PMEG 2023

12.3.9. Forlaso de rolvorteto

Iaj specialaj esprimoj konsistas el du samaj O-vortoj ligitaj per rolvorteto. Ekz. pasxo post pasxo, mano en mano, tago post tago, vizagxo kontraux vizagxo. Tia esprimo aperas plej ofte en frazrolo, kiu principe bezonas ian rolmontrilon. Zamenhof tamen normale ne uzis rolmontrilon cxe la unua O-vorto. Li plej ofte traktis tiajn esprimojn kiel tutajxojn, opiniante, ke la rolvorteto inter la du O-vortoj suficxas por montri la frazrolon de la tuta esprimo.

Nuntempe multaj preferas uzi N-finajxon aux alian rolmontrilon cxe la unua vorto, kiam la frazrolo tion postulas. Tio estas gramatike pli logika, sed la Zamenhofa dirmaniero restas bona, kaj ecx suficxe eleganta alternativo. Iafoje oni povus alternative E-vortigi la tutan esprimon:

  • Ni pasxo post pasxo, post longa laboro, atingos la celon en gloro.FK.299 Aux ...pasxon post pasxo..., ...per pasxo post pasxo...

  • Mano en mano la gefiancxoj promenadis.FA3.29 Aux manon en mano, kun mano en mano, man-en-mane.

  • Sur cxevalo aux sur piedoj ili cxiam estis kune, flanko cxe flanko.FA2.140

  • Ni dormadis kapo cxe kapo sub la lauxra tegmento de la kabano.FA1.228

  • Ili en longa vico dormis flankon cxe flanko.FA3.15 Cxi tie Zamenhof ja uzis rolmontrilon, N-finajxon.

  • Forte batis koro cxe la koro.Rt.75 Cxi tie la unua koro estas subjekto, kaj nepre ne havu rolmontrilon.