PMEG 2023

33.2.3. Ke-frazoj kiel komplemento

Ke-frazo povas roli kiel komplemento kun rolvorteto. Normale oni metas la rolvorteton antaux helpa tio:

  • Li vekigxis per tio, ke iu lin skuis.FA1.217

  • La esperantismo celas nur al tio, ke ia tauxga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu.OV.382

  • La esenco de mia malfelicxo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion suficxe kapablis.M.126

  • Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj gxemus.Rt.40

  • Anstataux tio, ke vi estis forlasita kaj malamata [...], Mi faros vin fierindajxo de la mondo.Jes.60

  • Li sxprucigas al la infanoj en la okulojn dolcxan lakton, [...] kiu tamen tute suficxas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj.FA2.2

  • Ne por tio mi estas cxi tie, ke mi alportadu mangxon al la logxantoj.M.10

  • Tiam sxi ekploris pro tio, ke sxi estas tiel malbela.FA1.44

Se la rolvorteto estas pri, oni normale forlasas gxin (kaj la helpan tio):

  • La kontrauxuloj de tiuj cxi ennovajxoj denove nin kulpigus, ke ni agas arbitre.OV.165...kulpigus nin pri tio, ke...

  • Petu sxin, ke sxi sendu al mi kandelon.FE.20Petu sxin pri tio, ke...

Okaze oni forlasas ankaux por tio antaux ke-frazo:

  • Sxi bone lin kovris, ke li ne malvarmumu denove.FA2.83...kovris por ke li ne malvarmumu denove.

  • Tie estis unu ricxa virino, kiu retenis lin, ke li mangxu cxe sxi.Rgx2.4...por ke li mangxu cxe sxi.

Rimarku, ke la cxefverbo cxiam havas U-finajxon en tiaj subfrazoj.

Rolvorteto rekte antaux ke-frazo «

La rolvorteton por oni normale metas rekte antaux ke-frazo sen helpa tio. La plenan esprimon por tio ke oni tre malofte uzas. Oni uzas ankaux anstataux rekte antaux ke, kaj kelkfoje malgraux, krom kaj sen:

  • Jen prenu ankoraux du panojn kaj unu sxinkon, por ke vi ne bezonu malsati!FA2.70

  • Por ke la malfelicxo nin ne postkuru, mi jxetis al gxi por repacigxo la lastajxon el mia havo, la argxentan pelvon.Rn.15

  • Sxi tuj lavis sian krucxon kaj cxerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, cxiam subtenante la krucxon, por ke la virino povu trinki pli oportune.FE.15

  • Anstataux ke cxiu lernas diversajn lingvojn, cxiuj ellernadu unu saman lingvon.FK.263

  • Li klopodis dauxrigi, malgraux ke li estis tre laca. Malgraux (tio) kekvankam.

  • Mi, mi konfesas, nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon.Rz.34

  • Vi ne povas gxin tusxi, sen ke gxi rompigxus.

Nur por ke, malgraux ke, anstataux ke, krom ke kaj sen ke estas gxenerale akceptitaj. Sed nur malkutimeco estas argumento kontraux frazoj kiel: Ni parolis, pri ke la prezoj cxiam altigxas. Oni argumentis, kontraux ke ili eklogxu en la urbo. Li sukcesis eskapi, pro ke vi dormis. Tio okazis, antaux ke mi naskigxis. Malkutimeco estas tamen forta argumento. Oni ne senbezone esprimu sin en maniero tiel nekutima, ke oni eble ne estas komprenata. Prefere oni do uzu helpan tio: pri tio ke, kontraux tio ke k.t.p. Anstataux antaux (tio) ke kaj post (tio) ke oni uzas antaux ol kaj post kiam. Anstataux pro ke oni uzu pro tio ke, tial ke aux cxar.

Komparu kun la uzo kaj neuzo de rolvortetoj antaux I-verboj.