PMEG 2023

11.6.2. Si en kompleksaj frazoj

Kompleksa frazo estas frazo, en kiu aperas krom la cxefverbo ankaux alia aga vorto, aux en kiu verbo estas iel subkomprenata. Povas esti, ke la du agoj havas malsamajn subjektojn. En tiaj okazoj oni povas heziti, kiun subjekton si reprezentu.

Subfrazo «

La cxefverbo de subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas si aux sia en subfrazo, gxi reprezentu cxiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la cxeffrazo:

  • Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn. La viro kombis la proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de kombis, nome kiu (kaj kiu reprezentas la viron).

  • Karlo kaj Petro diris, ke la infanoj jam vestis sin. La infanoj vestis la proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).

  • Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko. La pilko apartenas al la hundo (la subjekto de la subfrazo).

  • Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo.FA1.67 Si reprezentas la subjekton de pensis.

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25 Subjekto de trovas estas bolanta akvo. Subjekto de eliras estas vaporo.

  • Abimelehx, la regxo de la Filisxtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuzigxas kun sia edzino Rebeka.Gn.26 Rebeka estas la edzino de Isaak (la subjekto de amuzigxas), ne de Abimelehx (la subjekto de vidis). Se estus la edzino de Abimelehx, oni dirus lia edzino.

  • Mia avo diris, ke li tre amis sian patrinon. Sian reprezentas la subjekton de amis, kiu povas esti identa al mia avo, sed kiu ankaux povas esti alia viro.

  • Ke li vundis sin, ne surprizas min. Cxi tie sin aperas ene de subfrazo. Tiu subfrazo mem rolas kiel subjekto de surprizas: Tio, ke li vundis sin, ne surprizas min. Kiam la subjekto mem estas subfrazo (aux io simila al subfrazo, ekzemple I-verbo aux aga O-vorto), si kaj sia ja povas esti parto de tiu subjekto.

Si ne povas esti mem subjekto. Oni ankaux ne uzu si kiel subjekton de subfrazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si reprezentu la subjekton de la cxeffrazo. Ne diru: *Karlo diris, ke si venos morgaux.* Nek: *Karlo diris, ke sia frato venos morgaux.* Tiaj konstruoj estas eblaj en iuj lingvoj, sed en Esperanto si en subfrazo cxiam reprezentas la subjekton de la subfrazo mem. La subfrazaj subjektoj tie cxi estas si kaj sia frato respektive. Tio signifas, ke si reprezentas sin mem, kio ne estas ebla. Oni devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos... Ankaux ne estas gxusta: *Sxi sentis, ke pluvas sur sin.* Oni devas diri: Sxi sentis, ke pluvas sur sxin. La subfrazo pluvas sur sxin havas sensubjektan verbon.

I-verbo «

Se oni uzas si aux sia kune kun I-verbo, si reprezentas la sencan subjekton de la I-verbo. Plej ofte tiu senca subjekto estas la sama kiel la subjekto de la cxefverbo, sed ne cxiam:

  • Cxiu homo devas zorgi pri si mem. Si reprezentas la subjekton de zorgi. Gxi estas identa al la subjekto de devas.

  • Kiam estas varme, li sxatas bani sin en malvarmega akvo. La subjekto de bani estas identa al la subjekto de sxatas.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin. La subjekto de ordonis estas la sinjoro. La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la serviston.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. La servisto ne vestu sin mem, sed alian viron, plej versxajne la sinjoron.

  • Ili ne permesas al li lavi sin tie. Li ne lavu la propran korpon tie.

  • Ne estas permesite lavi sin tie. Neniu lavu sin tie. Sin reprezentas la sencan subjekton de lavi, kiu povas esti cxiu ajn persono. La tuta I-verba esprimo lavi sin tie rolas kiel subjekto de la cxefverbo estas. La I-verba esprimo estas kvazaux propra subfrazo, kaj sekve sin rajtas aperi ene de tiu subjekto.

