PMEG 2024
8.2.2. Nombro cxe O-vortoj
Plej multaj O-vortoj estas nomoj de individuecaj aferoj, kiuj povas esti nombrataj. Povas esti unu aux pli multaj de la afero: tablo, domo, knabino, cxevalo, vintro, metro, iro, preno.
Kiam estas pli ol unu, oni aldonas la finajxon J: tabloj, domoj, knabinoj, cxevaloj, vintroj, metroj, iroj, prenoj.
Se alia vorto jam montras la multe-nombrecon, oni devas tamen uzi J: du domoj, tri domoj, multe da katoj, du kilogramoj da legomoj.
Se oni anstatauxigas O-finajxon per apostrofo, la unu-nombreco restas: okul’ = okulo (neniam okuloj).
Nenombreblaj O-vortoj «
Multaj O-vortoj estas nomoj de neindividuecaj aux substancecaj aferoj, kiuj ne povas esti nombrataj. Oni ne parolas pri unu aux pluraj, sed pri pli aux malpli multe: akvo, lakto, rizo, metalo, sablo, muziko, veturado, atendado.
Tiaj O-vortoj normale ne ricevas J-finajxon, cxar la distingo inter unu-nombro kaj multe-nombro estas fremda al ili. Sed iafoje oni parolas pri diversaj specoj de ia neindividueca afero. Tiam oni povas je bezono uzi J-finajxon:
metalo → metaloj = pluraj specoj de metalo
muziko → muzikoj = pluraj specoj de muziko
Hejme li regalas sin per dolcxaj bonegaj vinoj.Rt.31 Temas pri pluraj specoj de dolcxa vino.
Krom la euxklida geometrio oni povas elpensi aliajn geometriojn kun aliaj reguloj. Oni parolas pri diversaj geometri-sistemoj.
Cxe nenombreblaj aferoj oni povas montri la kvanton per mezurunuoj. Tiaj unuoj estas nombreblaj: tri litroj da akvo, du hektogramoj da metalo, unu sitelo da sablo, tri horoj da muziko.
Iuj vortoj por mangxeblaj aferoj, kiuj normale nomas individuajxon, povas tamen iafoje ricevi substancecan signifon, kiam temas pri kuirajxo, ekz. fisxo, kolbaso k.a. Normale oni parolas pri unu, du aux pli da fisxoj aux kolbasoj, sed oni ankaux povas diri ekz.: Tiu mangxajxo estas farita el fisxo/kolbaso. (Ne gravas, cxu estas unu aux pluraj fisxoj/kolbasoj.) Sed en tiaj okazoj, kiam preskaux certe estas pli ol unu, oni ja uzu J-finajxon: Tofuo° estas mangxajxo farita el sojfaboj. (Apenaux povus esti nur unu sojfabo.) Pli ofte oni tamen diras: Tio estas fisxajxo/kolbasajxo. Tofuo° estas sojfabajxo. Kiam oni mencias la nombron, oni cxiuokaze devas uzi J-finajxon, se estas pli ol unu: Li mangxis du fisxojn. Sxi povis mangxi nur du fabojn.
Cxe O-vortoj kun AJX-sufikso la nombrebleco ofte ne estas fiksita.
Grupaj O-vortoj «
Iuj nombreblaj O-vortoj montras grupon. Tia O-vorto montras ion, kio konsistas el individuoj, ekz.: familio (pluraj personoj), arbaro (pluraj arboj), klaso (pluraj samspecaj aferoj), vico (pluraj aferoj en ia ordo), kaj multegaj aliaj. Kun J-finajxo tia vorto montras plurajn apartajn grupojn: familioj (pluraj grupoj de personoj), arbaroj (pluraj grupoj de arboj) k.t.p.
Agoj «
O-vorto, kiu estas nomo de ago, montras sen J-finajxo unu okazon de tia ago. Kun J-finajxo gxi montras plurajn apartajn okazojn de la ago. Longan agadon aux ripetadon de ago oni normale montras per la sufikso AD. AD + simpla O-finajxo montras unufojan agadon aux ripetadon. AD + OJ estas pluraj apartaj longaj agadoj, aux pluraj ripetadoj:
krio = unu lauxta voko
krioj = pluraj lauxtaj vokoj
kriado = longa krio, pluraj krioj farataj dum certa tempo
kriadoj = pluraj longaj krioj, plurfoja kriado
Atentu pri la signifo «
Oni atentu pri la signifo de la Esperantaj vortoj. Jen estas kelkaj ekzemploj de vortoj, kiuj povas esti problemaj por iuj:
Li vestis sin per blanka kalsono kaj nigra pantalono. Por tiaj vestajxoj oni uzas en multaj lingvoj multe-nombrajn vortojn, cxar origine temis pri po du vestajxoj, po unu por cxiu kruro.
Mi elspezis mian tutan monon.Rz.60 En kelkaj lingvoj oni uzas multe-nombran vorton por mono, cxar gxi konsistas el pluraj moneroj kaj monbiletoj.
La asocio ricevis novan statuton. La vorto statuto estas kelklingve cxiam multe-nombra, cxar gxi konsistas el pluraj paragrafoj.
Li malsanigxis je variolo. Malsanoj kiel variolo, varicelo kaj morbilo havas en iuj lingvoj multe-nombrajn nomojn, cxar ili kauxzas plurajn pustulojn k.s. sur la hauxto.
Per tondilo ni tondas.FE.34 La vorto tondilo estas en iuj lingvoj multe-nombra, cxar gxi konsistas el du kunmetitaj partoj.
Tiu muzikisto ludas drumon. Por la kompleksa instrumento drumo oni uzas en multaj lingvoj multe-nombran vorton, cxar gxi konsistas el pluraj tamburoj kaj cimbaloj ludataj de unu sola muzikisto.
Usono estas grandega lando. La lando Usono havas en multaj lingvoj multe-nombran nomon, cxar gxi estas unuigxo de pluraj sxtatoj.
Ili logxas en Nederlando. La lando Nederlando havas en iuj lingvoj multe-nombran nomon, cxar la nomo origine priskribis grupon da regionoj (“la Malaltaj Landoj”), kiuj estis poste kunigitaj.
Tiun semajnon mi ne laboros, cxar mi havos feriojn. Ferio estas en Esperanto unu libera tago. Se estas pli ol unu tago, oni diru ferioj aux uzu la vorton feriado.
Sxi portas novajn okulvitrojn. Por tia ilo oni uzas en multaj lingvoj unu-nombran vorton, cxar temas pri unu ilo, kiu tamen konsistas el du vitroj.
Noto: Iafoje aperas la ideo, ke okulvitroj estu traktata kvazaux gxi estus unu-nombra malgraux la J-finajxo: *Mi havas unu okulvitrojn.* *Sxi portas malnovan okulvitrojn.* Tio estas eraro. Cxiu vorto kun J-finajxo estas nepre multe-nombra. Oni diru: Mi havas unu paron da okulvitroj. Sxi portas malnovajn okulvitrojn. Sxi portas malnovan paron da okulvitroj. Iuj volas anstatauxigi okulvitroj per nova unu-nombra vorto. Tio estus teorie farebla, sed versxajne praktike ne sukcesus.