktike uzataj. Eblus imagi ci kiel pure unu-nombran vi, aux kiel intiman familiaran (unu-nombran) vi, aux ecx kiel insultan (unu-nombran) vi. Sed estas fakte tute neeble diri, kian nuancon gxi montras, cxar gxi apenaux estas uzata:

  • Ci skribas (anstataux “ci” oni uzas ordinare “vi”).FE.16 Tio cxi estas la sola frazo kun ci en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto. Krome ci kaj cia estas menciitaj en la Universala Vortaro de la Fundamento, sed en la Fundamenta Gramatiko (“la 16 reguloj”) aperas nek ci nek cia. Ankaux en la Unua Libro ili ne trovigxas.

Iuj imagas, ke oni antauxe uzis ci en Esperanto, kaj ke tiu uzo poste malaperis. La vero estas, ke ci neniam vere estis praktike uzata. Gxi nur aperis iafoje en eksperimenta lingvajxo kaj en iuj malvastaj rondoj, kiuj praktikis neordinaran lingvajxon. Origine oni cxiam uzadis nur vi, kaj tiel estas plu en normala Esperanto.

Kelkfoje oni trovas ci en tradukoj, kie la originalo havas ci-similan pronomon. Tio plej ofte estas netauxga tradukomaniero, cxar ci apenaux kapablas redoni la sencon de ofte uzata normala vorto, kiam gxi mem estas maloftega vorto, kies signifonuanco ne estas klare fiksita. Por montri ekz. nuancon de familiareco aux insultan sencon, oni uzu je bezono aliajn lingvajn rimedojn:

  • “Jes, jes!” diris la regxo, “lunde ci ricevos nian filinon!” cxar nun, kiel al estonta bofilo, li parolis al li “ci”.FA1.203 En la originala teksto aperis ci-simila pronomo, kiu montris intiman, familiaran rilaton. Oni povus alternative traduki ekz. jene: “Jes, jes!” diris la regxo, “lunde, kara filo, vi ricevos nian filinon!”, cxar nun, kiel estontan bofilon, li nomis lin “filo”.

Tre multaj Esperantistoj ne komprenas la pronomon ci. Tial tiuj, kiuj provas uzi ci en interparolado, renkontas multajn malfacilajxojn. En normala Esperanto oni simple uzas cxiam vi, cxu oni parolas al unu persono, cxu al pluraj, cxu oni parolas al intime konata persono, cxu al fremdulo, cxu oni parolas al amiko, cxu al malamiko. Tio funkcias tre bone. Je bezono oni povas pliprecizigi per vi sinjoro, vi amiko, vi kara, vi cxiuj, vi amikoj, vi karaj, vi ambaux k.t.p.

La kunmetajxo ci-diri (aux cii) povas iafoje montri uzadon de ci-simila pronomo en alilingva interparolo: – Kial sxi ofendigxis? Mi ne komprenas ilian lingvon. – Mi pensas, ke li ci-diris al sxi, kaj tion sxi ne permesas.