PMEG 2023

12.3.8. Memstaraj rolvortetoj

Post rolvorteto normale staras frazparto, al kiu la rolvorteto rilatas. Sen tia posta frazparto, rolvorteto ne havas sencon: sur la tablo, en mia domo, apud la auxto, ekster tiu cxi cxambro, dum la pauxzo, anstataux tio, krom Petro, post la mangxo k.t.p.

Se oni volas ellasi vortojn post rolvorteto (subkompreni ilin), oni devas uzi la rolvorteton kun E-finajxo, cxar la rolvorteto tiam farigxas propra frazparto, kiu rolas kiel komplemento:

  • Li staras apud mi. Li staras apude.

  • Sxi sidas ekster la domo. Sxi sidas ekstere.

  • Tio okazis dum la pauxzo. Tio okazis dume.

  • Tio okazos post la kongreso. Tio okazos poste.

Se tia E-vorto montras lokon, gxi povas akcepti la finajxon N por montri movon al la loko:

  • Li sidas ekster la domo. Li sidas ekstere. Li iras eksteren....al ekstera loko (al loko ekster la domo).

Se iafoje la origina frazparto rolas kiel priskribo de O-vorto (rolas A-vortece), oni uzas A-finajxon post la rolvorteto:

  • Li logxas en domo apud mia domo. Li logxas en apuda domo. ...en domo apuda.

Sed oni ankaux povas uzi lokan aux tempan E-vorton en tiaj okazoj: Li logxas en domo apude.Li logxas en domo, kiu trovigxas apude.

Ial iuj rolvortetoj apenaux aperas praktike kun E-finajxo aux A-finajxo. Oni ekz. preskaux neniam diras paroli prie = “paroli pri tio”, iri dee = “iri de la loko”, ala veturo = “veturo al la loko”, proa agado = “agado pro tio”.

Legu ankaux pri da sen posta frazparto, tiel nomata “da-ismo”.