PMEG 2023

3.3. Cxefvortoj kaj rektaj priskriboj

Frazparto povas konsisti el unu sola vorto, sed ofte gxi estas kunajxo de pluraj vortoj. Unu el la vortoj de plurvorta frazparto estas cxefvorto, kaj la aliaj estas rektaj priskriboj de la cxefvorto. Se la cxefvorto estas O-vorto, la frazparto nomigxas O-vorta frazparto. Se la cxefvorto estas A-vorto, gxi estas A-vorta frazparto. Se la cxefvorto estas E-vorto, gxi estas E-vorta frazparto:

  • cxambroCxambro estas cxefvorto. Priskriboj ne estas.

  • matura homoHomo estas cxefvorto. Matura estas rekta priskribo de homo.

  • tre grandaGranda estas cxefvorto. Tre estas rekta priskribo de granda.

  • tre longeLonge estas cxefvorto. Tre priskribas gxin.

Oni povas ankaux paroli pri E-vortecaj frazpartoj, en kiuj la cxefvorto estas E-vorteca vorteto: tre baldaux, multe pli, absolute cxiam.

Rekta priskribo de cxefvorto povas mem esti plurvorta frazparto:

  • la kajero de la juna frauxlino – Cxefvorto estas kajero. La estas difina priskribo (= difinilo). De la juna frauxlino estas poseda priskribo. La poseda priskribo estas mem O-vorta frazparto enkondukita per la rolvorteto de.

  • tre alte estimata sinjoro – La tuto estas O-vorta frazparto. Sinjoro estas cxefvorto. Tre alte estimata estas mem A-vorta frazparto, kiu rekte priskribas la cxefvorton sinjoro.

Legu pli pri la diversaj manieroj rekte priskribi cxefvorton, kaj pri perverbaj (nerektaj) priskriboj.