PMEG

12.3.3.3. Da – nekutimaj uzoj

Memstaraj da-esprimoj «

Normale da-esprimo staras tuj post sia kvantesprimo, sed okaze da-esprimo staras sola. Tiam normale la kvantesprimo trovigxas en alia loko de la frazo (nekutima vortordo). Iafoje tamen la kvanta vorto estas subkomprenata:

  • Da regxidinoj estis suficxe multe.FA1.27Estis suficxe multe da regxidinoj.

  • Da sxafoj kaj bovoj li havis multe.Kr2.32Li havis multe da sxafoj kaj bovoj.

  • Da homoj piedirantaj estas malpli, preskaux neniom.M.210Estas malpli, preskaux neniom, da homoj piedirantaj.

  • Da pulvo ni havas kiom vi volas.Rt.66Ni havas tiom da pulvo, kiom vi volas.

Specialaj okazoj «

Normale oni ne uzu da antaux frazparto difinita per la, tiu(j), cxiu(j) aux poseda pronomo, cxar tia frazparto montras ion limigitan kaj individuan. Ankaux personaj pronomoj reprezentas difinitajn individuojn: ilila viroj, la knaboj aux simile; gxila tablo, la infano, la muziko aux simile. Tamen iafoje, en maloftaj frazoj, tia frazparto aux persona pronomo tamen montras specon. Tiam, tute logike, eblas uzi da, cxar la uzo de da ne vere dependas de formalaj reguloj, sed de la efektiva senco:

  • Provajn numerojn ni elsendos, kiam ni havos suficxan nombron da ili.OV.160 Ili reprezentas cxi tie provaj numeroj, ne la provaj numeroj. Ili estas do cxi tie nelimigita, kaj da estas gxusta. Cxi tia uzo de persona pronomo pri nedifinita, nelimigita, afero estas tamen suficxe malofta. Plej ofte oni do ne uzas da antaux personaj pronomoj.

  • Kvar metroj da tiu cxi sxtofo kostas naux frankojn.FE.14 Cxi tie temas pri sxtofospeco (nelimigita afero). Per tiu cxi oni almontras specimenon de tiu sxtofospeco. La specimeno estas limigita, sed oni parolas pri la sxtofospeco gxenerale, ne nur pri la specimeno. Tial da estas tauxga. Oni povas ankaux renversi la klarigon, dirante, ke gxuste la cxeesto de da devigas kompreni la frazparton tiu cxi sxtofo kiel specan esprimon malgraux la difinilo tiu. (Efektive tiu similas cxi tie al tia, kaj oni povus eble opinii, ke ...da tia cxi sxtofo estus preferinda.)

Malnova uzo «

En la komenca tempo la reguloj por da estis ankoraux nefiksitaj. Tial oni povas en malnovaj tekstoj trovi ekzemplojn, kiuj ne sekvas la regulojn pri da en PMEG: La nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado.FA1.85 Pli bone: la grandajn pecegojn de glacio. Ne temas pri tio, kiom da glacio estis, sed pli vere pri tio, el kio konsistis la grandaj pecegoj. En la sama alineo estis ankaux la jena frazo kun de: Cxirkauxe nagxis grandaj montoj de glacio, el kiuj, laux sxia rakonto, cxiu elrigardis kiel perlo.FA1.85

Da-ismo” «

En parola Esperanto disvastigxis malgxusta maniero uzi da, kiun oni povas nomi “da-ismo”. En tiu uzo da ne havas postan esprimon, kies rolon gxi povus montri. Da cxesis esti rolmontrilo. Tiam da nur montras, ke la antauxa esprimo estas kvanta:

  • *Mi havas multe da.*

  • *Kiom da vi volas?* Da cxi tie ne rilatas al la posta vi.

  • *Ili kunportis tiom da, ke cxiu povis ricevi iom da.*

Iuj diras, ke temas pri ordinara subkompreno:

  • Mi havas multe da mono. *Mi havas multe da.*

  • Kiom da viando vi volas? *Kiom da vi volas?*

En tia subkomprenado oni tamen normale forlasas ankaux la rolvorteton: Li estas instruisto de lingvoj. Li estas instruisto. Ne: *Li estas instruisto de.* Tial, se oni volas forlasi la vorton post da, tiam oni forlasu ankaux da.

Oni do diru simple: Mi havas multe. Kiom vi volas? Ili kunportis tiom, ke cxiu povis ricevi iom. Vortoj kiel multe, tiom kaj iom estas kvantaj per si mem. Ili neniel bezonas da por povi esprimi kvantan signifon. Nur se oni volas montri, el kio konsistas la kvanto, oni uzu da, sed tiam nepre kun frazparto poste.

Eventuale oni povus akcepti esceptokazajn uzojn de memstara da post vortoj, kiuj ne estas per si mem kvantaj, se tio helpas eviti miskomprenon. Ekz.: Mi volas skatolon da.Mi volas tiom, kiom enhavas skatolo. / Mi volas skatolon.Mi volas tian ujon. Sed konstanta uzo de memstara da post cxiu kvantesprima vorto nur pezigas kaj malbeligas la lingvon. En la skriba lingvo memstara da apenaux aperas, cxe bonaj auxtoroj neniam.

Sxajnas, ke da-ismo estas simptomo de pli profunda miskompreno. Uzo de memstara da montras, ke oni pensas, ke da apartenas al la antauxa esprimo, ne al la posta. Tiam la posta esprimo estas cxefvorto: mi havas multe da mono. Konsekvence oni volas uzi N-finajxon en tiaj cxi frazoj, cxar mono estas nun objekto: *mi havas multe da monon* (simile al: mi havas multan monon). Kaj efektive frazoj kiel *mi havas multe da monon* relative ofte aperas. Kulpas pri tio cxi interalie multaj lernolibroj, kiuj instruas da kvazaux gxi apartenus cxefe al la antauxa vorto. La da-ismo eble rilatas al la tiom-kiom-ismo – cxiama uzado de kiom kaj tiom anstataux kiel kaj tiel por montri gradojn. Eble por la tiom-kiom-istoj (kiuj ofte estas ankaux da-istoj) kiom kaj tiom estas unuavice gradaj, kaj tial ili eble sentas, ke necesas aldoni da por montri, ke temas pri kvanta signifo.