PMEG 2024
38.3.3. DIS
DIS = “for en malsamaj aux pluraj direktoj, malkunen”. DIS estas uzata nur antaux agaj vortoj, kaj cxiam montras manieron de la ago aux rezulton de la ago.
Movaj vortoj «
Cxe mova vorto DIS montras, ke pluraj aferoj movigxas for en malsamaj direktoj:
iri → disiri = iri for en malsamaj direktoj
kuri → diskuri = kuri for en malsamaj direktoj
jxeti → disjxeti = jxeti for en malsamaj direktoj
sendado → dissendado = sendado for en pluraj direktoj
Jam dis-signifaj vortoj «
Cxe vorto, kiu jam en si mem havas ian disigan signifon, DIS plifortigas tiun signifon:
sxiri → dissxiri = per sxir(ad)o dividi en pecojn
rompi → disrompi = per romp(ad)o dividi en pecojn
pecigi → dispecigi = pecigi kaj dismeti
haki → dishaki = haki en pecojn
vastigo → disvastigo = vastigo en pluraj direktoj
de → disde = “de” en formova aux malsimileca signifo
La vorto disde povas iafoje esti utila anstataux de rilate al pasiva participo, aux anstataux de rilate al verbo. En disde la prefikso DIS escepte aperas antaux neaga vorto.
Kunig-signifaj vortoj «
Iafoje oni uzas DIS cxe vorto kun signifo kuniga, kompaktiga, ferma k.s. DIS tiam forigas la kunigan signifon aldonante anstatauxe disigan signifon. DIS tiam funkcias same kiel MAL:
faldi → disfaldi = malfaldi
sigeli → dissigeli = malsigeli, rompi sigelon
volvi → disvolvi = malvolvi, etendi plata ion volvitan, iom post iom kreskigi aux evoluigi
El tiaj DIS-vortoj nur disvolvi estas ofta, kaj nur en sia figura signifo “iom post iom kreskigi aux evoluigi”. Tia figura disvolvi estas akceptebla, sed en aliaj okazoj oni prefere uzu MAL: malfaldi, malsigeli k.t.p.
Ordinara radiko «
disa = malkuna, dividita, maldensa
dise = malkune, dividite, en malsamaj lokoj aux malsamaj direktoj
disen = malkunen, en malsamajn lokojn aux malsamajn direktojn
disa → disigi = igi disa(j), disdividi → disigxi = igxi disa(j), disdividigxi, dismovigxi
disa karno → diskarni aux diskarnigi = forigi aux dissxiri ies karnon
disaj membroj → dismembrigi = disdividi laux la membroj (membro estas cxi tie aux korpa membro, aux difinita parto de tutajxo)
Noto: Oni ankaux provis uzi DIS memstare anstataux disen, precipe en poezio: La mon’ ruligxis sur la planko dis. (Ekzemplo laux K. Kalocsay.) Normale oni ne povas tiel uzi DIS.