PMEG 2023

12.3. Rolvortetoj

Rolvorteto estas vorteto, kiun oni uzas antaux frazparto por montri la frazrolon: sur la tablo, pri aliaj temoj, al mia kuzo.

Frazparto kun rolvorteto povas esti komplemento de verbo: Gxi kusxas sur la tablo. La prezidanto ekparolis pri aliaj temoj. Sxi donis gxin al mia kuzo.

Frazparto kun rolvorteto ankaux povas esti priskribo de alia frazparto: Ni formangxis la mangxon sur la tablo. Ni eklegis libron pri aliaj temoj. Karlo estas simila al mia kuzo.

Rolvorteto normale staras antaux O-vorto aux O-vorteca vorto, sed ankaux I-verboj, subfrazoj, kvantaj E-vortoj kaj kvantaj E-vortecaj vortetoj povas roli O-vortece, kaj tiam havas iafoje rolvorteton antaux si.

Iafoje oni uzas rolvorteton antaux loka aux tempa E-vorto aux E-vorteca vorteto por pliprecizigi la lokan aux tempan signifon: de ekstere (= “de la ekstero”), gxis malsupre (= “gxis la malsupro”), de matene (= “de la mateno”), de tie, gxis tiam, por cxiam k.s.

Grupa divido «

Tri bazaj rolvortetoj estas aparte klarigitaj:

La ceteraj rolvortetoj estas dividitaj en tri grupojn:

Multaj rolvortetoj havas plurajn signifojn, kaj apartenas al du grupoj, aux ecx al cxiuj tri grupoj. Tiuj rolvortetoj estas troveblaj en tiu grupo, kiu respondas al la cxefa signifo.

Legu ankaux pri:

Nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj estas rolvortetoj kun speciala funkcio antaux nombraj kaj kvantaj vortoj.

Krome ekzistas kelkaj neoficialaj rolvortetoj.

Du rolmontriloj samtempe «

Ofte oni uzas cxe frazparto unu lokan kaj unu direktan rolmontrilon, kiuj kunlaboras por montri movigxon al aux de ia pozicio. Aparte grava estas la uzo de direkta N-finajxo kune kun lokaj rolvortetoj. Sed oni uzas ankaux ekz. de kaj el kune kun lokaj rolvortetoj. Cxe cxiu loka rolvorteto aperas klarigoj de eventuala uzado kune kun direktaj rolmontriloj.

Ankaux anstataux kaj krom povas kunlabori kun alia rolmontrilo.