Se la senca subjekto de I-verbo ne cxeestas en la frazo, kaj se gxi tute ne estas grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la cxefverbo:

  • La regxo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne cxeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la regxon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la regxo.

  • La regxo sendis la serviston voki lian kuraciston. Cxi tie la subjekto de voki (la servisto) cxeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la regxo.

Tiel oni ofte traktas frazojn kun lasi + I-verbo. Se la senca subjekto de la I-verbo estas forlasita, oni traktas lasi + I-verbo kiel unu verbon:

  • Pacience sxi lasis sin levi sur la dorson de la cxevalo.FA4.42 Sin reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas sxangxi sin al sxin, ekz.: Pacience sxi lasis al ili sxin levi... Pacience sxi lasis ilin levi sxin... Pacience sxi lasis, ke ili sxin levu...

  • Cxu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per cxeno al la limaka irado de la materio?Rt.37...devas lasi ion alligi gxin per cxeno... ...devas lasi, ke io alligu gxin per cxeno...

Normale oni do ne konsideras la sencan subjekton de I-verbo, se gxi ne cxeestas en la frazo, sed tio ne estas deviga. Jen Zamenhofa ekzemplo, kiu ne sekvas tiun principon: La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki lian konstantan kuraciston.FA2.29 Temas pri la kuracisto de la imperiestro. Estas rekomendinde uzi sian anstataux lian, cxar la senca subjekto de voki forestas.

Vidu ankaux cxi-poste cxe “IG-verbo - du agoj en unu verbo”.

Aga O-vorto «

Frazparto, kies cxefvorto estas aga O-vorto, povas esti traktata kvazaux gxi estus subfrazo kun propra subjekto:

  • lia dormado en sia propra lito funkcias simile al li dormis en sia propra lito. Tiu frazparto enhavas kiel cxefvorton la agan O-vorton dormado, kiu estas kvazaux verbo. Krome tiu frazparto enhavas la posedan pronomon lia, kiu lauxsence estas subjekto de dormado. Krome cxeestas la loka esprimo en sia propra lito, en kiu sia reprezentas la sencan subjekton de dormado.

  • la reveno de Karlo al sia familioKarlo revenis al sia familio. Cxi tie de Karlo montras la sencan subjekton de la O-vorto reveno.

Jen ekzemploj de tia uzo:

  • Petro pacience auxskultis la plendadon de Karlo pri cxiuj siaj problemoj. Karlo plendis pri cxiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de auxskultis).

  • Karlo parolis kun Eva pri sxia vojagxo al siaj gepatroj. Eva vojagxis al siaj gepatroj.

  • Karlo rakontis pri sia vojagxo al siaj gepatroj. Karlo vojagxis al siaj gepatroj.

  • Oni plendis al Karlo pri lia vojagxo al siaj gepatroj. Li vojagxis al siaj gepatroj.

  • Karlo parolis kun Eva pri sxia vojagxo post sia operacio. Cxi tiu ekzemplo estas dusenca, cxar post sia operacio povas rilati al paroli (= Post sia operacio Karlo parolis kun Eva pri sxia vojagxo.), sed gxi ankaux povas rilati al vojagxo (= Sxi vojagxis post sia operacio.). La dua interpreto estas multe pli versxajna, cxar post sia operacio staras tuj post vojagxo. Tiam sia en sia operacio reprezentas Evan, la sencan subjekton de vojagxo. Sed principe ankaux la unua interpreto estas ebla.

  • Lia vojagxo al sia patrino estis malfacila. La frazparto lia vojagxo al sia patrino rolas cxi tie kiel subjekto de la cxefverbo estis. La subjekto estas kvazaux subfrazo (li vojagxis al sia patrino), kaj tial sia rajtas aperi ene de tiu subjekto.

