PMEG 2024

2.1. Bazaj elparolaj reguloj

En Esperanto cxiu litero cxiam estas elparolata. Ne ekzistas silentaj literoj. La literoj havas po unu bazan elparolon, kiun oni cxiam povas uzi, sed en la praktiko cxiu litero varias en sia elparolo.

La literoj A, E, I, O kaj U estas vokaloj. Cxiuj aliaj estas konsonantoj.

Akcento «

En vortoj kun du aux pli da vokaloj oni elparolas unu vokalon pli forte ol la aliajn. Tiu vokalo havas akcenton. Akcento signifas normale plian lauxtecon, sed akcentata vokalo povas ankaux esti pli longa, kaj povas havi alian tonon ol la aliaj vokaloj, normale pli altan. Ne ekzistas devigaj reguloj, kiel oni kreu la plifortecon de akcentata vokalo en Esperanto.

La akcento estas cxiam sur la antauxlasta vokalo (dekstrakornaj supersignoj montras akcenton cxi tie):

  • táblo, neníam, rapída, taksío, familío, revolvéro, krokodíloj, eskímo, diskútas, métro, metróo, ápud, anstátaux, trícent, málpli, ékde, k.t.p.

Rimarku, ke UX kaj J ne estas vokaloj, sed speco de konsonantoj. Oni nomas ilin duonvokaloj.

La finajxon O oni povas anstatauxigi per apostrofo. Apostrofo estas kalkulata kvazaux vokalo (neelparolata), kaj la akcento ne sxangxigxas: taksí, familí, revolvér’, metró.

Legu ankaux pri kromakcentoj, silaboj kaj silabolimoj, foresto de akcento kaj akcentado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj.

Vokaloj «

Vokalo estas sono, kiu estas farata sen baro de la aerfluo, kaj kiu povas porti akcenton. La vocxkordoj faras tonon (vibrigas la aeron), kaj la lango formas la sonon. La vokaloj diferencas inter si laux la pozicio de la lango: laux vasteco kaj laux antauxeco.

Vasteco «

Esperanta vokalo povas esti:

malvasta malgranda malfermajxo inter la lango kaj la busxa plafono (I, U)
mezvasta mezgranda malfermajxo (E, O)
vasta granda malfermajxo (A)

Antauxeco «

Esperanta vokalo povas esti:

antauxa la malfermajxo inter la lango kaj la busxa plafono estas proksima al la dentoj (I, E)
malantauxa la malfermajxo inter la lango kaj la busxa plafono estas malproksima de la dentoj (U, O)

La malantauxaj vokaloj estas preskaux cxiam elparolataj kun rondigitaj lipoj, sed rondeco de la lipoj ne estas grava en Esperanto.

La kvin vokaloj de Esperanto «

VokaloPriskriboSonsimbolo laux IFA
Imalvasta antauxa [i]
Umalvasta malantauxa[u]
Emezvasta antauxa[e]
Omezvasta malantauxa[o]
Avasta[a]

Antauxeco ne gravas cxe la vokalo A, cxar gxi estas la sola vasta vokalo.

Vokala variado «

En lingvo kun nur kvin vokaloj la elparolo povas esti suficxe libera. Gravas nur, ke la elparolo de cxiu vokalo ne farigxu tro simila al tiu de iu alia el la kvin vokaloj. La gxusta elparolo de vokalo ne estas preciza loko en la busxo, sed povas libere varii inter certaj limoj. Se oni elparolas ie inter tiuj limoj, la elparolo estas bona. Sed se oni tro proksimigxas al la limoj, aux transiras ilin, tiam oni riskas miskomprenon. Iaj reguloj pri diversaj variantoj de la vokaloj ne ekzistas, kaj ne estas bezonataj.

Noto: Bedauxrinde PAG rekomendas komplikitajn regulojn pri variantoj de la vokaloj E kaj O. Tiuj rekomendoj estas plene fremdaj al Esperanto kaj tre malfacile lerneblaj. La efektiva lingvouzo ne sekvas ilin.

La longeco de la vokaloj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge aux mallonge, lauxplacxe. Vokalo, kiu estas akcentata, estas tamen normale elparolata pli longe ol senakcenta vokalo (simíla). Sed se sekvas pli ol unu konsonanto, akcenta vokalo ofte ne longigxas (rezísti). Ankaux antaux C, CX kaj GX multaj elparolas akcentajn vokalojn mallonge (régxo).

