PMEG 2023

38.2.6. CXJ

Per CXJ oni faras karesajn nomojn de viroj. Komparu kun NJ kaj ET. Antaux CXJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas cxirkaux 1 gxis 5 literojn:

  • Johano JohancxjoFE.38 aux JocxjoFE.38

  • Nikolao NikolcxjoFE.38 aux NikocxjoFE.38 aux NikcxjoFE.38 aux NicxjoFE.38

  • Ernesto ErnecxjoFE.38 aux ErcxjoFE.38

  • Vilhelmo VilhelcxjoFE.38 aux VilhecxjoFE.38 aux VilcxjoFE.38 aux VicxjoFE.38

  • papago PapcxjoFA1.138 (karesa nomo de vira papago)

  • patro pacxjoFA2.16 aux Pacxjo

  • onklo Ocxjo

  • frato Fracxjo

CXJ, same kiel NJ, estas iom aparta sufikso, cxar gxi ne komencigxas per vokalo, kaj cxar oni povas mallongigi la radikon antaux gxi. Iafoje oni eble povus unue aldoni la sufikson UL, se tio helpus krei pli bonsonan formon: Petro Petrulo Petrucxjo k.s. Tio tamen ne estas tradicia, nek eble tute logika, sed kiam temas pri karesnomoj, nek tradicio, nek logiko, nek rigora gramatiko, estas tre gravaj. Karesnomojn oni fakte povas krei tute lauxplacxe (ekz. per pruntado el aliaj lingvoj). Iafoje, se la baza vorto estas tre mallonga, oni povas aldoni CXJ post tiu tuta vorto, ecx konservante eventualan O-finajxon antaux CXJ: avo avocxjo (anstataux la iom malfacile elparoleblaj kaj apenaux rekoneblaj formoj avcxjo kaj acxjo).

Legu ankaux pri la proponita virseksa sufikso ICX°, la proponita neduuma sufikso IP° kaj la proponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ°.