Sed ofte la senca subjekto de aga O-vorto ne cxeestas ene de tia O-vorta frazparto. En tiaj okazoj si kaj sia prefere reprezentu la subjekton de la cxefverbo laux la bazaj reguloj. La praktika uzado estas tamen tre diversa:

  • Sxi observadis la enportadon de siaj kofroj. Cxi tie siaj reprezentas la subjekton de la cxefverbo, cxar la senca subjekto de enportado ne cxeestas. Oni povus diri sxiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, cxar oni povus pensi, ke estas la kofroj de alia virino.

  • La gepatroj plendis pri la malbona traktado de sia filino. Aux ...de ilia filino. (Oni malbone traktis ilian filinon.)

  • Nenio por homo estas pli malutila, ol [estas] nekonado de siaj propraj posedajxoj.M.73 Cxi tie la senca subjekto de nekonado ne cxeestas en la O-vorta frazparto, sed gxi aperas antauxe: homo. Oni povas uzi anstatauxe la propraj posedajxoj, sed uzo de siaj estas tute en ordo cxi tie. La frazparto nekonado de siaj propraj posedajxoj rolas cxi tie kiel subjekto de subkomprenata estas. La subjekto estas kvazaux subfrazo (simila al ke oni ne konas siajn proprajn posedajxojn aux ne koni siajn proprajn posedajxojn). Tial sia ja rajtas esti parto de tiu subjekto.

  • Fanfaronado pri si mem estas tre hontiga. La senca subjekto de fanfaronado forestas (gxi estas gxenerala oni), sed si tamen reprezentas gxin cxi tie. Pli bone oni diru fanfaronado pri oni mem. Rimarku, ke oni nepre diru pri si mem, se oni uzas la I-verbon fanfaroni: Fanfaroni pri si mem estas tre hontige.

  • Sxparo de sia mono estas iafoje konsilinda, alifoje malsagxa. Principe estas pli bone diri Sxparo de onia mono..., sed la vorto onia estas malofta, kaj multaj evitas gxin. La rekomendinda solvo estas Sxparo de la propra mono... Sed kun I-verbo oni ja uzu sian (ne onian): Sxpari sian monon/la propran monon estas iafoje konsilinde, alifoje malsagxe.

Participo «

Participo kun A-finajxo cxiam estas rekta aux perverba priskribo de io. Se si aux sia aperas kune kun tia participo, si cxiam reprezentas tion, kion la participo priskribas. La participo kaj gxia rekta priskribo estas kvazaux subfrazo:

  • Li ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano.Nm.22 La angxelo staris kun glavo en sia mano.

  • Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. Sxi estis vestita per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la virinon.

  • *Karlo lauxtlegis poemon verkitan de sia patrino.*...poemon, kiu estis verkita de sia patrino. La poemo estas subjekto de estis verkita, kaj si do reprezentas la poemon. La intencita senco tamen estas, ke la poemo estis verkita de la patrino de Karlo. Estu do ...verkitan de lia patrino.

  • La viro staranta tie apud sia auxto nomigxas Karlo.La viro, kiu staras tie apud sia auxto... Subjekto de nomigxas estas la viro staranta tie apud sia auxto. La participa priskribo de la viro rolas kvazaux subfrazo. Tial sia povas esti parto de la subjekto.

Participo kun E-finajxo cxiam havas la saman subjekton kiel la cxefverbo:

  • Lavinte siajn vestajxojn Karlo kuiris vespermangxon. Karlo estis lavinta siajn vestajxojn.

  • Karlo promenis kun virino vestite per sia plej bela vesto. Karlo estis vestita per sia plej bela vesto, kiam li promenis kun virino.

Participo kun O-finajxo preskaux cxiam montras personon. Kvankam tiaj participoj enhavas ankaux agan signifon, oni tamen traktu ilin kiel neagajn vortojn, uzante si kaj sia tute laux la bazaj reguloj:

  • Elizabeto parolis kun la lernantoj de sia patro. Temas pri la patro de Elizabeto.

