PMEG 2024

11.6.3. Si en fiksitaj esprimoj

En kelkaj fiksitaj esprimoj si ne obeas al la ordinaraj reguloj.

  • siatempe = “en tiu tempo, en la priparolata tempo, en konvena tempo”. Kiam siatempe havas tiun cxi specialan signifon, oni diras cxiam siatempe sendepende de la subjekto: Mi volis siatempe proponi regulon.LR.98 Mi ankoraux bone rememoras la grandan timon [...], kun kiu mi rigardis siatempe tiujn heroojn.IT.48

  • O-vorto + en si = “... tia, kia gxi estas”. Kiam temas pri tiu cxi speciala signifo, oni uzas si ecx se tio, kion si reprezentas, ne estas subjekto: Se oni rigardas la aferon en si, oni vidas ...Se oni rigardas la aferon tia, kia gxi estas ...

  • per si (mem) = “per propra efiko, sen ia rimedo”. Oni uzas cxiam si senkonsidere de la subjekto: Oni komprenas liajn gestojn per si mem.

  • inter si = “reciproke, unu kun la alia”. En tiu esprimo si estas ofte uzata pri afero, kiu ne estas subjekto: “Lingvo Internacia” kaj “lingvo tutmonda” estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.FK.259

  • sia = “gxia propra, kiu apartenas al gxi aparte”. Tian signifon havas sia cxefe en proverboj. Tiam sia estas uzata ankaux por nesubjektaj aferoj: Al cxiu sia propra estas cxarma kaj kara.PE.347 Cxio sia estas plej cxarma.PE.357 Sia estas kara pli ol najbara.PE.765