PMEG 2024

11.6.1. Si en simplaj frazoj

Ofte okazas, ke tio, kio rolas kiel subjekto, aperas ankaux en alia rolo en la sama frazo. Se la subjekto estas mi, ni aux vi (aux ci), oni simple ripetas la saman pronomon:

  • Mi lavas min. La du mi estas la sama persono.

  • Mi vidas mian fraton. Mi kaj mia montras la saman personon.

  • Ni lavas nin. La du ni estas la samaj personoj.

  • Ni vidas niajn fratojn. Ni kaj nia montras la samajn personojn.

  • Vi lavas vin. La du vi estas la sama(j) persono(j).

  • Vi vidas viajn fratojn. Vi kaj via montras la sama(j)n persono(j)n.

Sed se la subjekto estas triapersona (nek la parolanto, nek la alparolato), oni devas uzi si por la alia rolo. Se oni uzas ekz. li kaj subjekte, kaj en alia rolo, tiam temas nepre pri du malsamaj viroj. La samo validas por sxi, gxi kaj ili:

  • Sxi lavas sxin. Unu virino lavas alian virinon.

  • Sxi lavas sin. Unu virino lavas la propran korpon. Sxi kaj sin montras la saman personon.

  • Sxi vidas sxian patrinon. Unu virino vidas la patrinon de alia virino.

  • Sxi vidas sian patrinon. Unu virino vidas la propran patrinon.

  • La virino sercxas sxian filon. La virino sercxas la filon de alia virino.

  • La virino sercxas sian filon. La virino sercxas la propran filon.

  • Li lavas lin. Unu viro lavas alian viron.

  • Li lavas sin. Unu viro lavas la propran korpon. Li kaj sin montras la saman personon.

  • Li vidas lian patrinon. Unu viro vidas la patrinon de alia viro.

  • Li vidas sian patrinon. Unu viro vidas la propran patrinon.

  • La viro vundis sin. La viro vundis la propran korpon.

  • Gxi lavas gxin. Unu besto lavas alian beston (aux ajxon).

  • Gxi lavas sin. Unu besto lavas la propran korpon. Gxi kaj sin montras la saman beston.

  • Gxi vidas gxian patrinon. Unu besto vidas la patrinon de alia besto.

  • Gxi vidas sian patrinon. Unu besto vidas la propran patrinon.

  • La hundo ludas per sia pilko. La hundo ludas per la propra pilko.

  • Ili lavas ilin. Unu grupo de personoj aux bestoj lavas alian grupon.

  • Ili lavas sin. Unu grupo lavas la proprajn korpojn. Ili kaj sin montras la saman grupon.

  • Ili vidas ilian patrinon. Unu grupo vidas la patrinon de alia grupo.

  • Ili vidas sian patrinon. Unu grupo vidas la propran patrinon.

  • La nagxintoj ne trovas siajn vestajxojn. La nagxintoj ne trovas la proprajn vestajxojn.

  • Karlo lavas lin. Karlo lavas alian viron.

  • Karlo lavas sin. Karlo lavas la propran korpon.

  • Karlo lavas lian infanon. La infano apartenas al alia viro ol Karlo.

  • Karlo lavas sian infanon. La infano apartenas al Karlo.

  • Oni ne forgesas facile sian unuan amon.FE.18

  • Sxi kombas al si la harojn per argxenta kombilo.FE.34

  • La malfelicxa infano forkuris kaj kasxis sin en la plej proksima arbaro.FE.21

  • Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj.FE.34

  • En tiuj cxi boteletoj sin trovas diversaj acidoj.FE.35

  • Sur la arbo sin trovis multe [...] da birdoj.FE.32

  • Sxi nomis sxin sia filino.FE.17

  • Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo [= la domo de niaj fratoj] kaj akompanis ilin gxis ilia domo [= la domo de la gastoj].FE.18

  • Sxi edzinigxis kun sia kuzo.FE.39

  • Sxi rakontis al li sian tutan aventuron.FE.23 La aventuro estis de la virino.

  • Sxteliston neniu lasas en sian domon.FE.37

  • Grandega hundo metis sur min sian antauxan piedegon.FE.38

  • El cxiuj siaj fratoj Antono estas la malplej sagxa.FE.10

  • La filino kaj la nepino tenis lin en siaj brakoj.FA4.54 Sia montras kaj la filinon, kaj la nepinon.

Tiu kaj ties iafoje estas uzataj por reprezenti ion, kio antauxe aperis en nesubjekta rolo. Ili tiam estas kvazaux la maloj de si kaj sia.

Si ne povas esti subjekto «

Si ne povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto, cxar tiam si reprezentus sin mem. Same sia ne povas esti parto de subjekto. Ne estas do gxuste uzi frazojn kiel: *Si mangxas.* *Mi kaj si dancas.* *Petro kaj si fisxas.* *Mia kaj sia fratoj estas samklasanoj.* *Sia edzino estis kisata de li.* Ne diru do: *Karlo kaj sia frato promenas en la parko.* Se oni dirus tian frazon, oni versxajne intencus, ke sia reprezentu Karlon, sed la subjekto ja ne estas Karlo, sed *Karlo kaj sia frato*. Diru: Karlo kaj lia frato promenas en la parko.

Tamen oni povas uzi si, se oni sxangxas la frazon jene: Karlo kun sia frato promenas en la parko. Nun la subjekto estas Karlo, kaj sia gxuste reprezentas Karlon. La frazparto kun sia frato ne estas parto de la subjekto, sed kun-komplemento.

Tamen en kompleksaj frazoj, kie la subjekto mem estas subfrazo aux io simila al subfrazo, si kaj sia ja povas aperi en la subjekto.

Si estas cxiam triapersona «

Si ne povas reprezenti la unuan aux duan personojn: mi, ni aux vi (aux ci). Ne diru: *Mi venis kun sia frato.* Diru: Mi venis kun mia frato. Sed kiam oni uzas sin prefiksece en kunmetitaj vortoj, gxi perdas sian ligon al la tria persono: sindefendo, sinmortigo k.s.

Noto: En tre malnovaj tekstoj de Zamenhof oni tamen povas trovi kelkajn okazojn, en kiuj si reprezentas la unuan aux la duan personojn: Sub arbo, sub verda ni sidis, tenante *sin* [= nin] koro cxe koro.UL.22 Tia uzo estas malgxusta.

Si en pasiva frazo «

Si kaj sia reprezentas la gramatikan subjekton. Tio validas ankaux en pasivaj frazoj, kvankam la gramatika subjekto ne estas aganto en tiaj frazoj:

  • La juna viro estis sendita de sia regxo kiel ambasadoro al la imperiestra kortego de Rusujo.FA4.159

  • Sxi estas amata por si, ne por la doto.

  • Sxi estas amata de siaj instruistinoj.

  • Karlo estis akompanata de Petro al sia domo.... al la domo de Karlo.

  • Karlo estis akompanata de Petro al lia domo.... al la domo de Petro.

  • Li sendas leteron al sia kuzo. Letero estas sendata de li al lia kuzo. En la pasiva frazo oni ne povas diri al sia kuzo, cxar tiam temus pri la kuzo de la letero.