PMEG 2023

33.8.1. Verboformoj en nerekta parolo

En iuj lingvoj oni devas cxe nerekta parolo iafoje sxangxi la verboformon. En Esperanto oni cxiam konservas la originan verboformon:

  • Li diris: “Mi volas mangxi”. Li diris, ke li volas mangxi. La AS de volas estas la nuno de la origina dirado. Ne sxangxu al IS.

  • Cxu vi diris: “Mi estas felicxa. Cxu vi diris, ke vi estas felicxa? La AS de estas montras la nunon de la origina dirado.

  • Li diris: “Mi tiam logxis en Cxinio.” Li diris, ke li tiam logxis en Cxinio. La IS de logxis montras tempon pli fruan ol la origina dirado. Estus eraro sxangxi al estis logxinta.

  • Cxu vi diris: “Mi estis felicxa antauxe.” Cxu vi diris, ke vi estis felicxa antauxe? La IS de estis montras tempon antaux la origina dirado.

  • Sxi demandis: “Cxu vi iros kun mi al kinejo?” Sxi demandis, cxu mi iros kun sxi al kinejo. La OS de iros montras tempon postan al la origina demando. Estus eraro sxangxi al estis ironta aux volis iri. Se la origina demando estus “Cxu vi volas iri kun mi?”, oni dirus: Sxi demandis, cxu mi volas iri kun sxi.

  • Li demandis: “Kion vi faros lunde?” Li demandis, kion mi faros lunde. La OS de faros montras tempon post la origina demandado. Eble la lundo nun jam pasis, eble gxi ankoraux ne alvenis.

  • Mi sciis la respondon al la demando: “Kiam li venos?” Mi sciis, kiam li venos. La OS de venos montras tempon post la origina demando.

  • Li ne komprenis: “Kial sxi ne volas partopreni?” Li ne komprenis, kial sxi ne volas partopreni. La AS de volas montras la tempon de la origina demando.

  • Ili ordonis: “Paku tuj vian valizon! Ili ordonis, ke mi tuj paku mian valizon.

  • Sxi esperis, ke sxi ilin trovos.FA1.161 La origina penso estis: “Mi ilin trovos.”

  • Mi volas ke vi tien iru.FE.19 Mi volas diri: Iru tien!”

  • Ke li estas malsana, sxi tuj rimarkis.FA1.119 Sxi pensis: “Li estas malsana.”

  • Oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn.M.139 Oni vidis la aferon kaj konstatis: “La junaj homoj donas...”

  • Subite li auxdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo.FA1.15 Li auxdis la sonon, kaj pensis: “Iu alrajdas...”

  • Mi antauxsentis, ke vi hodiaux vespere venos.FA3.61 Sxi pensis: “Hodiaux vespere li venos.”

  • Sxi estis plena de timo, ke la infano mortos.FA3.1 Sxi timis kaj pensis: “La infano mortos!”

  • Li metis la kondicxon, ke oni ne instruu al sxi la Kristanan religion.FA3.102 Li diris: “Ne instruu al sxi...”

  • Sxajnis al sxi, ke sxin cxirkauxas unu sola densa barilo el traboj.FA1.163 Sxi pensis: “Min cxirkauxas...”, cxar tiel sxajnis al sxi.

  • Sxajnas, ke cxio havos bonan finon.Rz.39 La parolanto opiniis: “Cxio havos bonan finon”, cxar tiel sxajnis al li.

  • En lia animo estis tute klare, ke Kristino devas farigxi lia edzino.FA3.91 Li pensis klare: “Kristino devas farigxi mia edzino.”

Rilataj KI-frazoj «

Rilataj subfrazoj (subfrazoj kun rilata KI-vorto) normale ne rerakontas diron aux penson. En tiaj subfrazoj la verbotempoj do rilatas al la absoluta nuno:

  • Mi ne konis tiun, kiu venis. Konis kaj venis ambaux montras tempon antaux la nuno. Versxajne ili montras la saman tempon.

