PMEG

18.4. Elparolado kaj skribado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

Ekkriaj kaj sonimitaj vortetoj estas ofte elparolataj kun alia akcento ol ili devus havi laux la skribo. Tiaj cxi vortoj estas la plej “sovagxa” parto de la lingvo, kaj tial la normalaj reguloj de skribo kaj elparolo eble ne estas same gravaj kiel cxe ordinaraj vortoj, sed plej ofte tute bone eblas skribi regule laux la efektiva elparolo:

  • La duvorta alvoko ha lo estas ofte misskribata *halo*, kio devus elparoligxi *hálo* (same kiel la O-vorto halo). Ha lo estas tamen cxiam elparolata “ha ló. Ankaux ne eblas skribi *halo’* kun apostrofo, cxar gxi neniel estas O-vorto.

  • La vorton hura oni elparolu “húra” (akcento je U). Sed multaj elparolas “hurá”. Se oni tiel elparolas, oni skribu hu ra°.

  • Hola estas ofte elparolata “holá”, kaj devas tiam esti skribata ho la°.

  • Aha, ehe kaj oho elparoligxu “áha”, “éhe” kaj “óho”. Ili estas tamen ofte elparolataj “ahá”, “ehé” kaj “ohó”, kaj devas tiam esti skribataj a ha°, e he° kaj o ho°.

  • O kej° estas ofte misskribata *okej*, kio devus elparoligxi “ókej”. La efektiva elparolo estas tamen cxiam “okéj”. Iuj proponis skribi *okej’* kun apostrofo, sed ja neniel temas pri O-vorto.

  • La kata bleko miaux estas ofte elparolata “miáux”, kaj tiam mjaux° estas pli bona skribo.