PMEG 2024

33.2.6. Forlaso de ke

Kelkfoje oni forlasas ke antaux subfrazo:

  • Mi diras al vi, sxi ricevos.H.143 = Mi diras al vi, ke sxi ricevos.

  • Li volas iri hejmen, li diris. = Li diris, ke li volas iri hejmen.

  • La vetero baldaux malbonigxos, sxajnas. = Sxajnas, ke la vetero baldaux malbonigxos.

Forlaso de ke okazas preskaux nur en nerekta parolo. Komparu ankaux kun komentofrazoj kaj citajxoj.