PMEG 2023

12.3.6.7. Per

Baze per montras ilon aux rimedon por fari agon, por atingi rezulton:

  • Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.FE.45 La montritaj aferoj estas iloj por la respektivaj agoj.

  • Sxi kombas al si la harojn per argxenta kombilo.FE.34

  • En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.FE.34

  • Li pagis la rizon per sia lasta mono.

Korpoparto povas servi kiel ilo:

  • Ni vidas per la okuloj kaj auxdas per la oreloj.FE.9

  • Li faris cxion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12

  • Nun la juvelisto jam per ambaux manplatoj ekfrotis siajn harojn.M.190

  • Per la haroj mi vin trenos en la pregxejon.Rt.77 Cxi tie temas pri korpoparto, kiun la aganto tenos. En tiaj okazoj oni prefere uzu je.

Ecx persono povas esti uzata kiel ilo:

  • Ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita.Rt.62 Oni uzis la spionojn por eltrovi aferon.

  • Kion la alte estimata magistrato anoncigas al mi per vi?Rt.69 La magistrato donis al vi la taskon anonci ion al mi.

Iafoje loko povas esti rigardata kiel rimedo por io:

  • Enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la pordokurteno.M.46 Normale oni uzus tra, sed per ne estas erara.

Ankaux ago aux kondutmaniero povas esti rimedo por atingi ion:

  • Li konsilis al vi, ke vi vendu per auxkcio vian dokumenton de nobeleco.Rt.40 Auxkcio servu kiel rimedo por vendi ion.

  • Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj.FE.27

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.FE.34 Per helpo de estas praktike egala al simpla per.

  • Vian liton virgulinan mi okupos per forto, kaj vian fieran cxastecon mi venkos per ankoraux pli granda fiereco.Rt.77 Mi uzos forton kaj fierecon por atingi celon.

  • Cxiu povis gxin rekoni tuj per la unua rigardo.FA1.221

  • Mi rekonis lin per la vocxo. Mi rekonis lian vocxon, kaj tiel povis rekoni lin. Rimarku la diferencon disde la antauxa ekzemplo, kie la per-komplemento estas ago de la rekonanto. Cxi tie la per-komplemento estas “ago” de la rekonato (lia parolado). Povas esti pli bone uzi laux en tiaj okazoj: Laux lia sufokigxanta vocxo oni apenaux povus rekoni en li sinjoron Snitchey.BV.84

Nepersona aganto aux kauxzanto «

Per povas montri nepersonan aganton aux kauxzanton. La sama afero ankaux povas aperi kiel subjekto:

  • La juna virino efektive tremis per la tuta korpo.M.12 Oni povus ankaux diri: Sxia tuta korpo tremis.

  • Cxu [...] gxi [= la historio] flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la manio farigxi granda homo?Rt.85 ≈ Cxu la manio farigxi granda homo infektis vin?

  • La sango elfluis per grandaj gutoj.FA3.2 Grandaj sangogutoj elfluis.

  • La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizagxo, ke cxiu, kiu sxin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11 Sxia karaktero kaj vizagxo estas similaj al la karaktero kaj vizagxo de la patrino. Sxia karaktero kaj vizagxo estis la kauxzo de la simileco.

  • La vintra cxielo brilis per la plej pura lazuro.M.116 Plej pura lazuro brilis. La lazuro estis la kauxzo de la brilo.

Cxe iaj IGX-verboj nepersona aganto aux kauxzanto povas aperi kiel per-komplemento. Se oni forigas IGX, la per-komplemento povas farigxi subjekto:

  • La remparo fortikigxis kaj baldaux kovrigxis per abunda herbo.FA2.116 Abunda herbo kovris la remparon.

  • Li vekigxis per tio, ke iu lin skuis.FA1.217 Tio, ke iu lin skuis, vekis lin. La skuado vekis lin.

  • Sxi ne havis piedojn, la korpo finigxis per fisxa vosto.FA1.82 Fisxa vosto finis la korpon. Oni povus eble uzi je anstataux per, sed per estas pli bona.