La Esperantaj vokaloj ne estas diftongoj. Tio signifas, ke cxiu Esperanta vokalo estas elparolata “senmove”. Oni ne auxdeble movas la langon de unu pozicio en la busxo al alia pozicio dum la elparolo de unu vokalo. Ekz. E ne sonu kiel “ej”, O ne kiel “oux”.

Kiam I staras tuj antaux alia vokalo, okazas, ke oni elparolas I pli-malpli kiel “ij”: mia = “mija”, liuto = “lijuto”, bieno = “bijeno”. Tia elparolo estas malgxusta, kaj oni provu eviti gxin, sed kiam miskompreno ne povas okazi (ne ekzistas efektivaj vortoj mija, lijuto kaj bijeno), gxi tamen povas esti tolerata. Sed oni nepre ne elparolu tian aldonan “j” kun tre forta frota sono (preskaux kiel JX), cxar tiam oni tro malproksimigxas de la gxusta elparolo.

Konsonantoj «

Konsonantoj estas sonoj farataj per ia baro de la aerfluo. Ili diferencas inter si laux maniero (kiel oni baras la aeron), laux loko (kie en la busxo oni baras la aeron), kaj laux vocxeco (cxu la vocxkordoj vibras aux ne).

Tio tamen ne validas por la duonvokaloj (UX kaj J). Ili estas vokaloj laux la elparola maniero (sen baro de la aerfluo), sed ili estas uzataj kiel konsonantoj.

Maniero «

La Esperantaj konsonantoj estas farataj en sep manieroj:

eksplode kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpusxo (B, P, D, T, G, K)
frote nekompleta baro (malvastigo), tra kiu la aero fluas kun frota sono (V, F, Z, S, JX, SX, HX, H)
ekfrote kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpusxo, sed nur tiom, ke la aero povas traflui kun frota sono (C, GX, CX)
naze kompleta busxa baro, la aero iras anstatauxe tra la nazo (M, N)
duonbare baro nur en la mezo de la busxo, la aero fluas libere flanke de la lango (L)
treme pluraj sinsekvaj rapidaj baroj kaj rompoj (R)
duonvokale mallonga vokala sono uzata kiel konsonanto (J, UX)

Loko «

La Esperantaj konsonantoj estas farataj en ses lokoj:

lipe la du lipoj kune (B, P, M)
lipdente la malsupra lipo kontraux la supraj dentoj (V, F)
dente la lango kontraux la karno tuj malantaux la supraj dentoj, aux kontraux la supraj dentoj mem (D, T, Z, S, C, N, L, R)
gingive la lango kontraux la gingivo iom pli malantauxe ol la denta pozicio (JX, SX, GX, CX)
vele la lango kontraux la malantauxa parto de la busxa plafono, cxe la tiel nomata velo (G, K, HX)
glote cxe la vocxkordoj en la gloto – en la gorgxo (H)

Vocxeco «

Esperanta konsonanto povas esti:

vocxa la vocxkordoj vibras dum la konsonanto estas elparolata (B, D, G, V, Z, JX, GX, M, N, L, R)
senvocxa la vocxkordoj ne vibras (P, T, K, F, S, SX, HX, H, C, CX)

La 23 konsonantoj de Esperanto «

KonsonantoPriskriboSonsimbolo laux IFA
Beksploda lipa vocxa[b]
Peksploda lipa senvocxa[p]
Deksploda denta vocxa[d]
Teksploda denta senvocxa[t]
Geksploda vela vocxa[g]
Keksploda vela senvocxa[k]
Vfrota lipdenta vocxa[v]
Ffrota lipdenta senvocxa[f]
Zfrota denta vocxa[z]
Sfrota denta senvocxa[s]
JXfrota gingiva vocxa[ʒ]
SXfrota gingiva senvocxa[ʃ]
HXfrota vela senvocxa[x]
Hfrota glota senvocxa[h]
Cekfrota denta senvocxa[ts]
GXekfrota gingiva vocxa[dʒ]
CXekfrota gingiva senvocxa[tʃ]
Mnaza lipa vocxa[m]
Nnaza denta vocxa[n]
Lduonbara denta vocxa[l]
Rtrema denta vocxa[r]
Jduonvokalo malvasta antauxa[j]
UXduonvokalo malvasta malantauxa[w]

Konsonanta variado «

Cxu sono estas vocxa aux senvocxa gravas plej, se ekzistas du sonoj, kiuj malsimilas nur per la vocxeco, ekz. B – P kaj GX – CX. Por aliaj sonoj la vocxeco ne estas tre grava. Ekz. H estas normale senvocxa, sed gxi povas farigxi vocxa sen ia ajn problemo, ekz. inter vokaloj (kahelo, kohera k.a.).

