PMEG 2023

11.3. Unua persono

Mi «

Mi estas unu-nombra (kaj tute ne montras sekson). Mi kaj mia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem. En gramatiko tio estas ofte nomata “la unua persono”:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.FE.9

  • Promenante sur la strato, mi falis.FE.22

  • La patro donis al mi dolcxan pomon.FE.10

  • Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de mi.FE.25

  • Mi amas min mem.FE.18

  • Mi foriras, sed atendu min, cxar mi baldaux revenos.FE.42

  • Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo.FE.21

  • Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn.FE.14

  • Kiam mi finos mian laboron, mi sercxos mian horlogxon.FE.20

  • Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.FE.34

Ni «

Ni estas multe-nombra (kaj tute ne montras sekson). Ni kaj nia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem kaj alia(j) persono(j). Ni povas signifi mi kaj unu alia persono, mi kaj pluraj aliaj personoj, mi kaj cxiuj aliaj personoj, aux mi kaj vi. La pronomo ni jen inkluzivas la alparolata(j)n homo(j)n, jen ne. Kiuj personoj estas inkluzivataj, povas montri nur la kunteksto:

  • Ni vidas per la okuloj kaj auxdas per la oreloj.FE.9 Ni = “mi kaj cxiuj aliaj homoj”.

  • Ni disigxis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren.FE.28 Ni = “mi kaj li”.

  • Kiam vi ekparolis, ni atendis auxdi ion novan, sed baldaux ni vidis, ke ni trompigxis.FE.40 Ni = “mi kaj aliaj personoj, sed ne la alparolato”.

  • Neniam aliaj povas farigxi pli felicxaj, ol ni ambaux!FA2.32 Ni = “mi kaj vi”.

  • Ni du laboris alterne.FA3.122 Ni = “mi kaj unu alia”.

  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antauxe diris al mi la veron.FE.24 Ni = “mi kaj li”.

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.FE.33

  • La junulo aligxis al nia militistaro kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj.FE.39

Legu ankaux pri ni en nerekta parolo.

Iafoje ni estas uzata pri unu persono. Tio okazas en iaj stiloj de skriba lingvo, kiam la skribanto volas iel sxajnigi, ke li tamen ne estas sola, cxu pro modesteco, cxu pro alia kialo:

  • La montritajn naux vortojn ni konsilas bone ellerni.FE.30 Ni cxi tie fakte estas nur Zamenhof: unu persono. Li uzis ni por kvazaux inkluzivigi ankaux aliajn esperantistojn.

  • En la venonta cxapitro ni traktos tiun cxi demandon pli profunde. Per ni la auxtoro kvazaux inkluzivigas la leganton.

En iuj tempoj kaj kulturoj regxo aux alia altrangulo iafoje priparolis sin mem per ni anstataux mi, por montri sian altan rangon. En Esperanto tia uzo de ni povas aperi en literaturo, precipe en tradukoj. Tiam estas ofte konsilinde aldoni klarigan noton.