  • Eliris el inter vi homoj sentauxgaj kaj forlogis la logxantojn de sia urbo.Re.13 Temas pri la urbo de la homoj sentauxgaj. Se oni anstatauxe uzas A-finajxan participon, cxio sxangxigxas: Eliris el inter vi homoj sentauxgaj kaj forlogis la homojn logxantajn en ilia urbo.

  • Seir estos submetito de siaj malamikoj.Nm.24 Temas pri la malamikoj de Seir.

Kompara esprimo kun kiel aux ol «

Komparaj esprimoj enkondukitaj de kiel aux ol ofte reprezentas frazan ideon kun subkomprenata verbo. Si ene de tia kompara esprimo reprezentu la subjekton de tiu subkomprenata verbo:

  • Sxi amas lin (same) kiel sin mem.Sxi amas lin, kiel sxi amas sin mem.

  • Sxi amas lin (same) kiel li mem.Sxi amas lin, kiel li mem amas sin.

  • Li punis ilin same kiel siajn fratojn.... same kiel li punis siajn fratojn.

  • Sxi estas (tiel) sagxa kiel sxia fratino [estas sagxa].

  • Ili ne estu, kiel iliaj patroj [estis], generacio ribela kaj perfida.Ps.78

  • Eble li ankaux mortos, kiel liaj fratoj [mortis].Gn.38

  • Sxi amas lin pli ol [sxi amas] sin mem.

  • Sxi amas lin pli ol li mem [amas sin].

  • Ili denove farigxis pli malbonaj ol iliaj patroj [estis].Jgx.2

  • La patroj punis la fremdajn knabojn pli ol [ili (la patroj) punis] siajn proprajn filojn.

  • Tiu domo havas fenestrojn pli grandajn ol gxia pordo [estas granda].

Rimarku, ke esprimoj kiel kompare kun..., en komparo kun... k.s. ne funkcias kiel apartaj subfrazoj: Kompare kun sia patro Elizabeto estas tre alta. ≈ Elizabeto estas pli alta ol sxia patro. Sed: Se oni komparas kun sxia patro, Elizabeto estas tre alta.

Kompleksa rekta priskribo «

Ofte kompleksa rekta priskribo de O-vorto funkcias kiel subfrazo kun subkomprenata verbo. Tiam si reprezentas la subjekton de la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas cxiam identa al la priskribata O-vorto:

  • Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentrajxoj....muzeon, kiu estas fama pro siaj belaj pentrajxoj. La pentrajxoj apartenas al la muzeo. La esprimo faman pro siaj belaj pentrajxoj estas rekta priskribo de muzeon.

  • Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentrajxoj....muzeon, kiu estas fama pro liaj pentrajxoj. La pentrajxoj estas de Picasso.

  • Sxi rimarkis [...] la regxon de la maro kun sia krono sur la kapo.FA1.99...la regxon de la maro, kiu sidis kun sia krono sur la kapo. La tuta kun-esprimo estas rekta priskribo de la regxon de la maro.

  • Cxiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo.FA1.101...krom la direktilisto, kiu staris apud sia direktilo.

  • Sxi [= Marta] kaptis tiun solan kaj laux sxia opinio lastan tabulon de savo.M.24Marta kaptis tiun tabulon de savo, kiu estis sola kaj laux sxia opinio lasta. Temas pri la opinio de Marta. La tuta kompleksa A-vorta priskribo de tabulon rolas kvazaux subfrazo. Se oni uzus sia opinio, temus pri la opinio de la tabulo.

Iafoje Zamenhof traktis ankaux aliajn frazpartojn kvazaux ili estus frazoj kun propra verbo kaj propra subjekto: Cxiu el la Izraelidoj devas resti fortike cxe la posedajxo de la tribo de liaj patroj.Nm.36...cxe la posedajxo, kiu apartenas al la tribo de liaj patroj. Prefere estu siaj patroj (si reprezentas la subjekton de la cxefverbo devas).