Ago «

Iafoje per-komplemento ripetas la agon de la cxefverbo kun aldonaj informoj:

  • Mia onklo ne mortis per natura morto.FE.39Mia onklo ne mortis nature.

  • Sxi ankaux flugis rekte en la fornon, al la stana soldato, ekflamis per hela flamo kaj malaperis.FA1.158...ekflamis hele...

  • Sxi sidigxis sur la planko apud la patrino, kusxigxis sur sxiaj genuoj kaj ekdormis per dormo malfacila kaj longa.M.182...ekdormis malfacile kaj longe.

Cxe iuj verboj oni simile uzas objekton, kiu ripetas la agon de la cxefverbo.

Per si (mem) «

La esprimo per si (mem) signifas “per propra efiko, sen ia rimedo”:

  • La rideto nun elnagxis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino.M.71

  • Cxiuj prepozicioj [= rolvortetoj] per si mem postulas cxiam nur la nominativon [= formon sen N-finajxo].FE.28

  • Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan.FK.284

Mezuro «

Per estas iafoje uzata por montri mezuron:

  • Cxiu sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu pasxo al la tombo!Rt.6

  • Kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado pli altan, mia animo tuj forkuras kaj mia lango engluigxas en koton.Rz.56

Sed normale oni uzas N-finajxon aux je por montri mezuron.

Potenco alvokata «

Oni uzas per cxe alvokoj de ia potenco en ekkrioj, jxuroj kaj similaj esprimoj. Per tiam montras rimedon por iel akiri fortojn aux simile:

  • Per Dio! Mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus gxin per miaj propraj okuloj.H.5

  • Per cxiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn.Rt.40

  • Mi jxuras per mia honoro.Rt.13

Oni tiel uzas ankaux pro kaj iafoje je. Oni ankaux uzas similajn ekkriojn tute sen rolmontrilo. Oni povus diri, ke tiam temas pri la frazrolo alvoko.

Per kaj de «

En pasivaj frazoj oni povas iafoje heziti, cxu uzi per aux de. Tiaj hezitoj ekestas cxe verboj, kiuj povas havi aux aganton aux ilon kiel subjekton. Oni povas diri ekz. la botelo estis sxtopita per korko, se oni pensas: Iu sxtopis gxin per korko. Sed oni ankaux povas diri: la botelo estis sxtopita de korko, se oni pensas: Korko sxtopis la botelon. Aliaj tiaj verboj estas ekz. kovri, bari, garni, ilustri, komenci, trafi, vundi kaj legitimi.

Vortfarado «

  • Pera = “nerekta, uzanta interan rimedon”: Mi instruas Esperanton laux pera metodo. (= laux nerekta metodo [kiu uzas nacian lingvon]).

  • Pere = “nerekte, uzante interan rimedon”: Ni interparolis pere de interpretisto. Vidu pli da ekzemploj en la klarigoj pri la rolvortajxo pere de.

  • Senpere = “rekte, sen interajxo, tuj (en loka signifo)”: Knut staris senpere cxe la pordeto de la kalesxo.FA3.65 Mi eksciis tion senpere. (= ...rekte de la fonto.)

  • Peri = “interhelpi, havigi ion interhelpe”: Ni povas peri abonojn de cxiaj Esperantaj gazetoj. / Mi estas peranto de UEA.

  • Pero = “la ago peri ion, perado”: Nenia vocxdonado de la L.K-anoj povas esti farata sen la pero de la prezidanto.OV.565 (L.K. = la Lingva Komitato.)

Cxiuj tiuj per-vortoj enhavas komunan bazan agosignifon, kiu estas simila, sed ne identa al la signifo de la rolvorteto per. Tial iuj preferas diri, ke temas pri aparta aga radiko.

  • Perlabori = “akiri per laboro”: Mi perlaboras du mil euxrojn en monato. / Duoblan pagon de dungito li perlaboris cxe vi dum ses jaroj.Re.15 La vorto perlabori estas ekzemplo de vortigo de frazeto per verba finajxo. Simile: perflati = “akiri per flatado”, perludi, persxviti k.a.