PMEG 2024
12.1.3. Perverba priskribo
Perverba priskribo estas frazparto, kiu priskribas la subjekton aux la objekton pere de la cxefverbo. Perverba priskribo normale estas frazparto sen rolmontrilo:
Sxi estis terure malbela.FA1.5 Terure malbela estas priskribo de sxi. La priskribo estas perata de la verbo estis.
La juna vidvino farigxis denove fiancxino.FE.33 Fiancxino estas priskribo de la juna vidvino pere de la verbo farigxis.
La gxojo kaj surprizo faris lin muta!FA3.90 Muta priskribas lin pere de la verbo faris.
Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo.FE.35 Tolajxo estas perverba priskribo de la objektoj (cxemizojn, kolumojn ...). La priskribon peras la verbo nomas.
Legu detale pri perverba priskribo.