PMEG 2023

11.5. Tria persono

En gramatiko cxio, kio ne estas mi, ni aux vi (aux ci), estas nomata “la tria persono”. Li, sxi, gxi kaj ili, kaj lia, sxia, gxia, ilia, estas uzataj por paroli pri io konata, kio estas nek la parolanto, nek la alparolato. Oni kaj onia estas uzataj por paroli pri nedifinita(j) persono(j). Si kaj sia anstatauxas la aliajn triapersonajn pronomojn en certaj okazoj. Krome ekzistas ankaux la neoficialaj triapersonaj pronomoj ri kaj ria.

Li kaj sxi «

Li kaj sxi estas unu-nombraj. Li kaj lia estas uzataj, kiam oni parolas pri unu vira persono. Sxi kaj sxia estas uzataj pri unu ina persono:

  • Li estas knabo, kaj sxi estas knabino.FE.16

  • Mi vokas la knabon, kaj li venas.FE.16

  • Mi vokas la knabinon, kaj sxi venas.FE.16

  • Li estas mia onklo.FE.18

  • Sxi estas mia onklino.

  • Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.FE.36

  • Sxi estas lavistino.

  • Li fiancxigxis kun frauxlino Berto.FE.39

  • Sxi fiancxinigxis.

  • Cxu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.FE.41

  • Sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono.FE.39

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino.FE.26

  • Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.FE.31

  • “Jes, patrino”, respondis al sxi la malgxentilulino.FE.21 Sxi = la patrino.

  • Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre babilema kaj kriema.FE.41

  • Li amas tiun cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco.FE.35

  • Mi renkontis vian patrinon kaj sxian kolegon.

  • Mi bone konas vian fraton kaj liajn amikojn.

  • En unu tago, kiam sxi estis apud tiu fonto, venis al sxi malricxa virino, kiu petis sxin, ke sxi donu al sxi trinki.FE.15 La frazo enhavas du inajn personojn, knabinon kaj virinon. Cxiuj sxi estas la knabino, krom la lasta, kiu estas la virino.

  • Apenaux sxia patrino sxin rimarkis, sxi [= la patrino] kriis al sxi [= la filino]: “Nu, mia filino?”FE.21

Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aux kiam oni parolas gxenerale pri persono de iu ajn sekso, oni tradicie uzas li:

  • Cxiu, kiu sxin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11 Li respondas cxi tie al cxiu, do al cxiu persono.

  • Cxiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li.FE.13

  • Ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri cxiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.FE.29 Lila malamiko. La frazo temas pri teoria persono, cxu vira, cxu virina.

Tia cxi uzo de li povas esti rigardata kiel seksa diskriminacio. Efektive en tradicia uzo li estas dusignifa: vira kaj sekse neuxtrala, sed multaj opinias, ke tia uzo ignoras virinojn aux prezentas virecon kiel normalan kaj virinecon kiel esceptan. Krome tiu dusignifeco ja povas iafoje kauxzi malklarajxojn. Tiam oni povas esprimi sin pli klare per ekz. sxi aux li, tiu, tiu persono k.s. Sed tia uzo tamen povas esti maloportuna, kaj tial aperis diversaj proponoj de nova sekse neuxtrala pronomo por homo. La sola tia propono, kiu efektive estas uzata, estas ri°. Tiu nova vorto tamen ne estas parto de la oficiala kaj normala Esperanto, kaj ne cxiuj esperantistoj konas gxin. Aliaj uzas gxi tiusence, do ankaux por homo.

Gxi «

Gxi estas unu-nombra. Gxi kaj gxia estas uzataj por paroli pri ajxo (konkreta aux abstrakta). Gxi ne montras sekson:

  • La trancxilo trancxas bone, cxar gxi estas akra.FE.16

  • Cxu vi jam trovis vian horlogxon? – Mi gxin ankoraux ne sercxis.FE.20

  • Kiam malricxa virino petos de vi trinki, vi donos gxin al sxi gxentile.FE.17 Gxinla petitan trinkajxon.

  • Li donis al mi monon, sed mi gxin tuj redonis al li.FE.42

  • Mi dissxiris la leteron kaj disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro.FE.42

  • Tiam oni ekkantis sanktan kanton, kaj gxi sonis tiel bele, ke cxe Johano aperis larmoj en la okuloj.FA1.60

  • Esperantisto estas nomata cxiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li gxin uzas.OV.371

  • Ni rigardu, kio farigxis al la korpo de la gardisto. Senvive gxi sidis sur la sxtuparo.FA1.127 Kiam oni parolas pri la gardisto kiel persono, oni uzu li, sed kiam oni parolas nur pri lia korpo (vivanta aux mortinta), oni uzu gxi.

