PMEG 2023

39.2.3. ARHXI/ARKI

Cxiuj vortoj kun ARHXI ekzistas ankaux en varianto kun ARKI (legu pli pri alternativoj al HX-vortoj).

Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj origine enhavis la signifon “la unua, la cxefa, la supera, la plej grava”: arhxipelago, arhxitekto, arhxitravo.

Vera prefikso «

Iafoje uzata kiel vera prefikso anstataux CXEF: episkopo arhxiepiskopo = “cxefepiskopo”, angxelo arhxiangxelo = “cxefangxelo”, diakono arhxidiakono = “cxefdiakono”, fripono arhxifriponoRz.84 = “cxeffripono”. Normale oni uzas ARHXI nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencigxas per “arhxi”, alie oni cxiam uzas la prefikson CXEF. Tamen Zamenhof uzis arhxifripono, kiu estas pure Esperanta. Komparu kun PROTO.