PMEG 2024
25.1. Perverba priskribo
Normalaj priskriboj estas rektaj. Rekta priskribo estas parto de la sama frazparto kiel la priskribata cxefvorto. Sed priskribo ankaux povas esti ligata al la priskribata afero pere de verbo.
Perverbe priskribata afero estas normale la subjekto de la frazo, sed ankaux objekto povas havi perverban priskribon.
Perverba priskribo ne havas la rolfinajxon N, kaj nur en kelkaj okazoj aperas rolvorteto antaux perverba priskribo.
Legu ankaux pri si kaj sia en perverbaj priskriboj, kaj vidu krome la klarigojn pri verboj kaj frazroloj.