Oni uzas gxi ankaux pri infaneto, kiu estas tiel juna, ke la sekso ne gravas. Sed oni povas ankaux uzi li, kiel oni faras por persono, kies sekson oni ne scias:

  • La infano ploras, cxar gxi volas mangxi.FE.16

  • Mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo.FE.18

Sed se oni volas aparte montri la sekson de infaneto, aux se oni parolas pri pli agxa infano, oni kompreneble uzu li aux sxi.

Gxi estas uzata ankaux por paroli pri besto, ecx kiam gxia sekso estas konata:

  • El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito.FE.26

  • La birdo ne forflugis: gxi nur deflugis de la arbo.FE.31

  • Mi frapos vian cxevalon sur la kapon tiel, ke gxi falos senviva.FA1.14

  • Nia maljuna amiko renkontigxis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bovinon tiel cxarman, kiel bovino nur povas esti. “Gxi certe donas belan lakton!” li pensis.FA4.230

Se temas pri hejmbesto aux alia besto, al kiu oni havas personan rilaton, multaj preferas uzi li aux sxi anstataux gxi. Ankaux en aliaj okazoj, kiam gxi povas kauxzi miskomprenon, oni povas uzi li aux sxi pri besto. En fabeloj, kie bestoj rolas kiel personoj, estas ofte pli nature uzi li aux sxi, sed ankaux gxi estas ebla:

  • Tiu katino estas mia plej bona amiko. Sxi ecx dormas en mia lito.

  • Melku bovon senfine, li lakton ne donos.PE.197 Cxi tie la pronomo li montras, ke oni parolas pri virseksa bovo. Oni ankaux povas uzi gxi, sed tio povas kauxzi nekomprenon, cxar la vorto bovo ne estas per si mem nepre virseksa. Alia eblo estas uzi virbovo anstataux bovo.

  • Klinu la kolon antaux la maljuna anasino tie. Sxi estas cxi tie la plej eminenta el cxiuj.FA2.36 El fabelo, en kiu birdoj rolas kiel personoj.

En fabelo oni povas uzi li aux sxi ecx pri nevivanta afero, se gxi rolas kiel persono, kaj oni volas gxin prezenti kiel viran aux virinan:

  • La historion de tiu kolumo ni nun auxdu. Li jxus atingis la edzigxotauxgan agxon, kiam li okaze trafis en lavotan tolajxon kune kun sxtrumpa rubando.FA3.6 Kolumo rolas viran rolon en fabelo.

Gxi ankaux povas reprezenti unu-nombrajn grupvortojn kiel: familio, popolo, armeo k.s., kvankam temas pri personoj. Iafoje oni tamen uzas ili:

  • Hodiaux la problemo interesas la publikon, morgaux gxi povas esti indiferenta pri gxi. La unua gxi reprezentas la publikon, plurajn personojn. (La dua gxi estas la problemo.)

En iaj specialaj kuntekstoj oni parolas pri io, kio povas egale esti ajxo aux vivulo, besto aux homo. Tiam oni uzas gxi ecx se la priparolata afero principe povas esti homo:

  • Mamulo naskas idojn, kiujn gxi nutras per lakto. Ankaux homo estas mamulo, sed tamen oni uzas gxi, cxar en tiu cxi kunteksto ankaux homo estas rigardata kiel besto.

  • Arhximedo diris, ke korpo estas en sia natura stato kiam gxi estas senmova. Cxi tie korpo fakte estas cxia ajn materia objekto. La ideo de Arhximedo validas kompreneble ankaux por homa korpo, sed en tiu cxi kunteksto oni rigardas homon kiel ajxon, nuran korpon, ne kiel personon.

Gxi normale reprezentas ajxon, beston kaj alian klare difinitan aferon, kiun oni povas esprimi per O-vorta frazeto (la ajxo, la granda besto, tiu lauxta sono, lia subita amo...). Sed se oni parolas pri io abstrakta, kio estas redonebla nur per tuta frazo, oni normale uzas anstatauxe tio: Li diris al mi sekreton, sed mi forgesis gxin (= la sekreton). Li diris al mi, kie li kasxis la trezoron, sed mi forgesis tion (= kie li kasxis la trezoron). Sed Zamenhof en tiaj okazoj tamen ofte uzis gxi:

  • Mi estis apud sxi!” “Jes, mi gxin scias.”BV.83Jes, mi scias, ke vi estis apud sxi. Oni prefere diru: Jes, mi tion scias.

