PMEG 2023

18.3. Neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

Da neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj ekzistas tre multe. Efektive oni povas tiajn “vortojn” libere krei laux momentaj bezonoj. La signifoklarigojn, kiujn oni trovas en vortaroj kaj cxi tie, oni ne prenu tro serioze. La efektivaj signifoj tre dependas de la uzanto kaj de la situacio. Cxi tie nur mallonge menciigxos kelkaj ekzemploj de neoficialaj ekkriaj vortetoj (pliajn oni povas trovi ekz. en PIV). Rimarku, ke la formoj kaj la signifoj de tiaj vortoj povas tre varii en la praktiko..

Sonimitoj estas la plej “sovagxa” parto de cxiu lingvo. Sonimitojn oni povas krei tute lauxplacxe kaj lauxbezone. Pri ili ne validas gramatikaj reguloj. Ili ankaux ne cxiam obeas al la sonreguloj. Cxi-poste oni povas rimarki ekz. sss kun tri sinsekvaj “s”-oj, kio ne estas ebla en normalaj vortoj, kaj ankaux uxa kaj kuxaks, en kiuj la litero UX aperas en nenormala pozicio.

  • lo = alvoko, normale uzata nur kune kun ha en la duvorta alvoko ha lo

  • hola = alvoko

  • stop = “haltu!” ( stopi = “haltigi”)

  • hoj = alvoko de malproksime

  • hej = kuragxigo, instigo al gajo

  • hop = instigo al salto ( hopi = “salti per nur unu piedo”)

  • aha = konstato (de io atendata aux suspektata)

  • ehe = ekkompreno

  • oho = surprizigxo

  • ahx = forta surprizo aux bedauxro

  • aj, aux = doloro

  • ba, baf = malsxata senzorgeco

  • be = 1. konfuziteco. 2. bleko de sxafo

  • oj = 1. amara bedauxro. 2. doloro

  • o kej° = konsento, bone!

  • hm = 1. pauxzo por pripensi, necerteco, konfuziteco. 2. kontrauxdiremo, gxenateco. 3. sxajnigo de tuseto

  • fu = 1. detenata rido. 2. = uf

  • uf = faciligxo post laceco, penado k.s.

  • uxa = 1. krio de bebo. 2. bojo de hundo

  • amen, haleluja, hosana = religiaj ekkriaj vortetoj uzataj en judismo kaj kristanismo

  • hot, hoto = instigo al cxevalo iri, al bovo forkuri k.s.

  • husx, tju = fortimigo de bestoj

  • gik gak = bleko de anaso

  • hu = ektimo

  • hu ha = tre forta ekscitigxo

  • hu hu = bleko de strigo

  • kluk kluk = bleko de kokino

  • kuxaks, brekekekeks° = bleko de bufo

  • kva, kvak = bleko de rano

  • kvivit = birda pepado

  • glu glu glu = bleko de meleagro

  • glu glu°, kluk kluk° = sono de akvo elfluanta el botelo

  • puf, pum = bruo de falo k.s.

  • sss = sibla sono

  • tik tak° = sono de mekanika horlogxo