Perverba priskribo «

Perverba priskribo de subjekto estas traktata kiel simpla frazparto. Oni uzu la bazajn principojn pri si kaj sia:

  • Cxi tiu kreskajxo estas sola en sia speco.Rn.46

  • Ilia militistaro estas glora pro sia disciplino.DL.23

  • Li farigxos sia propra sinjoro.FA2.75

En perverba priskribo de objekto la uzo estas tamen varia, kaj la reguloj ne estas tute fiksitaj. En simplaj okazoj oni prefere uzu la bazajn principojn pri si kaj sia:

  • Sxi [= la patrino] nomis sxin sia filino.FE.17

  • La popolo faris lin super si estro kaj kondukanto.Jgx.11 Li poste estis estro super la popolo (ne super si mem).

  • La tuta Juda popolo prenis Uzijan [...] kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja.Kr2.26 Se oni dirus sia patro, temus pri la patro de la Juda popolo.

  • La membroj elektis lin prezidanto pro sia bonvolo. La membroj estis bonvolaj, kaj tial elektis lin prezidanto.

Sed Zamenhof iafoje traktis rektan objekton kaj ties perverban priskribon kvazaux subfrazon:

  • Cxiuj estis ensorcxitaj de gxi, aparte la regxido, kiu nomis la regxidinon lia amata trovitino.FA1.98 (= ... nomis sxin dirante, ke sxi estas lia amata trovitino.) Cxi tie sia estas tamen preferinda.

  • La registaroj trovos la demandon [...] suficxe maturigxinta kaj inda je ilia enmiksigxo.FK.268La registaroj trovos, ke la demando estas suficxe maturigxinta kaj inda je ilia enmiksigxo. Cxi tie ilia kredeble estas la pli bona elekto. La perverba priskribo de la objekto estas longa kaj kompleksa, kaj estas konvene trakti gxin kvazaux subfrazon.

Noto: PAG traktas la uzon de si kaj sia en perverba priskribo de objekto tute alie, rekomendante diri ekz. ili elektis lin ilia gvidanto (anstataux sia gvidanto). PMEG tamen uzas kiel bazon la jenan modelan ekzemplon en la Fundamento: Sxi nomis sxin sia filino.FE.17

Apudmeto «

Apudmeto povas esti komprenata kvazaux mallongigita subfrazo: Tie venas Karlo, mia amiko.Tie venas Karlo, kiu estas mia amiko. Normale oni tamen traktas tiajn apudmetojn kiel tute ordinarajn frazpartojn uzante la bazajn principojn pri si kaj sia:

  • Petro prezentis Karlon, sian amikon. (= Petro prezentis Karlon, kiu estas lia amiko.)

  • Ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj.Ps.106

  • Malsagxigxis la princoj de Coan, trompigxis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj.Jes.19

Iafoje tamen Zamenhof tamen traktis tian apudmeton kvazaux subfrazon:

  • Ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.Kr2.34... la Eternulo, kiu estas Dio de iliaj patroj.

  • Ili forlasis la Eternulon, ilian Dion.Rgx1.9... la Eternulon, kiu estas ilia Dio. Cxi tie sian Dion estas preferinda. = Ili forlasis la Eternulon. Ili forlasis sian Dion.

Laux-esprimo «

Esprimoj kun laux, kiel laux li, laux ili, laux sxia opinio, laux lia rakonto (ankaux sxiaopinie, liarakonte...) ofte estas uzataj por esprimi li opinias, ke..., laux sxia opinio estas tiel, ke... kaj simile. Ekzemple: Laux sxi estas tro varme.Sxi opinias, ke estas tro varme. Tiaj laux-esprimoj ofte rolas kvazaux apartaj frazoj, kaj sekve oni tendencas eviti si kaj sia en ili:

  • Laux sxi, Esperanton sxi eklernis nur hieraux.Laux sxiaj klarigoj estas tiel, ke Esperanton sxi eklernis nur hieraux. Ne estas konsilinde uzi Laux si, ... (kun la simpla pronomo si) en tiaj cxi okazoj.

