PMEG 2023

24.5. Grado kaj kvanto

Grado kaj kvanto estas malsamaj aferoj, sed iafoje ili proksimigxas.

Tre kaj multe «

  • tre = “en alta grado, kun forta intenso”

  • multe = “en granda kvanto, kun longa dauxro, ofte ripetite”

Cxe A-vortoj kaj E-vortoj oni preskaux cxiam uzas tre, sed oni povas uzi multe, kiam klare temas pri kvanto aux ofteco. Cxe verboj oni uzas plej ofte multe, cxar temas normale pri kvanto aux ofteco, sed oni uzas ankaux tre, kiam temas pri grado aux intenseco:

  • Gxi estas tre bona.

  • Tie trovigxas tre grandaj domoj.

  • Mi tre sxatas Berlinon.Mi intense sxatas Berlinon.

  • Mi tre amas sxin.Mi intense amas sxin.

  • Mi havas multe da mono.

  • Sxi multe pensis pri tio.Sxi longe pensis pri tio.

  • Kiu multe parolas, ne multe faras.PE.544

  • Li tre multe helpis al mi. Tre priskribas multe. Multe priskribas helpis.

Por priskribi pli kaj tro oni uzas multe:

  • Gxi estis multe pli granda ol antauxe.

  • Gxi farigxis multe tro nigra.

Kiel kaj tiel «

La tabelvortoj kiel kaj tiel montras ne nur manieron, sed ankaux gradon. Oni uzu ilin en la samaj lokoj, kie oni povus uzi tre:

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15 Oni povas diri: tre bela, tre bona kaj tre honesta.

  • Mi estas tiel forta, kiel vi.FE.10 Oni povas diri: tre forta.

  • Fi, kiel abomene!FE.26 Oni povas diri: tre abomene.

  • Estas bone uzadi la vorton “je” kiel eble pli malofte.FE.29 Oni povas diri: tre eble.

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.FE.33 Oni povas diri: tre malluma.

Kiom kaj tiom «

La tabelvortoj kiom kaj tiom montras kvanton. Oni uzu ilin tie, kie oni povus uzi multe:

  • Mi volas tiom da terpomoj, kiom mi povas porti. Oni povas diri: volas multe kaj povas porti multe.

  • Sxi tiom laboris, ke sxi farigxis cxefo de la firmao. Oni povas diri: multe laboris.

Antaux multe oni ofte preferas tiom, cxar multe estas kvanta vorto: Nun li estis ja ricxa, havante tiom multe da mono.FA1.8 Aux ...havante tiel multe da mono. Aux ...havante tiom da mono.

Tiom-kiom-ismo” «

Kiom kaj tiom estas iafoje uzataj pri grado anstataux kiel kaj tiel, kiam oni volas tre forte emfazi. Sed iuj esperantistoj uzas sisteme nur kiom kaj tiom anstataux kiel kaj tiel por montri gradon, kvazaux ili cxiam emfazus, ekz.: *Mi estas tiom forta, kiom vi.* Komparu kun la Fundamenta frazo: Mi estas tiel forta, kiel vi.FE.10 Tia “tiom-kiom-ismo” estas komplete fremda al la Fundamento kaj al la uzado de Zamenhof. Krome tiom-kiom-istoj perdas la eblon uzi tiom kaj kiom por emfazi.