PMEG 2023

33.8.3. Pronomoj en nerekta parolo

En nerekta parolo personaj kaj posedaj pronomoj ofte devas sxangxigxi, se la parolanto aux la alparolato sxangxigxis:

  • Karlo diras: Mi estas tre felicxa.

  • Petro rakontas al Eva: Karlo diris, ke li estas tre felicxa. Mi li.

  • Karlo diras: Mi iros al miaj gepatroj.

  • Petro rakontas al Eva: Karlo diris, ke li iros al siaj gepatroj. Mi li, miaj siaj.

  • Karlo demandas al Petro pri Eva: Cxu sxi volas kuniri kun mi?

  • Petro redemandas al Karlo: Cxu vi demandis, cxu sxi volas kuniri kun vi? Sxi restas, mi vi.

  • Petro rakontas al Eva: Li demandis, cxu vi volas kuniri kun li. Sxi vi, mi li.

  • Karlo diras al Eva: Mi amas vin.

  • Petro demandas al Eva: Cxu li vere diris, ke li amas vin? Mi li, vin restas.

  • Petro demandas al Karlo: Cxu vi vere diris, ke vi amas sxin? Mi vi, vin sxin.

  • Petro rakontas al Elizabeto: Li fakte diris al sxi, ke li amas sxin. Mi li, vin sxin.

  • Karlo diras al Petro pri Eva: Mi amas sxin.

  • Petro rakontas al Eva: Li diris, ke li amas vin. Mi li, sxin vin.

  • Karlo diras al Petro pri si mem kaj Eva: Ni geedzigxos.

  • Petro demandas al Karlo: Cxu vi diris, ke vi geedzigxos? Ni vi. (La unua vi estas Karlo. La dua vi estas Karlo kaj Eva.)

  • Petro rakontas al Elizabeto: Li diris, ke ili geedzigxos. Ni ili.

Iafoje ni inkluzivas la alparolaton, alifoje ne. Ofte la kunteksto montras la gxustan signifon, sed je bezono oni uzu pli klaran esprimon:

  • Karlo diras al Petro pri si mem, Petro kaj Eva: Cxu ni iru al la urbo? Ni inkluzivas la alparolaton, kiu estas Petro.

  • Petro redemandas al Karlo: Cxu vi demandis, cxu ni iru al la urbo? Ni restas kaj ankoraux inkluzivas la alparolaton, sed nun la alparolato estas Karlo.

  • Petro rerakontas al Elizabeto: Li demandis, cxu ni iru al la urbo. Ni ankoraux restas, sed ne plu inkluzivas la alparolaton, kiu nun estas Elizabeto. Por klareco Petro povus anstatauxe diri ekz.: Li demandis, cxu mi, li kaj sxi iru al la urbo.

  • Karlo diras al Petro kaj Eva: Venu kun mi al kinejo.

  • Petro rerakontas al Eva kaj Elizabeto: Li proponis, ke ni venu kun li al kinejo. La antauxe subkomprenata vi farigxis ni. Ni inkluzivas unu el la alparolatoj, Evan, sed ne la alian, Elizabeton. Ankaux estas eble diri pli klare: Li proponis al mi kaj Eva, ke ni venu kun li al kinejo.

Noto: En PAG, §234, oni skribis, ke oni cxiam devas sxangxi cxiujn pronomojn de la unua kaj dua personoj, mi, ni, vi, en la trian personon, li, sxi, gxi, ili. Tio ne estas vera. Iafoje estus erarego tiel sxangxi. Iafoje oni ecx devas sxangxi en la kontrauxa direkto. Vidu la diversajn ekzemplojn cxi tie.