PMEG 2023

38.3.2. CXEF

CXEF = “la plej grava, la plej altranga”. Komparu kun ESTR kaj la neoficiala prefikso ARHXI/ARKI. CXEF montras, ke la posta afero estas la plej grava inter cxiuj similaj aferoj:

  • episkopo cxefepiskopoFA1.172 = la plej grava, plej altranga, inter la episkopoj

  • urbo cxefurboOV.411 = tiu urbo, kiu estas oficiale difinita kiel la plej grava de la lando, kaj en kiu normale trovigxas la landaj registaro, parlamento k.t.p.

  • parto cxefpartoGn.2 = la plej grava parto de io

  • redaktisto cxefredaktisto = redaktisto, kiu respondecas pri la enhavo de la redaktata gazeto, revuo k.s.

  • artikolo cxefartikolo = la plej grava artikolo de gazeto, ordinare montranta opinion de la eldonisto aux cxefredaktisto

  • strato cxefstrato = la plej grava kaj plej granda strato de urbo

  • mangxo cxefmangxo = la plej grava mangxo de la tago

Ordinara radiko «

CXEF estas tre ofte uzata kiel ordinara radiko:

  • cxefo = la plej grava aux altranga persono

  • cxefa = plej grava, plej altranga, precipa

  • cxefe = precipe, antaux cxio

CXEF kaj ESTR «

CXEF montras la plej gravan aferon aux personon. La sufikso ESTR montras personon, kiu gvidas kaj decidas. Ofte tiu persono, kiu estas plej grava, havas ankaux decidopovon, kaj tial oni iafoje povas esprimi la saman aferon cxu per ESTR-vorto, cxu per CXEF-vorto, ekz.: cxefredaktoro (la plej grava redaktoro) ≈ redakciestro (estro de redakcio).

ESTR cxiam montras personon, dum CXEF kiel prefikso ne montras mem personon: cxefurbo tute ne egalas al urbestro. CXEF kiel memstara O-vorto tamen cxiam montras personon, kaj tial la memstaraj vortoj cxefo kaj estro estas en la praktiko preskaux samsignifaj.