PMEG 2024
38.2.4. AN
AN = “membro de grupo, logxanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko” k.s. Komparu kun IST. Tio, kio staras antaux AN, cxiam montras, al kio la ano apartenas:
klubo → klubano = membro de klubo
familio → familiano = membro de familio
Euxropo → euxropano = logxanto de Euxropo
Brazilo → brazilano = logxanto/civitano de Brazilo
Francujo → francujano = logxanto/civitano de Francujo
vilagxo → vilagxano = logxanto de vilagxo
kamparo → kamparano = logxanto de kamparo
kongreso → kongresano = partoprenanto en kongreso
Kristo → kristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.
Budho → budhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.
Islamo → islamano = kredanto je Islamo
respubliko → respublikano = subtenanto de la ideo ke sxtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika
sxipo → sxipano = homo, kiu servas sur sxipo
civito → civitano = plenrajta membro de sxtato
estraro → estrarano = membro de estraro
UEA → UEA-ano = membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio)
alia domo → alidomano = logxanto de alia domo
sama lando → samlandano = logxanto de la sama lando
sama religio → samreligiano = kredanto de la sama religio
Ordinara radiko «
ano = membro de societo, partio, familio, eklezio k.s.
anigxi = farigxi membro, aligxi al grupo