PMEG 2024
38.2.3. AJX
AJX = “(konkreta) afero”. Plej ofte AJX montras ion konkretan, sed tio ne estas nepra. En iuj vortoj temas pri afero abstrakta. Komparu kun EC, kiu cxiam montras ion abstraktan (kvaliton aux staton). La diferenco inter AJX kaj EC tamen ne estas unuavice diferenco inter konkreto kaj abstrakto, sed inter afero kaj kvalito/stato.
Ecaj radikoj «
Plej ofte oni metas AJX post radiko kun eca signifo (kiu normale estas A-vorto). La rezulta AJX-vorto montras aferon karakterizatan de tiu eco:
bela → belajxo = (konkreta) afero aparte bela, konkretigxo de belo
utila → utilajxo = (konkreta) afero, kiu estas utila
dolcxa → dolcxajxo = io karakterizata de dolcxa gusto (bombono k.s.)
nuda → nudajxo = nuda parto de io (ekz. de korpo)
nova → novajxo = afero jxus aperinta, io jxus okazinta
Multaj AJX-vortoj havas specialan signifon. Dolcxajxo ne estas iu ajn dolcxa afero, sed io aparte farita por gusti dolcxe. Belajxo ne estas iu ajn bela ajxo, sed afero, kiu reprezentas belecon, aux kiu beligas ion.
Agaj radikoj «
Oni ankaux povas uzi AJX cxe aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia AJX-vorto montras (konkretan) aferon, kiu rilatas al la ago. La preciza signifo dependas de la speco de ago. Povas esti rezulto de la ago, konkretajxo kiu faras la agon, konkretajxo uzata por la ago, objekto de la ago k.t.p.:
fari → farajxo = io farita, farata aux farota
desegni → desegnajxo = desegnita bildo
drasxi → drasxajxo = drasxita greno
segi → segajxo = ligneretoj aux ligna polvo, kiuj ekestis pro segado
aparteni → apartenajxo = io, kio apartenas al iu
bruli → brulajxo = io, kio brulas
kreski → kreskajxo = io, kio kreskas, planto
kovri → kovrajxo = io, per kio oni kovras
amuzi → amuzajxo = io, per kio oni povas sin amuzi
fini → finajxo = lingva elemento, per kiu oni finas vorton
akiri → akirajxo = io akirita
havi → havajxo = io havata
trinki → trinkajxo = io, kion oni trinkas
fandi → fandajxo = fandita substanco, objekto farita per fandado, drato kiu facile fandigxas (speco de elektra sekurigilo)
Oni povas iafoje aldoni participan sufikson por plia precizeco: drasxatajxo (greno, kiun oni drasxas), drasxitajxo (greno, kiun oni jam drasxis), drasxotajxo (greno, kiun oni intencas drasxi), brulantajxo (io, kio estas brulanta), brulintajxo (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AJX-vorto plene suficxas.
Klariga AJX «
Se radiko havas plurajn signifojn, kaj se nur unu el tiuj estas konkretajxo, tiam AJX povas klarigi, ke temas nur pri la konkreta signifo. Komparu kun klariga AD kaj klariga EC:
konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita → konstruajxo = io konstruita (ordinare domo)
skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko → skribajxo = io skribita
Alispecaj elementoj «
Oni uzas AJX ankaux post aliaj radikoj (ankaux radikoj kun konkreta signifo), post vortetoj kaj post frazetoj. Tiaj AJX-vortoj montras ian (konkretan) aferon kun rilato al tio, kio staras antaux AJX:
ligno → lignajxo = io farita el ligno
tolo → tolajxo = io farita el tolo
infano → infanajxo = infaneca afero
araneo → araneajxo = reto de araneo
azeno → azenajxo = azeneca (= stulta) afero
cxirkaux → cxirkauxajxo = spaco/loko/regiono cxirkaux io
sub → subajxo = io, kio trovigxas sub io alia, subsxtofo, skribsubajxo, fono
post → postajxo = pugo
mi → miajxo = io, kio koncernas min, aux kio apartenas al mi
sen senco → sensencajxo = afero, al kiu mankas senco
granda animo → grandanimajxo = farajxo karakterizata de ies granda (= nobla) animo
Mangxajxoj «
Aparta grupo de AJX-vortoj estas mangxajxoj. Plej ofte tio, kio staras antaux AJX, montras ion mangxeblan. La tuta vorto montras mangxajxon preparitan el tio:
porko → porkajxo = mangxajxo el porko
kokido → kokidajxo = mangxajxo el kokido
ovo → ovajxo = mangxajxo el ovo(j)
sukero → sukerajxo = frandajxo el sukero
glacio → glaciajxo = dolcxajxo el glacieca kremo
En aliaj tiaj vortoj la antauxelemento ne estas io mangxebla:
pato → patajxo = mangxajxo preparita en pato
baki → bakajxo = mangxajxo preparita per bakado
bruna → brunajxo = mangxajxo farita el faruno brunigita en butero
Nombreblaj kaj nenombreblaj AJX-vortoj «
O-vortoj povas lauxsence esti nombreblaj aux nenombreblaj. Cxe O-vortoj kun AJX-sufikso la nombrebleco ofte ne estas klare fiksita. Tial unu sama AJX-vorto povas uzigxi jen kun nombrebla senco, jen kun nenombrebla:
Sur la ebena tero sub ni ne trovigxas multe da vidindajxo.FA1.187 La vorto vidindajxo uzigxas kun senco nenombrebla (“substanceca”). Ekzistas pli aux malpli multe da vidindajxo.
En Euxropo ekzistas multe da vidindajxoj!FA3.55 La vorto vidindajxoj uzigxas kun senco nombrebla. Ekzistas pli aux malpli multaj vidindajxoj. Oni povus nombri ilin.
Kiam vi kolektos la produktajxon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj.Lv.23 Nenombrebla, substanceca produktajxo.
Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktajxojn.Jhx.34 Nombreblaj produktajxoj.
Se AJX-vorto havas J-finajxon, gxi sendube havas sencon nombreblan, sed se mankas J-finajxo, ambaux interpretoj estas eblaj: Li lavis tolajxon. La tolajxo povas esti unu (nombrebla) vestajxo, tuko aux simile. Sed ankaux povas temi pri kolekto de diversaj vestajxoj, tukoj k.t.p., kiujn oni rigardas kiel unu nenombreblan amason.
Ordinara radiko «
ajxo = konkreta afero (de nedifinita speco)
ajx-vorto = vorto kiu montras ajxon, konkreta vorto