PMEG 2023

38.2.2. AD

AD = “dauxra ago”. Tio, kio staras antaux AD, cxiam ricevas agan kaj dauxrecan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajxo.

Agaj radikoj «

Se la radiko jam per si mem montras agon, la AD-formo montras, ke la ago dauxras longe aux okazas ofte:

  • uzo uzado = dauxra, regula uzo

  • iro irado = dauxra, longa iro

  • viziti vizitadi = ofte, regule viziti

  • esti estadi = dauxre, ripete esti

Klariga AD «

Se radiko havas plurajn signifojn, kaj unu el tiuj signifoj estas ago, la AD-formo montras nur (dauxran) agon, kaj estas uzebla por eviti miskomprenon. Se oni uzas verban finajxon, miskompreno ne eblas, kaj AD servas nur por aldoni dauxran signifon. Se oni uzas ne-verban finajxon, AD estas iafoje uzata ankaux kiam ne temas pri longa dauxro. AD tiam servas nur por atentigi pri la aga signifo:

  • konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita konstruado = la ago (dauxre) konstrui

  • danco = la ago danci, dancospeco dancado = la ago (dauxre) danci

  • skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko skribado = la ago (dauxre) skribi

Komparu kun klariga AJX kaj klariga EC.

Ne-agaj radikoj «

Se la radiko ne montras agon, AD aldonas agan (dauxran) signifon. La aga signifo estas gxuste tiu, kiun la radiko havas kun verba finajxo:

  • martelo (ilo) marteli = bati per martelo martelado = la ago (dauxre) marteli

  • broso (ilo) brosi = froti per broso brosado = la ago (dauxre) brosi

  • regxo (persono) regxi = regi kiel regxo regxado = la ago (dauxre) regxi

  • krono (ajxo) kroni = surmeti kronon sur kapon kronado = ceremonio por kroni regxon

  • rapido (eco) rapidi = agi aux movigxi rapide rapidado = dauxra rapida ago aux movigxo

  • malfruo (eco) malfrui = fari ion malfrue malfruado = la ago (ofte) fari ion malfrue

Se la verba formo de radiko havas statan signifon (se gxi signifas “esti tia”), oni malofte aldonas AD. Se oni tamen uzas AD, la AD-formo montras dauxran staton:

  • verdo (koloro) verdi = esti verda verdado (malofta formo) = dauxra stato esti verda

Se oni volas montri, ke temas pri ago, sed ne deziras la dauxran signifon de AD, oni devas uzi alian agan radikon sen dauxra signifo, aux esprimi sin tute alie:

  • martelado (dauxra) martelbato = unu bato per martelo

  • brosado (dauxra) brostiro = unu frota tiro per broso

  • kronado (dauxra) surmeto de krono (nedauxra)

Malnova uzo «

En la komenca tempo oni tre multe uzis AD en verboj por montri dauxran agon:

  • Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj cxaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn.FA1.107 Nun oni skribus simple zorgis kaj donis. Oni uzas donadis, zorgadis k.s., nur kiam oni volas aparte emfazi, ke temas pri dauxreco.

Ordinara radiko «

  • ade = dauxre, longe

  • ad-vorto = vorto kun aga signifo

Praktike oni tre malofte uzas AD kiel ordinaran radikon.