PMEG 2023

30.6. Similsignifaj verboj

Iuj verboj montras baze la saman agon aux situacion. La cxefa diferenco estas la reguloj por frazroloj. Ekzemploj de tiaj paroj estas placxi/sxati, havi/aparteni kaj manki/malhavi.

placxi La subjekto estas tio, kio havas bonajn ecojn aux kondutas bone. Tiu, kiu sentas plezuron pro tiu boneco, aperas kiel al-komplemento: Al cxiu besto placxas gxia nesto.PE.347 / Lia heroeco tre placxis al mi.FE.45
sxati La subjekto estas tiu, kiu sentas plezuron pro la boneco de io. Tio, kio estas bona aux kondutas bone, aperas kiel objekto: Cxiu besto sxatas sian neston. / Mi tre sxatis lian heroecon. Se oni konfuzas la frazrolojn cxe placxi kaj sxati oni riskas diri erarajn frazojn kiel: *Cxiu besto placxas sian neston.* Aux: *Lia heroeco tre sxatis al mi.* Origine placxi kaj sxati estis malpli similaj. Sxati signifis “rigardi kiel valoran, gravan”, kio estas iom alia afero. Poste sxati sxangxigxis kaj farigxis preskaux plene samsignifa kiel placxi, krom pri la frazroloj. Nun oni uzas la novan verbon aprezi por la malnova signifo de sxati. Alian similan signifon havas ami.
havi La subjekto estas tiu, kiu ion posedas aux simile. La objekto estas tio, kion la subjekto posedas: Mi havas libron. Karlo havas blankajn sxtrumpetojn. Legu pli pri havi.
aparteni La subjekto estas tio, kion iu posedas aux simile. La posedanto aperas kiel al-komplemento: Al mi apartenas libro. / Al Karlo apartenas blankaj sxtrumpetoj. Oni devas scii la regulojn por frazroloj por ne diri erarajn frazojn kiel: *Mi apartenas al libro.* / *Al Karlo havas blankaj sxtrumpetoj.*
manki Tio, kio ne ekzistas (aux ekzistas en nesuficxa kvanto), estas subjekto: Mankas al mi mono. ≈ Mono ne ekzistas cxe mi.
malhavi Tio, kio ne ekzistas, estas objekto: Mi malhavas monon. ≈ Mi ne havas monon (kvankam mi devus havi). Estus eraro diri: *Mi mankas monon.* Same erara estus: *Malhavas al mi mono.*