  • Cxu vi, kara Mario, trovas gxin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon cxe la sama tablo kun kelke da junaj viroj?M.88 Gxin estas duoblajxo de la vera objekto, la subfrazo, por helpi al la frazokonstruo. Oni povas tute forigi gxin: ...trovas konvene, ke juna virino restu... Sed oni povas ankaux uzi helpan tio: ...trovas tion konvena, ke juna virino restu...

  • En la cxambro estis tri personoj, el kiuj unu levigxis renkonte al Marta. Gxi estis virino de meza agxo.M.20 Nun oni preferas: Tio estis virino de meza agxo. Aux: Sxi estis virino de meza agxo.

Zamenhof iafoje uzis gxi kiel superfluan duoblajxon de subjekto aux objekto, kiam la vera subjekto aux objekto estis I-verbo. Li ankaux uzis iafoje gxi kiel superfluan duoblajxon de subjekto de esti, kiam la vera subjekto staris post esti. Tiu uzo komplete malaperis, kaj estas nuntempe rigardata kiel eraro:

  • Por mi gxi estis la plej kora gxojo inciti la hundon.Rt.19 Gxi rolas kiel subjekto, sed la vera subjekto estas inciti la hundon. Oni forlasu gxi.

  • Gxi estis varmega posttagmezo.Rt.83 La vera subjekto estas varmega posttagmezo. Oni forlasu gxi.

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas pronomon similan al gxi kiel malplenan subjekton, kiu reprezentas nenion ajn. La koncernaj verboj vere estas sensubjektaj. En Esperanto oni ne uzu gxi cxe tiaj sensubjektaj verboj: Hodiaux pluvas. Estos varme tie.

Ekde la 2010-aj jaroj iuj provas sisteme uzi gxi kaj gxia kiel sekse neuxtralajn pronomojn por homo, do ne nur por infaneto. Tion oni povas nomi “gxiismo”. Kelkaj tiel uzas gxi nur por paroli gxenerale pri persono, do anstataux la tradicia uzo de li: Se iu alvenos frue, diru al gxi, ke gxi atendu, gxis mi alvenos. Iafoje oni proponas uzi gxi aparte por paroli pri neduumaj personoj (nek viraj nek inaj, aux sekse ambiguaj). Krome kelkaj tute radikale uzas cxiam nur gxi pri cxiu ajn persono, tute forlasante la pronomojn li kaj sxi. Gxiismo forigas la tradician distingon inter ne-infanetaj homoj kaj ajxoj, kaj estas tial suficxe drasta sxangxo de la gxisnunaj lingvaj kutimoj en Esperanto. Gxiismo povas impresi kiel objektiga kaj ofenda. Aparte ofenda tia uzo povas esti, se oni uzas gxi pri neduuma homo tamen plu uzante li kaj sxi por viraj kaj inaj personoj. Vidu ankaux ri kaj ria.

Noto: Gxiismo havas subtenon en du Lingvaj Respondoj de Zamenhof (Lingvaj Respondoj p. 78, n-ro 90 kaj n-ro 91). La praktika uzo tamen tute ne sekvis tiujn respondojn, sed rezervis la uzon de gxi al bestoj kaj ajxoj laux la Fundamenta Gramatiko, kaj al (malgrandaj) infanoj laux ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro.

Ili «

Ili estas multe-nombra. Ili kaj ilia estas uzataj por paroli pri pluraj konataj aferoj aux personoj (kiuj inkluzivas nek la parolanton, nek la alparolaton). Ili ne montras sekson:

  • Kie estas la knaboj? – Ili estas en la gxardeno.FE.16

  • Kie estas la knabinoj? – Ili ankaux estas en la gxardeno.FE.16

  • Kie estas la trancxiloj? – Ili kusxas sur la tablo.FE.16

  • Donu al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki.FE.9

  • Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.FE.35

  • Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin atakantojn.FE.14

  • Ili ambaux estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas iliajn (infanojn).FE.18

  • Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johancxjo [...], Nikolcxjo [...], Ernecxjo [...], Vilhelcxjo [...], Manjo [...], Klanjo kaj Sonjo [...].FE.38

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas ili-pronomon pri nedifinitaj personoj. En Esperanto oni devas tiam uzi oni.