Kiam senvocxa konsonanto staras tuj antaux vocxa konsonanto, multaj emas vocxigi gxin: akvo “agvo”, okdek “ogdek”. Kaj inverse, kiam vocxa konsonanto staras antaux senvocxa, multaj emas senvocxigi gxin: subtaso “suptaso”, absolute “apsolute”. Tiaj sxangxoj principe neniam estas regulaj, sed estas ofte tolerataj en la praktiko, se ili ne kauxzas miskomprenojn. Aparte malfacila estas la sinsekvo KZ, kiu ofte elparoligxas kiel GZ: ekzemple “egzemple”. Tio estas neregula, sed praktike akceptata. Iafoje iuj eble emus senvocxigi vortfinan vocxan konsonanton: apud “aput”, sed “set”, hund’ “hunt”, naz’ “nas”. Tiaj sxangxoj tamen ne estas akceptitaj, kaj oni evitu ilin.

Anoj de iuj lingvoj emas elparoli la sinsekvojn KV kaj GV kiel respektive “kux” kaj “gux”: akvo “akuxo”, kvin “kuxin”, gvidi “guxidi”. UX neniam povas sekvi rekte post konsonanto en vera Esperanta vorto, kaj tial miskomprenoj apenaux povas estigxi, sed tia elparolo estas principe malgxusta.

En kelkaj lingvoj oni elparolas la sonojn P, T, K, C kaj CX kun forta elspiro, kvazaux kun malforta H poste. En Esperanto tiuj konsonantoj estas normale sen tia elspiro, sed pri tio ne ekzistas regulo. Oni povas do elparoli kun elspiro, se oni volas, sed oni atentu, ke la elspiro ne sonu kiel plena H.

L estas farata per parta baro cxe la dentoj. Se oni baras nur tie, la L sonas “hele”. Se oni samtempe levas la malantauxon de la lango kontraux la velo, la L sonas “malhele” (u-ece). Tia malhela L estas tute bona alternativo, sed oni atentu, ke gxi ne sonu kiel UX. Tio okazas, se la cxefa baro cxe la dentoj malaperas.

N estas denta naza konsonanto. Gxi kontrastas al la alia naza konsonanto M, kiu estas lipa. Kiam N staras antaux gingiva aux vela sono, oni emas sxangxi N en gingivan sonon (malgranda diferenco), aux velan sonon (granda diferenco), por faciligi la elparolon: trancxi, mangxi, longa, banko k.a. Tio estas senproblema, cxar ne ekzistas gingiva aux vela nazaj sonoj, kun kiuj N povus konfuzigxi. Simile oni emas elparoli M lipdente antaux alia lipdenta sono: amforo, sxauxmvino k.a. Ankaux tio estas senproblema. Sed oni atentu, ke oni ne elparolu N lipdente: infero, enveni k.a., cxar tiam oni konfuzus N kaj M, kio ne estas akceptebla. Kompreneble oni povas cxiam uzi la bazan elparolon de N kaj M. Nepre erare estas elparoli N kiel M (pro influo de sekvanta lipa konsonanto), ekzemple mampremo anstataux manpremo.

R estas trema konsonanto, kiu normale estas denta, sed fakte ne gravas, kie en la busxo oni faras la sonon. Ekz. uvula (kartava) R estas tute bona alternativo. La grava afero pri R estas, ke gxi estu trema. Do ankaux uvula R prefere estu trema, “rulata” (tiam la uvulo tremas kontraux la lango). R estu same trema en cxiaj pozicioj en la vorto. En ekz. rivero la du R estu same elparolataj. Efektive tamen oni uzas ankaux diversajn aliajn specojn de R-sonoj, ankaux netremajn, kaj tio estas suficxe akceptita en la praktiko. Oni tamen zorgu, ke la R-sono ne konfuzigxu kun alia konsonanto, ekz. L. Oni klare distingu inter ekz. revi kaj levi, inter maro kaj malo, k.t.p. Oni ankaux atentu pri R post vokalo: parko ne sonu kiel pako, karto ne konfuzigxu kun kato, k.t.p.

La longeco de la konsonantoj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge aux mallonge, lauxplacxe.

