PMEG 2023

32.2. Kompleksaj frazoj

Kunmetitaj cxeffrazoj «

Pluraj cxeffrazoj povas esti kunmetitaj per kunligaj vortetoj. Cxiu tia cxeffrazo havas tiam sian propran cxefverbon, kaj cxiu tia cxeffrazo funkcias gramatike tute aparte:

  • La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kusxas sur la fenestro.FE.6 La du frazoj estas ligitaj per kaj.

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.FE.9 La du frazoj estas ligitaj per sed.

Komentofrazoj «

Iafoje oni aldonas al frazo komenton, kiu estas aparta frazo. Tia komentofrazo ofte estas proksime ligita al la alia frazo, kaj povas ecx trovigxi ene de la alia frazo:

  • Unu granda knabo – nur pro malboneco li tion faris – formangxis la rompigxintan frauxlinon.FA3.58 Estas du frazoj, kiuj funkcias tute aparte, sed la dua estas enmetita en la unuan.

  • De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi farigxis estrino de cxi tiu institucio, konstante venadas cxi tien virinoj de diversaj agxoj.M.34 La intermetita komento klarigas la tempan komplementon de ok jaroj, sed estas aparta cxeffrazo. La esprimo tio estas ofte enkondukas cxi tiajn komentofrazojn.

Tiaj cxi interplektitaj frazoj estas oftaj en literaturo. En parolo oni iafoje uzas similajn frazojn, sed en spontana parolo oni ofte post la komento anstatauxe rediras la unuan frazon de la komenco, ekz.: Unu granda knabo – nur pro malboneco li tion faris – li formangxis... De ok jaroj, tio estas de la tempo kiam mi farigxis estrino de cxi tiu institucio, de tiam konstante venadas...

Se la unua frazo estas citajxo, kaj la komentofrazo havas verbon kiel diri, demandi aux simile, tiam la citajxo rolas kiel objekto en la komentofrazo:

  • “Cxu estas permesate demandi, kun kiu mi havas la plezuron paroli?” demandis la jura konsilisto.FA1.120

  • “Anjo tre gxojos, kiam sxi vidos vin!” diris la patro.FA3.59

  • Mi akompanos vin al la nova logxejo, – rediris la knabino, – mi tuj vokos veturilon.M.6 La intermetita komento klarigas, kiu diris la aferon.

  • Post unu horo, – sxi diris, – mi venos al vi, Karonjo...M.147

Tiajn citajxojn oni povas transformi en subfrazojn. Tio nomigxas nerekta parolo.

Iafoje rilata subfrazo kun kio rolas simile kiel komentofrazo.

Subfrazoj «

Subfrazo estas frazo, kiu partoprenas kiel frazparto de alia frazo.