PMEG 2023

38.2.5. AR

AR = “tuto aux kolekto de multaj samspecaj aferoj”. Tio, kio staras antaux AR, cxiam montras, el kiaj aferoj konsistas la tuto.

AR povas montri tuton de pluraj kunapartenantaj aferoj:

  • verko verkaro = cxiuj verkoj de unu auxtoro

  • estro estraro = elektita grupo de estroj de unu organizo

  • arbo arbaro = loko kun multaj kune kreskantaj arboj

  • haro hararo = cxiuj haroj sur ies kapo

  • tendo tendaro = grupo de tendoj uzata kiel provizora logxejo

  • sxafo sxafaro = cxiuj sxafoj de unu posedanto aux en unu loko

  • mangxilo mangxilaro = cxiuj diversaj mangxiloj de unu hejmo, tablo aux posedanto

  • meblo meblaro = cxiuj mebloj de unu unu cxambro, apartamento aux domo

  • membro membraro = cxiuj membroj de ekz. klubo

  • altaj montoj altmontaro = masivo aux cxeno de altaj montoj

AR povas montri ion, kio konsistas cxefe el pluraj samspecaj aferoj, sed ne nur el tio:

  • vorto vortaro = libro kun listo de vortoj kaj klarigoj pri ili

  • kanto kantaro = libro kun kolekto de kantoj

  • horo horaro = tabelo de horoj, en kiuj okazas io speciala

  • demando demandaro = listo de respondendaj demandoj

  • sxtupeto sxtupetaro = grimpilo el du stangoj kun multaj sxtupetoj (= eskalo)

  • vagono vagonaro = vico de kunigitaj vagonoj tirata de lokomotivo (= trajno)

Iafoje AR montras cxiujn en la mondo, aux cxiujn en unu regiono:

  • homo homaro = cxiuj homoj en la mondo, la tuta homa gento

  • gazeto gazetaro = cxiuj gazetoj en unu regiono

Ordinara radiko «

  • aro = grupo, kolekto, grego k.s.

  • arigi = meti en grupon, kolekti

  • ara = grupa

  • granda aro grandare = en granda aro