Ekfrotaj konsonantoj «

La ekfrotaj sonoj C, CX kaj GX tre similas al sinsekvoj de samlokaj eksplodaj kaj frotaj sonoj: TS, TSX kaj DJX. Tiuj sinsekvoj ekzistas nur en kunmetitaj vortoj: tut-simple, dat-sxangxo, kased-jxurnalo. Estas tamen diferenco inter tiaj sinsekvoj kaj veraj ekfrotaj konsonantoj. En TS, TSX kaj DJX oni povas elparoli la eksplodan sonon kun plena rompo de la baro. En C, CX kaj GX la baro neniam estas plene rompata. Estus eraro elparoli ekz. C kiel plenan T + plenan S. Alia diferenco estas, ke C, CX kaj GX kondutas kiel memstaraj unuoj en la lingvo. Ili aperas ofte kaj en plej diversaj pozicioj: cxu, lacxo, ecx, centro, eco, scias k.t.p. Kontraste la malofta sinsekvo DZ (ekz. edzo), kiu estas kvazaux vocxa C, estas en Esperanto sinsekvo de du konsonantoj, kaj oni cxiam povas elparoli D kaj Z aparte (en rapida elparolo oni tamen plej ofte elparolas ilin kunece, ekfrote). Ankaux la maloftegaj KHX (muzikhxoro), PF (pfenigo) kaj BV (Zimbabvo) estas sinsekvoj de samlokaj (aux preskaux samlokaj) eksplodaj kaj frotaj sonoj. Oni povas ilin elparoli cxu aparte, cxu kunece (ekfrote).

Noto: Iafoje oni trovas nekunmetitajn vortojn kun TS, ekz. *tsetseo*, *Pitsburgo*, kaj *Potsdamo*. Normalaj Esperantaj formoj estas tamen ceceo, Picburgo° kaj Pocdamo°.

Duonvokaloj «

La duonvokaloj J kaj UX estas laux la elparola maniero vokaloj: Ili estas farataj sen baro de la aerfluo. Sed ili rolas en la lingvo kiel konsonantoj. Ili estas cxiam mallongaj, kaj neniam povas ricevi akcenton. Duonvokalo cxiam aperas kune kun vera vokalo, kaj sin apogas al tiu vokalo en la elparolo.

La duonvokalo UX aperas normale nur en la sinsekvoj AUX kaj EUX. La sinsekvoj OUX, IUX kaj UUX estas fremdaj al Esperanto. Okaze oni vidas vortojn kun OUX, sed por preskaux cxiu OUX-vorto ekzistas preferinda alternativo sen OUX: pouxpo (prefere pobo), touxfuo (prefere tofuo°). IUX kaj UUX neniam aperas.

La Fundamento diras, ke “UX estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo uxo. Ekzistas ankaux sonimitoj kiel kuxaks kaj uxa, sed ili ne estas veraj vortoj. Vortoj, kiuj en iuj aliaj lingvoj havas komencan aux postkonsonantan UX-sonon, havas en normala Esperanto la sonon V: akvo, kvar, lingvo, Gvatemalo, Vasxingtono, sandvicxo, visto k.t.p. Iafoje Esperanto havas U: Eduardo, Ruando, tualeto, trotuaro.

Iuj volas uzi UX en cxiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aux postkonsonantan UX: *Guxatemalo*, *uxato*, *uxesto* k.s. Oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.

Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de alilingvaj vortoj (ekz. propraj nomoj), oni povas uzi UX pli libere: Uxakajama (Wakayama, japana urbo), Uxincxestr (Winchester, angla urbo), Uxosxingtn (Washington), Ruxanda (Rwanda, lando en Afriko). Tiam tute ne temas pri Esperantaj vortoj, kaj neniuj Esperantaj limigoj de literuzado validas. Se oni plene esperantigas tiujn nomojn, oni uzu Vakajamo°, Vincxestro°, Vasxingtono kaj Ruando.

La duonvokalo J estas uzebla antaux kaj post cxiu ajn Esperanta vokalo.

Oni klare diferencigu J kaj I. Kiam I estas akcentata, tio estas suficxe facila, ekz. jesies, jamiam, jaia kaj jenien. Kiam I estas senakcenta, la diferenco estas pli malgranda, sed tamen grava. Distingu zorge inter ekz. mielomjelo kaj violovjolo. En tiaj vortoj I devas esti pli longa ol J, kvankam I ne havas akcenton. (Tiaj vortparoj estas tamen tre malmultaj.) En tre rapida parolo tamen ne cxiam eblas tute klare diferencigi inter senakcenta I kaj J. Vortoj kiel regiono ofte elparoligxas pli-malpli kiel “regjono”. Tio estas principe malgxusta, sed kiam konfuzo ne eblas (ne ekzistas ia vorto *regjono*), oni estu tolerema pri tiaj elparoloj.