  • Laux li mem, Zamenhof kreis Esperanton por la tuta homaro.Laux tio, kion li mem skribis, Zamenhof kreis Esperanton por la tuta homaro. Prefere ne: Laux si mem, Zamenhof kreis...

  • Laux lia opinio, li agis tute honeste.Laux lia opinio estas tiel, ke li agis tute honeste. Kiam temas pri poseda pronomo, oni tamen pli ofte uzas sia ol lia/sxia/gxia/ilia en tiaj cxi esprimoj: Laux sia (propra) opinio, li agis...

  • Laux iliaj asertoj, ili nenion vidis.Laux iliaj asertoj, estas tiel, ke ili nenion vidis. Aux: Laux siaj asertoj, ili...

  • Liaopinie [= laux lia opinio], li certe venkos. Aux Siaopinie.

Rimarku, ke oni ofte apartigas tiajn esprimojn per komo.

Atentu, ke laux-esprimo ne cxiam havas tian sencon kvazaux gxi estus aparta frazo. La jena ekzemplo estas dusenca: Laux sia opinio li cxiam agas. Gxi povas signifi Li opinias, ke li cxiam agas. Tiam oni povas ankaux diri Laux lia opinio... Sed gxi ankaux povas signifi: Li cxiam agas laux sia opinio (= konforme al sia opinio). En tiu dua senco laux sia opinio estas tute ordinara maniera komplemento, kaj oni uzu si kaj sia laux la bazaj reguloj.

IG-verbo - du agoj en unu verbo «

Se oni faras IG-verbon el alia verbo, oni kreas vorton, kiu esprimas samtempe du agojn: lavilavigi = “igi (iun) lavi”. En lavigi estas du agoj: igi kaj lavi. Cxe tiaj verboj si kaj sia reprezentu la subjekton de la tuta verbo (= la subjekto de igi), tute laux la bazaj reguloj: La grafo lavigis (al la servistoj) siajn vestajxojn. Temas pri la vestajxoj de la grafo, ne tiuj de la servistoj. Alie estas, se oni disigas lavigi en du verbojn, igi lavi, menciante eksplicite la sencan subjekton de lavi: La grafo igis la servistojn lavi liajn vestajxojn. Se oni tie dirus siajn vestajxojn, temus pri la vestajxoj de la servistoj (la senca subjekto de lavi). Se oni uzas igis lavi, sed ne mencias la servistojn, oni prefere uzu siajn: La grafo igis lavi siajn vestajxojn. Vidu la cxi-antauxajn klarigojn pri si kaj sia cxe I-verboj.

Hezito inter la unua aux dua persono kaj la tria persono «

Iafoje vorto, kiu principe estas triapersona, povas pro speciala frazkonstruo tamen esti duapersona lauxsence. Tio okazas tamen tre malofte. Oni povas uzi vi aux si lauxplacxe por reprezenti tian vorton:

  • Ho, vi Diano, kiu vian fraton amegas pli ol cxion en la mondo.IT.65 Oni povus uzi sian anstataux vian, cxar kiu estas per si mem triapersona, sed kiu egalas cxi tie al vi Diano, kaj estas tial ankaux duapersona.

  • Cxu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?Rgx2.9 La mortiginto estas Zimri, la alparolato. Tial oni povus ankaux uzi via.

Simile povas iafoje okazi pri la unua persono:

  • Mi cxiam estis persono, kiu bone zorgis pri siaj/miaj bestoj. Siaj rilatas al kiu, kiu reprezentas la vorton persono, kiu tamen lauxsence egalas al mi, kaj tial oni ankaux povas uzi miaj anstataux siaj.

  • Ni cxiam estis personoj, kiuj bone zorgis pri siaj/niaj bestoj.