PMEG 2024

38.2.9. EG

EG = “(plej/tre) alta grado, (plej/tre) granda speco”. Komparu kun ET. EG ne sxangxas la bazan signifon de vorto, sed nur pligrandigas la signifon:

  • domo → domego = (tre) granda domo

  • doloro → dolorego = (tre) forta doloro

  • varma → varmega = tre varma

  • longa → longega = tre longa

  • bone → bonege = tre bone

  • krii → kriegi = (tre) lauxte krii

  • fali → falegi = subite, forte fali

  • sxati → sxategi = tre sxati

  • dankon! → dankegon! = grandan dankon!

  • tre → treege = tre tre

Ofte EG-vorto havas specialan signifon:

  • pordo → pordego = cxefa pordo de domo, urbo, bieno, korto k.s.

  • brulo → brulego = granda katastrofa brulo (de ekz. konstruajxo)

  • granda → grandega = eksterordinare granda

Alternativoj de EG-vortoj «

Kelkaj specialsignifaj EG-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo farigxis pli populara. En tiaj okazoj la EG-vorto tendencas perdi la specialan signifon:

  • pafilego = artileria pafilo → kanono

  • kuragxega = kuragxe riskema → auxdaca

  • busxego = minaca busxkavo de rabobesto → fauxko

  • ungego = granda akra ungo de besto → krifo

Malsxato «

Iafoje EG montras nuancon de malsxato:

  • piedo → piedego = granda, dika, malagrabla aux dangxera piedo de homo aux besto

  • mangxi → mangxegi = avide aux troe mangxi, vori

Ordinara radiko «

  • ega = fortega, intensega, ekstrema

  • ege = fortege, intensege, ekstreme