Oni «

Oni kaj onia estas nedifinitaj pronomoj, kiuj estas uzataj, kiam oni parolas pri cxia ajn persono, multaj aux kelkaj nedifinitaj personoj, k.s. Oni estas normale unu-nombra, sed povas ankaux esti multe-nombra. Oni tute ne montras sekson:

  • En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.FE.42

  • Kiam oni estas ricxa (aux ricxaj), oni havas multajn amikojn.FE.16

  • Oni diras, ke la vero cxiam venkas.FE.16

  • Ili ambaux estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11

  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.FE.31

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino.FE.31

  • Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.FE.39

  • La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas, estas pregxejo.FE.40

Normale oni montras cxiun ajn personon, sed iafoje gxi montras certajn personojn, kiujn oni ne povas aux volas precizigi:

  • Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesxo enveturis en la korton.FE.38 Tute ne estas grave, kiuj personoj malfermis.

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33 La parolanto ne volas precizigi, kiuj malhelpis al li.

  • Oni alportas la tagmangxon.Rz.26 Nur la tagmangxo estas interesa, ne la portanto.

La formoj onin kaj onia estas tre malofte uzeblaj en la praktiko. Pro ilia maloftegeco, kelkaj sentas ilin kiel strangajn, kaj evitas ilin. Zamenhof mem ne uzis ilin, sed skribis, ke ili estas tute regulaj (Lingvaj Respondoj p. 88, n-ro 106). Je bezono oni ne hezitu uzi ilin:

  • La malpura aero malsanigas onin.

  • Kiam oni venas al tiu urbo, oni devas atenti pri la krimuloj. Ili kapablas sxteli ecx oniajn vestajxojn.

  • Ne kritiku onin, cxar oni povas ankaux vin kritiki.

En iuj lingvoj, ekz. la angla, pronomo, kiu ordinare signifas vi, estas iafoje uzata ankaux por esprimi sencon similan al tiu de oni. En Esperanto oni povas uzi vi en tia maniero, nur se la celita ideo vere inkluzivas la alparolatan personon, t.e. se la senco estas “vi kaj aliaj personoj en simila situacio”: En cxiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aux alian sekson, tiun aux alian kazon.FK.277 ≈ En cxiu lingvo oni trovos... Sed se la alparolato mem certe ne estas inkluzivita, oni kompreneble ne uzu vi: Kiam oni stiras auxton, oni devas esti atenta. Se oni diras tion al blindulo, kiu ne rajtas stiri auxton, estus absurde uzi vi anstataux oni.

En iuj lingvoj, ekz. la franca, oni-pronomo povas esti uzata kun la signifo “ni”. Tio ne estas ebla en Esperanto: – Kiel vi fartas, amikoj? – Nu, *oni* suficxe bone vivas! Diru: ...ni suficxe bone vivas.

Ri° «

Ri kaj ria estas neoficialaj (proponitaj) pronomoj, kiujn iuj uzas (anstataux li, lia, sxi kaj sxia) por paroli pri unu persono sendepende de ties sekso:

  • Se iu alvenos frue, diru al ri, ke ri atendu, gxis mi alvenos.

  • Cxiu amas ordinare personon, kiu estas simila al ri.

  • Iu postlasis valizon, en kiu estas riaj sxlosiloj.

  • Alekso kaj ria amiko estas ambaux neduumaj. (Neduuma = nek viro, nek virino, aux sekse ambigua.)

Kelkaj uzas ri nur por paroli pri persono de nekonata sekso, aux por paroli gxenerale pri persono de iu ajn sekso, do gxuste en tiuj situacioj, en kiuj oni tradicie uzas li kun sekse neuxtrala senco. Aliaj uzas ri nur kiam ili parolas pri neduuma persono. Ankoraux aliaj tute radikale uzas cxiam nur ri, kiam ili parolas pri persono, tute forlasante la pronomojn li kaj sxi.

Ri kaj ria estas neoficialaj vortoj, kaj ne cxiuj esperantistoj konas ilin. “Riismo” estas tamen jam suficxe disvastigxinta, precipe inter junuloj, kaj multaj, kiuj mem neniam uzas ri aux ria, tamen komprenas la novajn vortojn. Aliflanke iuj forte kontrauxas la novajn pronomojn, opiniante, ke tia uzo estas neakceptebla reformo de la lingvo. La pronomon ri proponis plurfoje diversaj homoj sendepende. La unua propono kredeble okazis jam en 1976, sed notinda praktika uzo estas konstatebla nur post la jaro 2000.