PMEG 2024
30.7. Alternativaj frazkonstruoj
Alternativaj subjektoj «
Cxe iuj verboj du aux pli da rolantoj povas aperi kiel subjekto. Tia verbo havas pli ol unu sencon. Kio aperu kiel subjekto, dependas de la senco, kiun oni celas:
kovri | Plej ofte kovri signifas “meti (ion) kovre”. Tiam la subjekto estas tiu, kiu metas: Mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksajxoj el Egiptujo.SS.7 Sed iafoje kovri signifas “esti kovrajxo, esti en kovra pozicio”. Tiam la subjekto estas tio, kio estas en kovra pozicio. Eventuala metinto tiam normale ne aperas en la frazo: Nigra lana tuko kovris sxiajn harojn.M.116 / Tapisxoj kovris la plankon.FA3.59 En tiu dua senco kovri montras dauxran staton. Se oni pasivigas aktivan frazon kun kovri, la elekto de pasiva participo dependas de tio, cxu oni celas la momentan agon “meti kovre” aux la dauxran staton “esti en kovra pozicio”. |
---|---|
bati | Bati ordinare signifas “ektusxegi (ion) per rapida movo de ia objekto”. La subjekto tiam estas tiu, kiu movas la objekton: Li batis sian hundon per bastono. / Fiulo pugnobatis min. Sed iafoje bati signifas “forte movigxi kaj trafi (ion) bate”. Tiam la subjekto estas tio, kio movigxas: Forta pluvo batis la fenestran vitron. / Altan arbon batas la fulmo.PE.490 / La pugno de la fiulo batis mian nazon. Bati povas ankaux signifi “soni per batoj”. Tiam la subjekto estas tio, el kio venas la sono: Pro kio batas la tamburo?H.174 Se temas pri hor-montra batsono, la subjekto povas esti horlogxo: La horlogxo sur la granda pregxeja turo jxus batis la kvinan horon.FA2.52 Sed ankaux la horo povas aperi kiel subjekto: Jam la dekdua horo batis.H.28 |
Alternativaj objektoj «
Cxe iuj verboj du aux pli da aferoj estas iel trafataj de la ago, sed en malsamaj manieroj. Iu ajn el ili povas aperi kiel objekto. (Alternativajn objektojn havas ankaux sciigi kaj memorigi.)
peti | La objekto povas esti la persono, al kiu la peto direktigxas, aux la afero, kiun la subjekto iel volas: Sxi tiel plenkore petadis Dion pri helpo.FA1.169 / Mi petas pardonon de vi.M.183 |
---|---|
pardoni | La objekto povas esti la persono, kies kulpon oni nuligas, aux la afero, pri kiu temis la kulpo: Mi pardonis al la malamiko lian kulpon. / Mi pardonis la malamikon pri lia kulpo. |
pagi | La objekto povas esti la prezo, la acxetajxo, la pagilo aux la ricevanto de la pago: Mi pagis la prezon de la mangxo. / Mi pagis la mangxon per dolaroj. / Mi pagis dolarojn por la mangxo. / Mi pagis la kelneron per monbiletoj. |
danki | La objekto normale estas tiu, kiu faris ion bonan kaj tial ricevas dankon: Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31 Sed en malnova uzo ankaux la kauxzo de la danko povis esti objekto: Al lia energia laborado nia afero dankas multajn el siaj sukcesoj en Francujo.OV.247 Nuntempe oni ordinare uzas sxuldi en tiaj esprimoj: Mi sxuldas mian sukceson al la subteno de mia edzino. |
Sed oni ne povas samtempe havi plurajn objektojn kun malsamaj rilatoj al la cxefverbo. Ne diru: *Mi dankis lin la tujan plenumon de mia deziro.* / *Mi petas vin pardonon.* / *Mi pardonis la malamikon lian kulpon.* / *Mi pagis la kelneron monbiletojn.*