  • Mi ne konis tiun, kiu estis veninta. Kaj konis kaj estis montras tempon antaux la nuno. Veninta montras tempon ankoraux pli fruan.

  • Mi ne konis la personon, kiu estis baldaux venonta tra la pordo. Kaj konis kaj estis montras tempon antaux la nuno. Venonta montras tempon post tiu pasinta tempo.

Nerekta parolo en alispecaj subfrazoj «

Normale nerekta parolo aperas en ke-frazoj aux demandaj subfrazoj, sed iafoje ankaux alispeca subfrazo povas esti rerakontado de diro aux penso:

  • Jam en Kjöge li volis acxeti por sxi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris, cxar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan.FA3.59 Li pensis: “En Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan.” La cxar-frazo estas nerekta parolo. La OS-formo montras tempon post lia penso.

Kiel-frazo kelkfoje estas rerakontado de ies penso:

  • Li konfesis al sxi, kiel kore li sxin amas.FA3.61 Li diris pli-malpli: “Mi vin tiel kore amas!”

  • Ili sidis antaux li kaj vidis, kiel li per la fingroj glatigas kaj formas la molan argilon.FA4.150 Ili vidis kaj pensis: “Tiel li glatigas kaj formas la molan argilon.” Komparu kun: Mi vidis, kiel rozujo ricevis burgxonon.FA1.232 Cxi tie oni ne volis rerakonti ian penson, sed nur rakonti, kio okazis. Tial estas IS-formo, kiu rilatas al la absoluta nuno.

Kvazaux-frazo povas redoni ies penson aux impreson. Kvazaux montras, ke la penso aux impreso estas malvera, sxajna. En aliaj kvazaux-frazoj oni normale uzas US-verbon, sed se estas nerekta parolo, oni cxiam uzu la originan verboformon, kiu plej ofte estas en reala modo (AS, IS aux OS):

  • Li havis la impreson, kvazaux la luno lumas en la cxambron, sed la luno tute ne lumis.FA3.14 Li pensis: “La luno lumas en la cxambron.”

  • Li havis la senton, kvazaux la rimeno de lia tornistro lin premas.FA3.64 Li pensis: “La rimeno de mia tornistro min premas.” Sed tiel ne estis.

  • Ili [...] faris mienojn kvazaux ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj.FA1.108 Per siaj mienoj ili sxajnigis: “Ni laboras.” La homoj pensis: “Ili laboras.”

  • Sxajnis, kvazaux li dormas.FA1.59 Li ne dormis, sed estis morta. Al tiu, kiu lin vidis, tamen venis en la kapon la ideo Li dormas, kvankam li sciis, ke tio ne estas vero. La frazo redonas tiun penson kun la sama verboformo.

  • Sonis kvazaux ranoj kvakas.FA2.133 Oni pensis: “Ranoj kvakas.” Sed estis io alia.

Tiaj cxi kvazaux-frazoj estis oftaj cxe Zamenhof. Nuntempe oni uzas plej ofte ke-frazojn, eble kune kun kvazaux kiel E-vorteca vorteto: Li havis la impreson, ke la luno kvazaux lumas... Ili faris mienojn, ke ili kvazaux laboras... Sxajnis, ke li kvazaux dormas.

I-verbo kiel nerekta parolo «

Iafoje I-verba frazparto (I-verbo kune kun diversaj frazetoj) povas reprezenti ke-frazon, kiu rerakontas ies penson:

  • La maljuna ministro atente auxskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regxo; kaj tiel li ankaux faris.FA1.109...por ke li povu diri tion saman, kiam li revenos al la regxo... La ministro pensis: “Mi povu diri tion saman, kiam mi revenos al la regxo.” Oni uzas revenos kun OS-finajxo, kvankam fakte temas pri tempo antaux la absoluta nuno. Tio estas ebla, cxar estas nerekta parolo.