Normale J estas elparolata tute kiel mallonga I, sen cxia frota sono, sed se oni nur iom pli malvastigas la malfermajxon inter la lango kaj la busxa plafono, povas ekesti malforta frota sono. Tia elparolo de J estas tute akceptebla varianto, precipe kiam J aperas antaux vokalo: justa, jes, kajako, vjolo. Kiam J aperas antaux aux post I, estas preskaux necese elparoli kun iomete da froteco, por ke J entute estu rimarkebla: jido, jingo, Tanganjiko, sxijaismo. Sed oni ne elparolu kun tiel forta frota sono, ke J sonas preskaux kiel JX, cxar tiam povas ekesti miskomprenoj. Atentu pri vortparoj kiel la jenaj: jurojxuro, jakojxako, jetojxeto, majoromajxoro.

Iafoje oni demandas, cxu en ekz. kajo kaj nauxa la duonvokalo apogu sin al la antauxa aux la posta vokalo. Cxu estu “ka-jo” aux “kaj-o”? Cxu estu “na-uxa” aux “naux-a”? Pri tio ne ekzistas reguloj. Oni povas elparoli lauxplacxe. Tamen UX plej ofte apogas sin al la antauxa vokalo, al kiu gxi tre forte apartenas. La duopoj AUX kaj EUX estas kvazaux fiksitaj sonkombinoj. Vidu ankaux la klarigojn pri silaboj kaj silabolimoj.

HX kaj H «

Ofte oni legas, ke la diferenco inter HX kaj H estas malsama forto de elspiro. Tio estas miskompreno. Ambaux estas senvocxaj frotaj sonoj. La fortecoj de iliaj “elspiroj” eble estas malsamaj, sed ili ne distingigxas laux la spirado. La vera diferenco estas, ke HX estas farata cxe la velo, per la lango, dum H estas farata en la gloto, per la vocxkordoj. H fakte estas kvazaux senvocxa vokalo. Se oni havas problemojn pri H, oni eble povas lerni gxin deirante de vokalo, kiun oni poste senvocxigas. Por lerni elparoli la sonon HX, oni povas deiri de K, kaj iom post iom malfortigi la langan baron, kiu fermas la aerfluon, por ke la aero povu traflui. K tiam farigxas frota sono, HX.

Alternativoj de HX-vortoj «

HX estas la plej malofta el la Esperantaj sonoj. Multaj opinias, ke gxi estas tro malfacila, cxar gxi mankas en kelkaj lingvoj. La vera kauxzo, ke HX estas malfacila por iuj, estas gxia maloftegeco en Esperanto. Se oni havas malfacilojn pri HX, oni preskaux neniam havas okazon ekzerci sin pri gxi.

De la unuaj jaroj ekzistas tendenco krei alternativojn al vortoj kun HX. K estas la plej proksima sono, cxar gxi estas elparolata en la sama loko kiel HX. Tial oni plej ofte anstatauxigas HX per K en la alternativaj vortoj: hxemiokemio, hxirurgokirurgo, hxaosokaoso, mehxanikomekaniko, tehxnikotekniko, k.t.p. Por cxiu radiko, en kiu HX sekvas tuj post R, ekzistas alternativa formo kun K: arhxeologioarkeologio, arhxitektoarkitekto, monarhxomonarko.

En kelkaj okazoj simpla anstatauxigo per K kreus kolizion kun alia vorto. Tiam oni povas anstatauxigi per alia litero, ekz. CX, aux sxangxi la vorton en alia maniero: Hxinocxino (kino havas alian signifon), hxilocxilo (kilo havas alian signifon), hxolerokolerao (kolero havas alian signifon), hxorokoruso (koro havas alian signifon).

Gxenerale ambaux vortoj de tiaj vortparoj estas plene uzeblaj. Kaj la malnova HX-formo, kaj la nova vorto sen HX, estas egale bonaj. Kiun oni uzu, dependas de la propra gusto. Tamen en kelkaj okazoj la HX-formo plene malaperis el la praktika uzo, kaj tiam ordinare ne estas rekomendinde reenkonduki gxin. Ekz. hxino plene malaperis. Oni uzu prefere nur la formon cxino (krom se oni ial volas uzi malnovecan lingvajxon).

Iuj HX-vortoj ankoraux ne havas gxenerale akceptitan sen-HX-an alternativon. Ekz. ehxo kaj Cxehxo.