PMEG 2024
12.1.4. Identiga priskribo
Identiga priskribo estas postmetita rekta priskribo de O-vorto. Gxi montras la identecon de la afero. Identiga priskribo estu sen rolmontrilo:
Li fiancxigxis kun frauxlino Berto.FE.39 Berto estas identiga priskribo de la vorto frauxlino.
En la lingvo “Esperanto” ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo.FE.22 La nomo Esperanto estas identiga priskribo de la vorto lingvo.
Ili vizitis la insulon Gronlando.
Legu detale pri identiga priskribo.